Margareta Porete

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Begino simila al Margareta Porete (presita en Lubeko en 1489).

Margareta PoretePorette aŭ des Pres, aŭ la Porete, estis religiulino, verkistino kaj teologino, aŭtorino de Spegulo de la animoj simplaj aranĝita en la antikva franca lingvo (Miroir des âmes simples anéanties), verko pritraktanta la Agapon. Ŝi naskiĝis ĉirkaŭ la 1250 kaj estis ekzekutite bruligita la 1-an de junio 1310 en la Place de Gréve de Parizo[1] post proceso pro malobeo al Inkvizicio kiu en antaŭa proceso estis ordoninta la detruon de la libro kaj malrekono pri la doktrino tie subtenata. La libro estas konsiderata unu el la precipaj fontoj de la mezepoka doktrino de la herezo de la Libera Spirito.[2]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Margareta Porete estas registritaj nur en la raportoj de procesoj pro herezo kontraŭ ŝi, en kiuj ŝi estis kondamnita al bruliĝo. Ŝia biografio, do, eble estas parta kaj certe nekompleta. Nenion oni konas pri ŝia familio

Ŝi estas kutime asociita al la movado de beginoj, kaj pro tio ŝi povis lokŝanĝi sufiĉe laŭvole. Iuj ŝin asociis al la “Fratoj de la Libera Spirito”, grupo kiu estis traktata kiel hereza pro ĝiaj emo al antimonismo kaj indulgo al subkuŝanta panteisma lingvaĵo kun dampigo de la evento enkarniĝo de la Filo de Dio kaj do neado pri la neceso de la sakramentoj. [3]

“Spegulo de la animoj simplaj”[redakti | redakti fonton]

“La spegulo de la animoj simplaj” estas, krom elegante verkita kun transiroj de prozo al poezia prozo kaj al poezio,[4] strukturita kiel dialogo inter tri alegoriaj personoj: Amo, Animo kaj Racio. Ĉiuj tri estas femininaj personoj: Amo estas nomata damo dum racio (raison) kaj animo (âme) en la franca lingvo, en kiu la libro estas verkita, estas femininaj nomoj). Racio enkarnigas la reĝimon de la meditado (kaj kiel racia kunĉenado, kaj kiel dialektika racio, kontraŭstaranta al la intuicia intelekto); Animo enkorpiĝas en la rolon de la aŭtorino mem; Amo reprezentas la amon al Dio. Laŭlonge de la tuta teksto oni estas trafita de necerteco pri kiu estas la rolanto: ĉu la Damo de la amo, ĉu la Animo: se la “damo de la amo” aŭ la “animo”, do se la homa scienco aŭ tiu dia, nur ĉe la fino de la verko oni komprenos ke la rolanto-aŭtorino estas la Animo.

En sia verko Porete distingas du Ekleziojn: la granda loĝata de la animoj simplaj, neniiĝintaj en Dio, kaj la malgranda estrata de la ekleziaj hierarkioj. Ne sin metante kontraŭ tiu lasta, Porete ne postulas ke nur perfektaj animoj okupu la postenon de la hierarkia Eklezio, sed ke tiu lasta malfermiĝu al la agnosko kaj akcepto de tio kio alvenas de la animoj kiuj havas kun Dio rilaton absolute liberan. Tion farante, Porete aludas femininan elstarecon, kaj konfesas la superecon spiritan, do nehierarkian, se kompari la du. Tiu supereco rezidas en la koincido inter kio estas kaj tio kion faras la animoj neniiĝintaj en Dio.

Du rakontoj ĉirkaŭlimigas la irvojon de la Animo en la itenero por sin kunigi al Dio:

  • la unua rakonto estas lokigita ĉe la komenco de la libro kaj koncernas ĝuste ties signifon: ĝi rakontas pri junulino, filino de reĝo, kiu, aŭdinte paroli pri la granda animnobleco de reĝo Aleksandro, tuj enamiĝas al li. La junulino, sentante grandan intiman proksimecon kun la viro nur dezirata, por kvietigi la daŭran suferon pro lia neĉeesto, pri li farigas portreton. Analogie la animo verkigas tiun libron por alproksimigi Tiun Kiu estas samtempe tiom fora kaj tiom proksima, nome Dio. (La libro do konsiderendas kiel bildo kapabla krei cirkularecon kaj reciprokan interŝanĝon inter la fora kaj la proksima).
  • la dua rakonto, membiografia, priskribas la ripetitajn fiaskojn de almozanto en siaj klopodoj atingi Dion pere de perado, kaj do ĝi reprezentas la fiaskon de la libro mem kiel peranto:

”Estis iam almozulo kiu laŭlongatempe serĉis Dion en la kreitaro... Sed li trovis nenion kaj sin retrovis eĉ pli malŝate deziranta kion li streĉiĝis serĉi”.

Tiu teksto parolas pri la neceso serĉi Dion en la kreitaro, sed ankaŭ pri la neefiko de ĉiu provo laŭ tiu direkto, tiel ke la libro estas la unika respondo al la serĉo pri Dio: “Oni serĉu nur en la interna intelekta nukleo de sia plej alta pensado”.

La simpleco, do, de la animo neniiĝanta, ne dividita do en si mem sed kunigita kun Dio, fine sin allasas, ĉar jam sperta pri la fiasko de la libro mem kiel perado, al silento. Silento, tamen, dirus oni, meze de kiu aperas la verko de Margareta Porete, kiu destinas al la grando de la mistika filozofio voĉon femininan.

La amo laŭ Margareta Porete[redakti | redakti fonton]

La amo enverke bildigita de Porete emas igi relativa ĉiun konsideritan enhavon, kuntrenante la volagojn al la esenco de la deziro, kaj do al la vera kaj propra Absoluto. Alveni al la Absoluto, laŭ ŝi, signifas formeti la Partan kaj aliri al la Kompleta (la kompleto staras supre kaj transcendas ĉiujn partaĵojn). La Poreta animo simpla ĉesas ami-por, por ke fariĝu mem amo. La volo emas voli ĉiun aĵon sed por atingi la “Kompleton” ĝi devas ekdeziri nenion; tiamaniere, foriĝante el ĉio, ĝi fariĝas mem Ĉio. Dialektike, la senfina amo povas realiĝi nur per la rifuzo de la vakua posedo de la entoj: eĉ se temus kaj pri sanktaĵoj kaj pri moralaj virtoj.

Foriĝante el la amo konsiderata kaj perracie serĉata, la animo fariĝas la Amo mem. Ĉi-punkte ĝi ne amas-por, sed ĝi transformiĝas al la amo mem kiu volas la Kompleton, jam celante nenion. La superabundo de Amo enkondukas la Animon al la superado de la Amo mem.

Laŭ tiu vidpunkto, laŭ Margarita la Sanktaj Skriboj estas utilaj nur por la servistoj. Kiu sukcesis, dialektikante, trasirigi la amon “senmotivan” al la ”ne-amo” – tio estas atingi la Amon absolutan, nome la identeco kun la “Unu” - tiu ne plu bezonas preĝi, nek serĉi. Kiu serĉas tiu refalas en la distingo inter subjekto kaj objekto; kiu preĝas tiu postkuras celon kontraŭ la evangelia admono (“estas bone por vi, ke mi foriros” (16,7).

Laŭ Porete prefereblas zorgi amikecon anstataŭ amon, ĉar amikeco estas amo sendezira kaj estas, laŭ ŝi, la formo plej alta de amo. Kun la dia Spirito oni devas, do, starigi rilaton de pura amikeco, necesa premiso de ĉiu reciproka interŝanĝo, por ke la animo agnosku sin mem kiel Dio kaj Dio ĉeestu en ĉiuj formoj de la mondo kaj estu manifestata.

Sintezite, la libro, se similas al la racia argumentado laŭ la maniero de Boecio, fine celas kontraŭdiri la atendojn: Margareta sin servas de la racio por diri ke la Animo devas rezigni al la Racio, kies logiko kaj konvencia aliro al la realo ne povas kompreni Dion kaj la ĉeeston de la Dia Amo. La “Animo neniiĝanta” estas tiu kiu rezignis al ĉio, eĉ al la racio, por atingi Dion, kaj kiam Dio estas atingata la animo fariĝas “altirebla la la peko”, kapabla, male, superi ĉiujn kontraŭdirojn en kiujn trafigas la racio.

Ĉu Fideismo pro malestimo de la homa racio? Aŭ ĉu mallevo de Dio por igi Lin objekto je dispono de la homa posedemo?[5]

Kontrastoj kun la Inkvizicia tribunalo[redakti | redakti fonton]

La libro de Margareta Porete legeblas en manuskriptoj de du jarcentoj ĉirkaŭ post la redakto de la verko. Esploristoj diskutis pri tio pro la fakto ke la tribunalo ordonis la bruligon de la ĉiuj kopioj kaj malpermesis al la aŭtorino ĝin kopiigis. Ŝi ne obeis kaj daŭrigis ĝin disvastigi. Pro tiu malobeo ŝi estis denove juĝata kaj kondamnita al fajriĝo, kio okazis la en Parizo en 1310.

Esploristoj sin demandis: ĉu la kopioj de la Spegulo, kiu ne estis menciita en la verdikto de kondamno kontraŭ la ideoj de la Porete, estas vere tiu de la mistikulino bruligita en Parizo? Hodiaŭ forvaporiĝis la duboj pri la aŭtorino de libro kiu daŭriĝis estis kopiita kaj disvastigita.

La teorioj de Margatera Porete estis kondamnitaj pro suspekto ke ili panteismas aŭ puŝas al Panteismo, kaj pro la suspekto ke tiuj ŝiaj ideoj reproduktas, sub alia vesto, la ideojn de la Libera Spirito. Lia libro estis ekzamenita de kolekto de 21 teologoj tiucele ŝarĝitaj de la inkvizitoro: ĉiuj agnoskis en ĝi herezajn elementojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sciuto, L'etica nel Medioevo, Torino 2007, p. 253.
  2. Carol Thysell, The Pleasure of Discernment: Marguerite de Navarre as Theologian, Oxford University Press, 2000, p. 20. ISBN 0195138457.
  3. Mystical Languages of Unsaying Michael A. Sells, University of Chicago Press, 1994, id ISBN 0226747867.
  4. García Acosta, P., Poética de la visibilidad en Le Mirouer des simples ames de Marguerite Porete (Un estudio sobre el uso de la imagen en la religiosidad medieval), Universidad Pompeu Fabra, 2009, tdx.cat.
  5. Certas ke tiu lingvaĵo eniros tra la mistika lingvaĵo de mistikuloj kiel, ekzemple, en Johano de la Kruco.

Eldonoj de la verko de Margareta Porete[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • itale Luisa Muraro, Lingua materna scienza divina. Scritti sulla filosofia mistica di Margherita Porete, Napoli 1995.
  • itale Et Tenebrae eum non comprenderunt, 1988, enscenigozorge de Monica Maimone kun Marta Iacopini en la rolo de Margareta Porete)
  • italeI talo Sciuto, L'etica nel Medioevo, Torino, Einaudi, 2007
  • itale Romama Guarnieri, ààIl manoscritto del Libero Spirito, con trasposizione del testo di Prode Vaniglia,àà Mamma editori, 1999.
  • france Le Miroir des âmes simples et anéanties, traduit par M. Huot de Longchamp, Albin Michel "Spiritualités vivantes", 1984 ; 1997.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Itallingva filzofia diskuto pri Margareta Porete
  • [2] Luisa Muraro en Osservatore Romano de 26 -a de novembro 2012