Mistikismo rejna-flandra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mistikismo rejna-flandra,[1] foje tiel nomata mistikismo domenikanagermana mistikismo, estis mistika-kristana movado de la Malalta Mezepoko, aparte grava ene de la Ordeno de la Fratoj Predikantoj kaj en Germanio. Ankaŭ se ĝiaj originoj reiras al Hildegard de Bingen (1260-1328), la rejna mistiko estis ellaborita kaj proponita precipe de Majstro Eckhart, Johano Taulero kaj Henriko Suso. Aliaj gravaj tielpensantaj mistikuloj estis Rulman Merswin, Margareta Ebner kaj mezepoka grupo de la Amikoj de Dio [2].

Ofte tiu movado ŝajnas alestigi pozicion kontraŭan al tiu de la skolastikuloj kaj al tiu de la tradicia germana teologio, sed ĝuste pri tiu kontraŭeco ankoraŭ oni debatas. Se, tamen, konsideri ke tiu “mistika movado” antaŭas la reformacion, la “kontrasto” akiras evidenton. Ekzemple la uzo de la nacia vulgara lingvo metas, laŭ iuj, en neta kontrasto kun la latino, pratike deviga, de la skolastikuloj, kaj la pligranda atento pri la laikeco kontrastas kun la pli sakramenta interpreto de la tradicia Eklezio: elementoj tiaj kiuj estos reprenataj kaj profite transformigitaj de Marteno Lutero. [2]

La mistiko germana povas esti vidita ankaŭ kiel praktika aplikado de la skolastikismo. Pli konata pro siaj famaj predikoj en la germana, Majstro Eckhart verkis ankaŭ en la latina longan filozofian eseon pri la samaj temoj de sia “germana” mistikismo. Iuj interpretistoj lin konsideris tomisto rimarkinde ortodoksa, kies mistikismo devenas de la oficialaj tradiciaj instruoj, ankaŭ se ene de idiosinkrazioj kaj ekĉesoj propraj de la lingvaĵo de Eckhart.

Iuj karakterizoj de la movado[redakti | redakti fonton]

  • Atento ankaŭ pri la laikoj krom pri la klerikularo
  • Enfazo sur instruado kaj predikado
  • Malgranda konsidero pri la asketismo
  • Atento pli pri la Nova Testamento ol pri la Malnova Testamento
  • Atento pli pri Kristo ol pri la Eklezio
  • Uzo de la vulgara germana lingvo prefere ol la latina (aŭ hebrea)
  • Rilate teologion, tiuj mistikuloj porolas pri unuiĝo al Dio kiu ŝajnas preskaŭ miksiĝo kun li, pri asketismo kiu similas al apatio, la karakterizoj atribueblaj al Dio oponas kaj similiĝas inter si ...

Majstro Eckhart devis sin defendi antaŭ la teologoj de la papo en Avinjono, sed liaj doktrinoj ne estis cenzuritaj.

Ankaŭ aliaj epigonoj de la tiu movado estis suspektataj ĉe teologoj de la Eklezio pri heterodoksio kaj herezo.

Tiu mistika movado influis la estontan protestantan Reformacion kaj ankaŭ filozofojn kiel Schopenhauer[3] kaj Wittgenstein[4]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Andrew Weeks, German mysticism from Hildegard of Bingen to Ludwig Wittgenstein, University of New York, 1993
  • Eric Kaija Guerrier, La Traversée de l'Intervalle (un livre-disque consacré aŭ aperçus fragmentaires de l'influence de la mystique rhénanique en franc-maçonnerie christique), Paris, Éditions Yves Meillier et Balandras Éditions, 2010
  • Katolikaj enciklopedioj
    • [3] Enciclopedia_Cattolica
    • [4] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [5] Catholic_Encyclopedia.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Louis Cognet (a cura di Marco Vannini), Introduzione ai mistici renano-fiamminghi, Cinisello Balsamo, San Paolo, 1991. ISBN 88-215-2059-5; ISBN 978-88-215-2059-4.
  2. Tamen, pri la uzo de vulgaraj lingvoj tiuj jam uzitis en la tradukitaj Biblioj. Vidu ĉe [[Nicola Malermi [1]
  3. Vidu en The great German mystics: Eckhart, Tauler and Suso, James Midgley Clark, 1970,
  4. Wittgenstein and the Aftermath of German Mysticism, p. 283 kaj sekvantaj en German mysticism from Hildegard of Bingen to Ludwig Wittgenstein, Andrew Weeks, University of New York, 1993.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj kigiloj[redakti | redakti fonton]