Malgranda forkovostulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda forkovostulo
Malgranda forkovostulo
Malgranda forkovostulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Enicurus
Specio: E. scouleri'
Enicurus scouleri
(Vigors, 1832)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Malgranda forkovostulo (Enicurus scouleri) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Forkovostuloj, kiu temas pri genro de nigrablankaj birdoj ĝenerale kun nigraj supraj partoj kaj blankaj subaj partoj kaj fruntoj.

Tiu ĉi specio montras tre nigrajn suprajn partojn kie elstaras tre nigraj kapo kaj brusto kie ege kontrastas tre blankaj frunto kaj flugilmakulo. La vosto estas nigra interne kaj blanka ekstere. La ventro estas blanka sed kun brunecaj makuloj flanke. La beko estas nigra kaj la kruroj helrozkoloraj.

Malgranda forkovostulo

Ĝi troviĝas en Afganio, Bangladeŝo, Butano, Ĉinio, Barato, Kazaĥio, Birmo, Nepalo, Pakistano, Tajvano, Taĝikio kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ montarbaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]