Militaglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Militaglo
Militaglo en Masai Mara, Kenjo
Militaglo en Masai Mara, Kenjo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Polemaetus
Polemaetus bellicosus
(Daudin, 1800)
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Militaglo (Polemaetus bellicosus), estas tre granda aglo troviĝanta en malfermaj kaj duonmalfermaj habitatoj de subsahara Afriko. Ĝi estas la ununura membro de la genro Polemaetus. La komuna nomo devenas el la latina scienca nomo Polemaetus bellicosus, kiu montras kaj por la genro kaj por la specio similan signifon respektive de la greka “polemos” kaj de la latina “bellum” samsignife “militema”.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri tre granda aglo, kun longo de 76 – 96 cm, pezo de 3.1 – 6.2 kg kaj enverguro de 188 – 227 cm.[1] Inter agloj troviĝantaj en Afriko, nur la Reĝa, la Veroksia kaj la Kronaglo koincidas en grando kun la Militaglo.[1] La plumaro de plenkreskuloj havas tre malhelbrunajn (ŝajne nigrecajn) suprajn partojn, kapon kaj supran bruston. La subaj partoj estas tre blankaj kun nigraj disaj punktoj. Videblas klare kontrasto inter tre malhela supra brusto kaj blanka subaĵo. La subflugilaj kovriloj estas malhelbrunaj, kun palaj flugilplumoj ankaŭ striecaj je nigro. La beko estas tre fortika, tre larĝa ĉebaze, hokoforma kiel ĉe ĉiuj agloj kaj tre malhelgriza al nigreca. La irisoj estas tre flavaj kaj kontrastaj ĉe tiom malhela kapo.

La ino estas kutime pli granda kaj pli punkteca ol la masklo. La nematurulo estas pli pala supre kaj havas blankajn subajn partojn. Ili atingas plumaron de plenkreskulo en sia sepa jaro.

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Militaglo povas troviĝi en plej parto de subsahara Afriko, kie manĝo abundu kaj la medio favoras. Ĝi estas nenie komuna, sed plej grandaj populacidensecoj ekzistas en suda Afriko, ĉefe en Zimbabvo kaj Sudafriko. Ĝenerale tiuj birdoj estas pli abundaj en protektataj areoj kiaj la Nacia Parko Kruger kaj la Translima Parko Kgalagadi en Sudafriko, aŭ la Nacia Parko Etoŝa en Namibio.

Nematurulo.

Ties preferata habitato estas la duondezerta kaj malferma savano. Ili evitas densajn arbarojn (kiaj la Gvineaj kaj Kongaj arbaroj), sed necesas arboj por nestumi. La teritorio povas ege varii laŭ grando el pli da 1000 km² al areoj kie nestoj estas malpli da 10 km distaj. Tiu malsimileco okazas pro diferencoj en manĝodisponeblo.

Dieto[redakti | redakti fonton]

Kaptinta Militaglo.

La dieto de la Militaglo ege varias pro predodisponeblo. Ili povas predi birdojn ĝis la grando de cikonio, sed plej ofte ili elektas mezgrandajn surgrundoloĝantajn speciojn kiaj frankolinoj, numidojotidoj. En kelkaj areoj mamuloj konstituas la plej grandan parton de ties dieto, kun specioj kiaj leporoj, prokaviuloj, mungotoj, pavianoj, junaj impaloj kaj aliaj malgrandaj antilopoj. Plenkreskaj cefalofenoj kiuj formas parton de la dieto de la Militaglo konsiderinde tropezas, ĝis 37 kg dumkapte; tiele la aglo revenas ripete al la kadavraĵo por manĝadi ĉar tiu estas tro peza por kunporti fluge.[1] Ili povas ataki ankaŭ hejmajn brutaron, kiaj kortobirdoj, ŝafoj kaj junaj kaproj, sed tio neniam estas granda parto de ties dieto.[2] Plej parto de predoj pezas el 1 al 5 kg.[3]

La Militaglo ĉasas ĉefe dumfluge, cirkle ŝvebante alte super sia teritorio, kaj subite falante por kapti sian predon surprize.

Junulo en Masai Mara, Kenjo

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Militagloj ne havas distingajn memmontrajn flugojn ceremoniajn, sed krias laŭte 'klii-klii-klii-kluii-kluii-kulii' dum la pariĝa periodo. Ili konstruas siajn nestojn en arboj sed ankaŭ (en Karuo de Sudafriko) sur elektraj fostoj.[4] La nesto estas granda konstruaĵo, uzata jaron post jaro, kiu estas 2 m pri la diametro kaj 0.9 m profunde. Ili havas malaltan reproduktan indicon, ĉar oni demetas maksimume nur 1 ovon ĉiu duan jaron. La ovo estas kovata dum 45 tagoj kaj la ido elnestiĝas post 100 tagoj. Krom tio, spite ke ĝi iĝas pli kaj pli sendependa, la junulo restas ĉe la nesto dum pluaj 6 monatoj.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas nune suferanta grandan malpliigon de nombroj, pro troa ĉasado fare de ĉasistoj. Ties konservostatuso estis listita al Preskaŭ Minacata en 2009 kaj oni atendas novan listigon.[5] La Militaglo suferas el persekutado pere de pafado kaj de venenigo, sed ankaŭ el nerektaj minacoj, kiaj kolizioj kun elektraj linioj.[4] Alia danĝero estas deklivaj farmaj akvorezervejoj, en kiuj multaj birdoj droniĝas. En Sudafriko la specio eble perdis 20% el sia populacio en la lastaj tri generacioj.[6] En multaj areoj kie ili estas kontakte kun homoj, la aglaj populacioj ege malpliiĝis pro persekutado, ĉar ili ricevas kulpon mortigi brutaron. Vere hejmaj animaloj konstituas nur malgrandan proporcion de ties dieto, dum la esto de agloj estas certa signo de sana medio. La konservado de tiu specio dependas el edukado de farmistoj, kaj de la rekta protekto de nestolokoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Ferguson-Lees & Christie, Raptors of the World. Houghton Mifflin Company (2001), ISBN 978-0-618-12762-7
  2. http://md1.csa.com/partners/viewrecord.php?requester=gs&collection=ENV&recid=2393850&q=Boshoff+diet++martial+eagles+&uid=788893444&setcookie=yes Regional variation in the diet of martial eagles in the Cape Province, South Africa. Boshoff, AF; Palmer, NG; Avery, G(1990).
  3. Kemp, A. C. (1994). Martial Eagle (Polemaetus bellicosus). Pp. 200-201 in: del Hoyo, Elliott & Sargatal. eds. (1994). Handbook of the Birds of the World, vol. 2. ISBN 84-87334-15-6
  4. 4,0 4,1 Electric eagles of the Karoo, Koos De Goede kaj Andrew Jenkins(2001).
  5. BirdLife International 2009. Polemaetus bellicosus. In: IUCN 2009. IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Versio 2009.2. <www.iucnredlist.org>. Konsultita la 13an de januaro 2010.
  6. Barnes, KN (ed)(2000). The Eskom Red data book of birds of South Africa, Lesotho and Swaziland, Birdlife South Africa, Johannesburg. ISBN 0-620-25499-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]