Jidu Kriŝnamurti
| Jidu Kriŝnamurti | |
|---|---|
| Naskiĝo | 12-a de majo 1895 en Madanapalle, Hindio |
| Morto | 17-a de februaro 1986 en Ojai, Kalifornio, Usono |
| Portalo pri Homoj | |
Jidu KRIŜNAMURTI aŭ J. Krishnamurti (telugue: జిడ్డు కృష్ణమూర్తి), (Madanapalle, Barato, la 12an de majo, 1895 – Ojai, Kalifornio (Usono), la la 17an de februaro, 1986) estis hinda bramano, aŭtoro kaj spirita instruisto.
Li estis fama verkisto kaj parolanto (oratoro) pri fundamentaj filozofiaj kaj spiritaj temoj, i.a (sed ne nur): la celo de meditado, homaj rilatoj, kaj kiel estigi pozitivan socian ŝanĝon en tutmonda socio. En multaj publikaĵoj, Kriŝnamurti parolas pri spiritaj demandoj, kiel ekz. atingi kompletan spiritan liberon per meditado, sed ankaŭ pri religiaj kaj filozofiaj temoj. Li famiĝis ĉefe pro altranguloj de la Teozofia Societo, kaj inter ili Annie Besant, kiu deklaris lin en 1910 onta "mondinstruisto" kaj fondis por li la teozofan "Ordenon de la stelo en oriento".
Kiam li aĝis 34, li publike rifuzis la famon kaj la mesiecon akiritajn kiam la Teozofia Societo proklamis lin la nova enkarniĝo de la Majtreja Budho, kaj pasigis la ceteron de sia vivo per regula publikigado kaj publika prezentado de siaj paroladoj, ĉefe en Suda Azio, Eŭropo kaj Usono. 90-jara, li alparolis Unuiĝintajn Naciojn pri paco kaj konscio, kaj en 1984 ricevis la PAc-Medalon de UN.
Verkoj [redakti]
Verkoj de J. Krishnamurti en esperanto [redakti]
- Sperto kaj Konduto (1932)
- La Problemoj de la Vivo (1935)
- Ĉe la Piedoj de la Majstro (1913)
- Eduko kaj vivsignifo. Tradukis R. Feldman González, Kribo. Eld. Laŭte, Laroque Timbaut. 1980. 40 paĝoj.
- Fronte al la vivo / Eduko kaj vivsignifo. Tradukis R. Feldman González, Kribo. Beauville, 1998. 62+39 paĝoj.
- Libere de la konoj. Tradukis Y. Bachimont. Eld. Bambu, Varna, 1999. 95 paĝoj.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Krishnamurti-forumo (germane)
- Krishnamurti vidita de la Teozofia Societo; Adyar, prelego 1929, poemoj
- Krishnamurti en artikolo de Gustav Meyrink: "trompistoj pri mistiko" (1927)
- David Bohm kaj Krishnamurti
- jiddu-krishnamurti.net
- Krishnamurti-fondaĵoj
- CHAPTER IV THE KRINSH by Geoffrey D. Falk
- Beyond the Mind - A new (ca. 2007) website discussing the central themes of his talks.
