Kuzari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koverto de la juda eldono de Kuzari, Varsovio 1880.

La Kuzari, kutime nomata Kitab al Khazari, estas unu el plej famaj verkoj de la poeto kaj filozofo rabeno Yehuda Halevi, redaktita ĉirkaŭ en 1140.[1]

Strukturo kaj origino[redakti | redakti fonton]

La verko estas dividita en kvin eseoj ("ma'amarim" = artikoloj) kaj laŭiras forme de dialogo inter la reĝo de Ĥazaroj, eble pagana, kaj judo, invitita de la reĝo dezirinta pliscii pri religio. [2]Verkita arablingve, la libro estis tradukita de nombraj studuloj (inkluzive de Judah ibn Tibbon, patro de Samuel kiu estis ankaŭ la tradukisto de la arablingvaj verkoj de Maimonido). Malgraŭ ke la verko ne estas konsiderita historia raporto pri la konvertiĝo de la Cazari al judismo, esploristoj kiel Douglas Morton Dunlop hipotezas ke Yehuda Halevi povis aliri la “Cazarajn” dokumentojn sur kiuj poste li bazigis sian Historion”. Lia samtempulo Abraham ibn Daud rakontis ke mem renkontis rabenajn “Cazarajn” studentojn en Toledo (Hispanio) duone de la 12-a jarcento.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La titolo estas frazo de la araba lingvo signifanta "Libro de Ĥazaroj", dum la subtitolo Kitab al-Hujja wa-al-Dalil fi Nasr al-Din al-Dhali (libro de demento kaj de pruvo en nomo de malŝatata religio) montras ĝiajn celon kaj kunteksto medie de Apologetiko kaj juda polemiko epoke de Mezepoko.[3]

En Kuzari Halevi engaĝiĝas pruvi la kredindecon de la eventoj okazintaj sur Monto Sinajo kaj abunde konstruas argumentojn por pruvi ke nekredebleco estas stulta. Lian manieron argumenti oni nomas la “principo de Halevi”.

La aŭtoro emas pensi ke Dio kreis, ja jes, ĉion, Kiu tamen interesiĝus pri minimumaj aferoj de la tuta mondo. Sed tio kontrastas kun la atendoj de la reĝo kiu opiniis esti altirita de Anĝelo.

Kristano prezentas sian doktrinon pri persona Dio kiu aktivas en la mondo eĉ per mirakloj. Sed la reĝo lin riproĉas pri supozita lia sinforlaso al neraciaj rakontoj.

Islamo kaj kristano reliefigas ke spite de antropomorfismaj esprimoj de iliaj sanktaj tekstoj, Dio ne povas esti difinita per tiuj bildaj metaforoj ĉar li estas transcenda. La reĝo Cursari rifuzas, tamen, ke la Korano estas verko senpere liverita de Dio kaj ne kredas pri la supozitaj mirakloj de Mahomedo.

La rabeno engaĝiĝas montri ke la “racia religio” al kiu Cursari inspiriĝas, ne havas pruvojn, dum la bibliaj hebreoj spertis diajn intervenojn.

Foje la tri dialogantoj antaŭ la reĝo zorgas evidentigi la kredajn diferencojn de sia propra religio. Tamen ili konvenas en la personeco de Dio, en la kreo el nenio, en Dio revelacianta kaj en la eterna destino de la homo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu: Kazari.
  2. Ankaŭ kristano kaj islamano partoprenas en la dialogo, kiuj kune anoncas preskaŭ la saman doktrinon rilate la kreon de la mondo kaj homaro, kaj la dian Providencon. Ili ankaŭ, precipe la judo, subtenas ke rilate la aĝon de la mondo validas nur la informoj de la Biblio: en tio ili kontraŭas la egiptajn pensulojn laŭ kiuj la mondo aĝas pli ol centmilojn da jaroj. Judo kaj kristano eluzas la Biblion kiel fonton de historio kaj scienco. Vidu: Antaŭadamismo.
  3. Holy people of the world: a cross-cultural encyclopedia Volumo 1 - p. 342, Phyllis G. Jestice – 2004. Tie la libro estas taksata ĝuste apologetika.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • D. M. Dunlop. History of the Jewish Khazars. Princeton: Princeton Univ. Press, 1954.angle
  • Yehuda ha-Levi. Kuzari. Trad. N. Daniel Korobkin col titolo The Kuzari: In Defense of the Despised Faith. Northvale, N.J.: Jason Aronson, 1998. 2ª ed., Jerusalemo, Feldheim Publishers, 2009. ISBN 978-1-58330-842-4 angle
  • Yehuda ha-Levi. Liriche religiose. Canti di Sion. Città Nuova, 1987. itale
  • Yechezkel Sarna. Rearrangement of the Kuzari., Trad. Rabbi Avraham Davis. New York: Metsudah, 1986 angle
  • Adam Shear. The Kuzari and the shaping of Jewish identity, 1167-1900. New York, Cambridge University Press,2008 ISBN 978-0-521-88533-1 angle

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]