Maskemberizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maskemberizo
Maskemberizo
Maskemberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. spodocephala
Emberiza spodocephala
(Pallas, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ino
Emberiza spodocephala MHNT

La Maskemberizo, Emberiza spodocephala , estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Ili reproduktiĝas en suda Siberio al norda Ĉinio kaj norda Japanio. Ili estas migrantaj birdoj, kiuj vintras en nordorienta Barato, suda Ĉinio kaj norda sudorienta Azio. Ĝi estas tre rara vaganto en okcidentan Eŭropon.

Maskemberizoj reproduktiĝas en densa subkreskaĵaro laŭlonge de rojoj kaj riveroj en zono de tajgo. La ino demetas 4 al 5 ovojn en surgrunda aŭ arba nesto. Ties natura manĝo konsistas el insektoj dum idomanĝigado kaj for de la reprodukta sezono semoj. Ili vintrumas ĉe akvo en agrikulturaj aŭ aliaj malfermaj arbustaj habitatoj.

La ĝenerala aspekto kaj surteraj manĝokutimoj de tiu birdospecio havigas la impreson ke temas pri Pronelo kun emberiza beko. Ĝi estas simila laŭ grando al la Kanemberizo, tio estas ĉirkaŭ 16 cm longa. La reprodukta masklo havas malhelgrizajn kapon, kolumon kaj supran bruston kun miksaĵo de flava kaj verda kaj nigra bridareo inter beko kaj okulo. La komuna nomo aludas al la nigra bridareo, dum la latina scienca nomo aludas per greka radiko al la griza kapo (kefalOs). La supraj partoj estas brunaj kaj tre striecaj je nigro, escepte ĉe pugo. La pugo estas bruna kaj ankaŭ la vosto estas malhelbruna. La subaj partoj estas flavecaj kun iome da fajna malhelbruna flanka strieco. La fortika beko estas rozkolora en suba makzelo, sed pli griza en supra makzelo. La kruroj estas rozkoloraj.

Inoj kaj junuloj havas pli mildan kapobildon, kun olivecgrizaj vangoj kaj neforta kremoblankecaj superokula kaj mustaĉa strioj. La subaj partoj estas kremoflavecaj tre striecaj je malhelbruna.

La alvoko estas ia ciicee. Ĝi sonas tre “metalece” kaj ĝi estas tre mallonga kaj ne ekzakte kiel kanto. Ili nestumas en arboj aŭ surgrunde; la ino demetas 4 al 5 ovojn.

Bibliografio

  • Massey, Joseph A., et al. (1982) A Field Guide to the Birds of Japan. Tokyo: Wild Bird society of Japan. pg. 274.
  • Buntings and Sparrows de Byers, Olsson kaj Curson, ISBN 1-873403-19-4

Referencoj