Minas-Ĝerajso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minas-Ĝerajso
portugale Minas Gerais

Flago de Minas-Ĝerajso

Blazono de Minas-Ĝerajso

Flago de Minas-Ĝerajso Blazono de Minas-Ĝerajso
subŝtatoj de Brazilo
moto: Libertas Quae Sera Tamen
Himno: Himno de Minas Gerais
Nomo de la loĝanto: mineiro
Situo de Minas-Ĝerajso
Situo de Minas-Ĝerajso
Situo
 - Regiono Sudorienta
 - Limnajbaroj Espirito-Santo, San-Paŭlo, Rio-de-Ĵanejro, Bahio, Suda Mato-Groso, Gojaso, Federacia Distrikto
 - Mezoregionoj 12
 - Mikroregionoj 66
 - Municipoj 853
Ĉefurbo Belo Horizonte
Registaro Nuntempa
 - Ŝtatestr(in)o Romeu Zema ()
(ekde 1-a de januaro 2019)
Registaro de 2015 ĝis 2018
 - Ŝtatestr(in)o Antônio Anastasia (PSDB)
 - Vicŝtatestr(in)o Alberto Pinto Coelho (PSDB)
 - Federaciaj deputitoj 53
 - Ŝtataj deputitoj 77
Areo  
 - Entute 586.528,293 km² (4º)[1]
Loĝantaro 2009
 - proksimume 20.033.665 loĝ. ()
 - Loĝdenso 32,73 loĝ./km² (14º)
Ekonomio 2005
 - MEP R$ 192,611 bilionoj[2] (3º)
 - MEP po kapo R$ 10.012,00[2] (10º)
Sociaj indikiloj 2000
 - IHD 0,800 (2005)[3] (10º) – alta
 - Vivdaŭro 73,8 jaroj (4º)
 - Analfabetismo 8,9% (12º)
Horzono UTC-3
Klimato Tropika Aw/Cwa/Cwb
Mallongigo BR-MG
Mapo de Minas-Ĝerajso
Mapo de Minas-Ĝerajso
vdr

Minas-Ĝerajso (portugale: Minas Gerais [minazĵeRAJZ] = ĝeneralaj minoj) estas subŝtato en la sud-oriento de Brazilo, kun 588.384 km² la kvara laŭ grandeco kaj kun 20 milionoj da loĝantoj la dua laŭ loĝateco.

Ĝia situo estas interesa, ĉar ĝi nord-okcidente limas al la Federacia Distrikto (Brazilo) kaj sud-oriente al kvar aliaj subŝtatoj, kiuj je preskaŭ egala distanco de ĉ. 100 km disigas ĝin de Atlantiko: Bahio, Espirito-Santo, Rio-de-Ĵanejrio kaj San-Paŭlio. Okcidente ĝi limas al Gojaso kaj Suda Mato-Groso.

La ĉefurbo de la subŝtato estas Belorizonto, kun ĉ. 2,2 milionoj da loĝantoj. Antaŭ ĝi estis ĉefurbo la mineja urbo Ouro Preto.

La flago de Minaso montras ruĝan triangulon kaj ĉirkaŭe la latinan devizon libertas quae sera tamen (libereco, eĉ se malfrue). Ĝi devenas de liberiga movado de 1789, gvidata de Joaquim José da Silva Xavier, nomata Tiradentes (dentotiristo). La movado estis nomita Inconfidência Mineira (minasa malfideleco) de la kolonia potenco Portugalio kaj poste mem alprenis tiun riproĉan nomon kvazaŭ honoran. La liberiĝo tiutempe malsukcesis pro perfido.

La flago, uzata de ĉirkaŭ 1930, estis oficiale adoptita je la 8-a de januaro 1963.

Esperanto en Minas Gerais

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Minas Gerais.

Minas Gerais ĉiam havis tre vigla Esperanto-movadon ekde 19-a jarcento. Tie okazis multaj Esperanto-kunsidoj kaj naskiĝis multaj gravaj esperantistoj.

Tie naskiĝis Ismael Gomes Braga

Referencoj

  1. La signo º signifu "...-a rango el ĉiuj brazilaj subŝtatoj"
  2. 2,0 2,1 [1]
  3. [2]

Vidu ankaŭ