Kapelo Naskiĝo de Maria (Zugló)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo Naskiĝo de Maria
Kapelo Naskiĝo de Maria
Kapelo Naskiĝo de Maria
kapelo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto (Zugló)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Dato de konsekro 1856
Konsekrinto primaso János Scitovszky
Arkitektura priskribo
Arkitektoj József Hild
Konstrustilo romantikismo, klasikismo, novgotiko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 60 sidlokoj, 40 starlokoj
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kapelo Naskiĝo de Maria estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Budapeŝto, en Zugló. La neoficiala nomo estas Kapelo Hermina, ĉar ĝi estas memorkapelo pri la frue mortinta Hermina Amália Mária, filino de Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kapelo estis konstruita inter 1842-1854. En 1856 solena meso okazis, kiam Ferenc Liszt dirigentis la viran koruson. La orgeno estis konstruita en 1866, baldaŭe Ferenc Liszt ofte orgenadis. En 1920 pli nova flanka altaro konstruiĝis. En 1926 la muroj denove estis pentritaj. En 1997 la orgeno estis renovigita. La konstruaĵo estis renovigita en 2004.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo estas perlo de la hungara romantikismo. Ĝi situas sola en korto. Ĝi havas unusolan turon en mezo de la fasado. Malsupre estas la ĉefenirejo, antaŭe estas ŝtuparo. Sub la ŝtuparo kapeleto situas. Apud la enirejo estas memortabulo pri Ferenc Liszt. Post la fasado ĉefnavo kun 2 flankonavoj kaj kruconavo sekvas. Interne apud la ligna altaro la bildo estis pentrita en 1855. Interne en la navo 6 skulptaĵoj estis faritaj. Menciindas 2 vitraj bildoj, unu estas Sankta Stefano (martiro), la alia estas Sankta Tereza el Avilo. En la flanka altaro ligna kruco el la 18-a jarcento estas videbla.

Kermeso okazas en dimanĉo post la 8-an de septembro. En la kapelo servas Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo ekde 2004.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.