Kalvinana preĝejo (Csögle)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de Csögle
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Csögle
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Veszprém
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Alto 32 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Csögle.

Historio[redakti | redakti fonton]

Csögle havis katolikan kirkon en la mezepoko. Ĝi ruiniĝis pro la konstantaj kontraŭturkaj bataloj. Tiutempe la restintaj loĝantoj grandparte prenis la kalvinismon. En 1773 jam kalvinista instruisto estis en Csögle. La vilaĝanoj konstruis kalvinisman preĝejon el la restintaj ruinoj en 1783. La suba parto de la turo restis origina. La kalvinisma grupo post Pápa estis la plej granda en Transdanubio, ankaŭ sinodoj okazis tie. La turo estis altigita en 1822. En la eksteran muron oni metis memortabulon pri pastro en 1975, kiu estis kondamnita pro la kalvinismo. La preĝejo estis renovigita en 2015.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en granda korto. La fasado estas plata kaj simetria. Meze funkcias la ĉefenirejo, apude estas ambaŭflanke po unu fenestroj. En la unua etaĝo same estas fenestroj, sed super la enirejo estas ornamaĵo. Tiu fasado estas muro de la navo, ankaŭ la navo havas enirejon kaj fenestrojn. Alia fino de la navo estas la kvadrata turo mem, eĉ tie estas enirejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.