Matthias Claudius

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Matthias Claudius
Portrait claudius.jpg
Matthias Claudius
Naskiĝis 15-an de aŭgusto 1740
en Reinfeld, Holstinio
Mortis 21-an de januaro 1815
en Hamburgo
Pseŭdonimo Asmus
Profesio verkisto
Civitaneco germano
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Matthias CLAUDIUS [matias klaŭdjus] (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1740, mortis la 21-an de januaro 1815) estis germana verkisto.

Kiel filo de pastro li naskiĝis en Reinfeld (Holstinio). En Jena li ekde 1759 studis teologion, juron kaj politikajn sciencojn, sed sen diplomo li en la jaro 1763 revenis al sia hejmurbo. Samjare li publikigis sian unuan verkon: Tändeleyen und Erzählungen.

Dum la sekvaj jaroj li vivtenis sin ekz. kiel ĵurnalisto, tradukisto kaj sekretario. Ekde 1771 li kunredaktis kaj eldonis la ĵurnalon Der Wandsbecker Bothe, al kiu kontribuis famuloj kiel ekz. Friedrich Gottlieb Klopstock kaj Gotthold Ephraim Lessing. Pro manko da mono la ĵurnalo ĉesis aperi en 1775.

Post tio, uzante la pseŭdonimon Asmus, Matthias Claudius ekde 1775 publikigis sian kolekton de poezio kaj prozo Asmus omnia sua secum portans oder Sämmtliche Werke des Wandsbecker Bothen. Ekde 1777 li okupis la postenon de bank-revizoro, kiu ebligis al li kaj lia familio vivon sen financaj zorgoj. Li mortis en 1815 en Hamburgo.

[redakti] Listo de verkoj

  • Tändeleyen und Erzählungen (1763)
  • Asmus omnia sua secum portans oder Sämmtliche Werke des Wandsbecker Bothen (1775-1781)

[redakti] En Esperanto aperis:

Homo ; Milita kanto ; La morto ; Vespera kanto / trad. Guido Holz. - En : Übertragungen = Transkondukoj. - Messkirch : Gmeiner, 1988. - p. 21-25

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://dispatch.opac.d-nb.de/DB=4.1/REL?PPN=118521098
Ekstera ligilo  http://gutenberg.spiegel.de/claudius/wandsbek/wandsbek.htm
Ekstera ligilo  http://gutenberg.spiegel.de/claudius/gedichte/mensch.htm
Ekstera ligilo  http://gutenberg.spiegel.de/claudius/gedichte/christia.htm
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj