Leonard Chodźko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonard Chodźko
Persona informo
Aliaj nomoj comte d'Angeberg
Naskiĝo 6-an de novembro 1800 (1800-11-06)
en Aborak
Morto 12-an de marto 1871 (1871-03-12) (70-jaraĝa)
en Poitiers
Tombo Poitiers
Lingvoj polafranca
Ŝtataneco Duklando VarsovioKongresa Pollando
Alma mater Universitato Vilno
Familio
Patro Louis Chodźko
Patrino Q107652494
Okupo
Okupo kartografopublikigistogeografohistoriistopolitikistoarkivisto • publika konato • eldonisto
vdr

Leonard Borejko CHODŹKO blazono Kościesza (naskiĝis en 1800 en Oborek (Grodna regiono), mortis la 12-an de marto 1871 en Poitiers) – belorusa kaj pola historiisto, geografo, kartografo, arkivisto, eldonisto kaj elmigrinta aktivulo.

Filo de Ludwik, partoprenanto de la insurekcio de Kościuszko, kaj Waleria Dederko.

Li edukiĝis en Maladzeĉna, kie amikiĝis kun Tomasz Zan. Frekventis lernejon de bazilanoj. En la jaroj 1816-1817 studis en Jura Fakultato de Vilna Universitato.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Pamiętniki Michała Kleofasa Ogińskiego, eldonitaj 4-volume en la franca lingvo de Chodźko en la jaroj1826-1827
  • Histoire de les légions polonaises en Italie (1829)
  • Histoire populaire de la Pologne (1863), 14 eldonoj kun eldonkvanto de 112 000 ekzempleroj, lernolibro por infanoj de elmigrantaro
  • Les Polonais en Italie (1829)
  • Tableau de la Pologne ancienne et moderne sous le rapport géographique, statistique, géologique etc. (1830)
  • Biographie du géneral Kościuszko (1837)
  • Massacres de Galicie et Cracovie confisquée par l’ Autriche en 1846 (1861)
  • Un évêque polonais – Le métropolitain Kasimir-Gaspard, Colonna Cieciszowski et son temps 1745-1831 – (1866)
  • Recueil des traités, conventions, actes diplomatiques etc. relatifs à la Pologne, de 1762 á 1862
  • Histoire des légions polonaise en Italie sous le commandement du général Dombrowski” ; Paris, 1829

Krom tio li publikigis artikolojn en enciklopedioj, vortaroj kaj francaj kaj britaj ĵurnaloj. En Grand dictionnaire universel publikigis pli ol 300 artikolojn pri famaj poloj. Li ankaŭ inspiris plurfoje la francan gazetaron kaj liaj klarigoj estis por ĝi unusola fonto de scio pri Pollando.

Li eldonis plurajn mapojn de sia aŭtoreco: interalie la mapon de sep dispartigoj de Pollando, statistikan mapon de vojoj en Pollando, multajn mapojn de Rusio kaj de landoj apud la Balta Maro kaj la Nigra Maro.

Li kolektis eldonataj de elmigrantaro librojn, broŝurojn, manifestojn, flugfoliojn. Li konservis por posteularo korespondaĵon de elmigrintaj aktivuloj. Postlasis kopiojn de dokumentoj pri la historio de Pollando en la jaroj 1657-1863, nombrantaj 125 volumojn. Poste liaj kolektaĵoj iĝis fundamento de la kolekto de Pola Nacia Muzeo en Rapersvilo.

En la jaroj 1860-1871 estis honora membro de la Societo de Scienc-Amikoj en Poznań.