Langnau ĉe Albis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Langaŭ ĉe Albis
Blazono de Langau ĉe Albis
Langau ĉe Albis
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Horgen
Koordinatoj  47° 17′ 23″ N 8° 32′ 29″ O / 47.28972 °N, 8.54139 °O / 47.28972; 8.54139 (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 23″ N 8° 32′ 29″ O / 47.28972 °N, 8.54139 °O / 47.28972; 8.54139 (mapo)
Areo 8,66 km²
Alteco 450 m super marnivelo
Poŝtkodo 8135
Komunumkodo 0136
Mapo de Langnau ĉe Albis
vdr

Pri la komunumo

Langau ĉe Albis estas komunumo en la distrikto Horgen en la Kantono Zuriko. Je la 31-a de decembro 2007 ĝi havis 6971 loĝantojn, kiu nombro kreskis al 7178 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Langnau ĉe Albis situas inter la montoĉenoj Albis kaj Zimmerberg en la Sihlvalo en arbara regiono. En Langau troviĝas la bestoparko Langenberg, kie videblas diversaj sovaĝaj bestoj, kiuj vivas en Svislando de la apro ĝis la bruna urso. Al la komunumo apartenas krom la ĉefa vilaĝo la setlejoj Rängg, Striempel, Unteralbis, Mittelalbis kaj Albis sur la kulmino de Albispasejo. La teritorio de la komunumo Langnaŭ ĉe Albis etendiĝas sur areo de 8,66 km², de kiuj 47,5% estas kovritaj de arbaro, 25,8% servas por agrikulturo kaj 19,1% por setlado; 6,1% estas trafiksurfaco kaj 0,9% akvejoj. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Langnau limas en nordo al Adliswil, en nordoriento al Rüschlikon, en oriento al Thalwil, en sudoriento al Horgen, en sudokcidento al Hausen ĉe Albis, en okcidento al Aeugst ĉe Albis, kaj en nordokcidento al Stallikon.

Trafiko

En la komunumo estas stacidomo de la Sihlvalo-Zuriko-Uetliberg-Fervojo, kiu hodiaŭ apartenas al la Zurika Trafik-Unio. En Langau ĉe Albis ekiras la strato al la Albispasejo, kiu kondukas al Hausen ĉe Albis. Tra Langau ankau pasas la kantona ĉefvojo n-ro, kiu konektas Zuriko kun la Gothard-Aŭtoŝoseo. Tial la komunumo multe suferas pri grandega trafiko. Per la malfermo de la Uetliberg-Tunelo en la jaro 2009 kaj la la finkonstruo de la svisa aŭtovojo A4 tra la distrikto Affoltern la transirtrafiko rimarkeble malpliiĝis.

Historio

Unua dokumenta mencio de Langnaŭ ĉe Albis kiel komunumo datiĝas el la jaro 1397. La vilaĝo tiam apartenis al la Senjorujo de Maschwanden, kiun la urbo Zuriko akiris en la jaro 1406 kaj integris en la jaro 1512 al la nova voktdistrikto Knonaŭo.

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Statistikaj informoj pri Langnau ĉe Albis en la retejo de la kantono

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto