La Revista Blanca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Revista Blanca [lareBISta BLANka] (La Blanka revuo) estis unu el la plej influaj gazetoj (se ne la plej influa) de la movado anarkiisma en Hispanio en la komenco de la 20-a jarcento. Ĝi estis eldonita de la familio Montseny en du epokoj: la unua inter 1898 (Vidu Generacio de la 98a) kaj 1905 zorge de Joan Montseny kaj inter 1923 kaj 1936 zorge la sama Montseny, sed ankaŭ ĉefe de lia filino Federica Montseny, kiu estos grava dirigento en la anarkosindikatisma movado kaj eĉ kiel la unua ministrino en Hispanio, je la konto de la CNT. Totale la revuo aperis dum dudek jaroj.

Ideologio kaj Historio[redakti | redakti fonton]

Oni diris foje, ke LRB reprezentas la puran anarkiismon sen adjektivo, diference de la anarkosindikatismo; kaj vere oni povas konstati, ke la revuo aperis pli malpli kiam la anarkosindikatisma movado estis ne tiom aktiva pro diferencaj kialoj. Dum la unua epoko oni povas diri, ke estas kiam okazas multnombraj alproksimiĝoj inter reprezentantoj de la oficiala kaj interklasa kulturo kaj tiuj de la anarkiisma movado (Vidu Anarkiismo kaj kulturo), sed post 1905 kaj la okazaĵoj de la Tragika Semajno en Barcelono kaj la sinsekva ĝenerala subpremado, la anarkosindikatismo devis tuje barakti inter la serĉado de plifortigo de la sindikataj organismoj kaj defendo eĉ per armiloj de la kontraŭleĝa kaj perforta subpremado farita de la policanoj kaj entreprenistoj. En tiu panoramo LRB malaperis.

En 1923 ekas la Diktaturo de Primo de Rivera kaj la vivo de la anarkosindikatismo, kiu rekuperiĝis dum la du lastaj jardekoj, estas tute malpermesita; tamen oni permesas la kulturan agadon eĉ se proksiman de la anarkiisma movado. Estas la momento de reaperigi la revuon, kiu viglas ĝis kiam okazas en 1936 la eksplodo de la Hispana Enlanda Milito. Tiam la ĝenerala organizo de la CNT devos duoble jenon: zorgi pri la komencanta revolucio kaj forte kaj decide kontribui al la venko en la milito super la frankisma armeo, nenio el kio okazos. Krome Federica Montseny devos dediĉi sin al la posteno de ministrino.

Pri la pureco de la anarkiismo sen adjektivo, oni povas konstati laŭ la analizo de la artikoloj aperintaj en la gazeto, ke vere kio regis estas sufiĉe malferma eklektikismo, ĉar aperis ampleksega vario de temoj kaj ideologiaj pritraktadoj, ĉiam ene de la partikulara kontrolo de la eldona familio.

Ĉiukaze se unu tendenco povas esti indikita, kiel kerno de LRB, tiu estus la individuisma anarkiismo, ĉar Joan Montseny aperigis sin kiel gravulo ene de tiu tendenco, kvankam malproksimigante sin el la grupoj de sekvantoj de Stirner. La rilatoj kun la anarkosindikatisma movado de la CNT kaj ĉefe kun ties dirigentoj, ne estis ĉiam amika, sed Joan Montseny kaj poste la filino Federica alproksimiĝis al tiu movado kaj, ĉe ŝi, eĉ iĝis gravulo ene de ĝi.

Oni publikis artikolojn ĉefe pri anarkiisma filozofio, scienco kaj arto, sed ankaŭ pri temoj apudaj al anarkiismo, kiel naturismo, seksa egaleco aŭ eĉ Esperanto. Pri arto la ĝenerala teorio estos, ke ekde Zola (kaj poste tra Plejanov) arto devus malfermiĝi al la problemo de la socio kaj de la laboristaro, pro tio estos laŭdata la realisma romano, sed ne la dekadencismo tiuepoka (Wilde, ktp). Tiu rigida analizo havigis al la revuo multajn kritikojn, kaj eble kontribuis al la plialtiĝo de la kvalita nivelo kaj malapero en 1905.

Organizado[redakti | redakti fonton]

Estas rimarkinde, ke la familio Montseny sukcesis munti memsufiĉan entreprenon kiel eldonejo, ne nur de LRB sed ankaŭ de libroj, kaj el anarkiismaj teoriuloj kaj verkitaj de ili mem. Ili estas la ununuruloj kiuj povis enspezi kaj vivteni sin el la vendo de anarkiisma literaturo kaj propagando. Kio ofte havigis al si akrajn kritikojn.

En la dua epoko LRB alvenis al la presado de 12,000 ekzempleroj de la gazeto, kiu iĝis el duonmonata al ĉiusemajna. Totale aperis 388 numeroj. Krome oni eldonis ĉiusemajnan suplementon pri aktualaĵoj, ĉiumonatan serion de libroj kaj popularegan serion de ne tre bonkvalitaj, sed tre ideologiaj, romanoj, nome La Novela Ideal (La ideala romano), kio havigis al la familia eldonejo sufiĉe da famo kaj enspezo.

Joan Montseny, unua epoko (1898-1905)[redakti | redakti fonton]

Joan Montseny (Reus, 1864-Salon, 1942) devis ekziliiĝi dum la lasta jardeko de la 19-a jarcento kaj ĉefe en Parizo kontaktis kun multaj gravuloj de tendencoj el radikala respublikanismo al la anarkiismo, kio permesis al li havi sufiĉajn prestiĝon kaj kontaktojn por iĝi konata ĵurnalisto je sia reveno al Madrido, kie li fondis LRB kun lia kunulino Teresa Mañé. Tiam li ekuzis la pseŭdonimon Federico Urales.

La ĉefa celo de la revuo estos utili kiel ponto inter la kultura kaj arta sektoroj pli proksimaj al la anarkiismo kaj tiu ĉi, kio okazis tiam ankaŭ per similaj entreprenoj ekzemple en Usono kaj Francio (Vidu Anarkiismo kaj kulturo). Tiele LRB povis publiki tekstojn de hispanaj intelektuloj kiel Francisco Giner de los Ríos, Unamuno“Clarín”, de konataj liberecanoj kiel Anselmo Lorenzo, Ricardo Mella o Fernando Tarrida kaj de eksterlandaj famuloj kiel Kropotkin, Tolstoi, Jean GraveOctave Mirbeau.

Estis epoko pli individuisma ol la dua. Oni multe laŭdis la figuron de Ibsen, sed oni polemikis multe ĉirkaŭ la verkojn de NiĉeoTostoi.

Federica Montseny, dua epoko (1923-1936)[redakti | redakti fonton]

Federica Montseny naskiĝis en 1905, la saman jaron de la fino de la unua epoko de LRB. Kiam tiu aperos denove, jam en Barcelono, ŝi iomete deflankigos la rolon de sia patro kiel redaktanto, organizanto, verkisto kaj ideologo.

En tiu epoko la rilatoj inter la artaj kaj verkistaj gravuloj kaj la mondo de la anarkiisma movado iomete estis disiĝinta kaj LRB jam ne havis tiom da gravaj kunlaborantoj, sed ja ĝuis la kunlaboradon de konitaj liberecanoj, kiel Vicente Orobón Fernández, Felipe Alaiz aŭ Sánchez Rosa, kaj eĉ de eksterlande kiel Max Nettlau aŭ Rudolf Rocker. Kompense de la malplialtigo de la literatura kvalito, LRB plialtigis sian nivelon ekde grafika vidpunkto.

Al la ideologia temaro, jam aperinta en la unua epoko, oni aldonis akrajn polemikojn pri seksa egaleco kaj la koncepto de libera amo. Oni defendis la lukton de la virinoj por eliri el sia suba socia kaj familia lokoj kaj oni kritikis la tradiciajn kutimojn rilate la familion, sed ankaŭ ne oni akceptis la plej antaŭenigajn proponojn de la amliberigistoj de la plej liberecanaj aŭ radikalaj medioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Xavier Diez, El anarquismo individualista en España (1923-1938), Virus, Bilbao, 2007.