Montejra petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Montejra petrelo
Montejra petrelo
Montejra petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Hidrobatedoj Hydrobatidae
Genro: Oceanodroma
Oceanodroma monteiroi
(Bolton, 2008)[1]
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Montejra petrelo, Oceanodroma monteiroi, estas specio de marbirdo de la familio de ŝtormopetreloj nome Hidrobatedoj. La kripta specio estis iam konsiderta samspecia kun la Madejra petrelo.[2] Tiu specio estas ŝajne endemia de Azoroj, kie nestumas nur sur du insuletoj kaj ĉefe sur tiu nome da Praia (de la strando), ĉe la insulo Graciosa.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Fone insuleto da Praia, kie nestumas la Montejra petrelo, vidita el la insulo Graciosa.

La ekzisto de separata specio estis dekomence sugestita de la malkovro de du distingaj reproduktantaj sezonoj de la ŝtormopetreloj de la genro Oceanodroma en la Azoroj.[3] Ambaŭ tiuj populacioj estis dekomence supozitaj kiel de Madejraj petreloj; tamen, unu populacio reproduktiĝas en la malvarma sezono, kaj la alia en la varma sezono. Pli detala studo de tiuj du reproduktaj populacioj trovis diferencojn en ties morfologio kaj mudo. Ekzameno de DNA trovis, ke ambaŭ populacioj estis ja genetike izolitaj, kaj la populacio de la varma sezono estis altigita al plena specio, Oceanodroma monteiroi, nome Montejra petrelo.[2] Tiu specio estis nomigita laŭ la biologo Dro. Luis Monteiro, de la Universitato de Azoroj, kiu malkovris la specion kaj instigis al laboroj por speciiĝo, sed kiu ne povis vidi agnoskita la novan specion ĉar li mortiĝis kaze de aviadilakcidento en Azoroj la 11an de de Decembre de 1999.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Montejra petrelo reproduktiĝas sur du insuletoj en la Azoroj. Kiel ĉe ĉiuj membroj de la Procelarioformaj, la ino demetas ununuran ovon kiu estas kovata de ambaŭ gepatroj. La ovodemetada periodo por tiu specio estas Majo al komenco de Julio (kontraste al la Madejra petrelo, kiu en tiuj insuloj ovodemetadas en Oktobro–Decembro). La unuaj idoj eloviĝas en Junio kaj la lastaj ĉirkaŭ Oktobro. Oni supozas, ke tiu specio manĝas ĉe lokaj maroj la tutan jaron, eble proksime de la reproduktejoj; tio kontrastas kun la Madejra petrelo, kiu disiĝas al Okcidenta Atlantiko. Ties dieto estas nekonata, sed analizoj de stabilaj izotopoj en plumoj sugestas, ke ankaŭ la dieto estas diferenca el tiu de la Madejra petrelo.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio havas malaltan reproduktan produktivecon pro konkurenco kun aliaj petreloj kiuj uzas nestotruojn, kaj la junuloj estas predataj de la Orelstrigo. Tiu specio estis taksita kiel Vundebla fare de la IUCN pro sia malgranda populacio (ĉirkaŭkalkulata je nur 250–300 paroj en 1999) kaj limigita reprodukta teritorio (du insuletoj en Azoroj)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Worldbirdnames.org (Vidate la 6an de Majo, 2010)
  2. 2,0 2,1 M. Bolton, A.L. Smith, E. Gomez-Diaz, V.L. Friesen, R. Medeiros, J. Bried, J.L. Roscales & R.W. Furness (2008) "Monteiro's Storm Petrel Oceanodroma monteiroi: a new species from the Azores" Ibis 150 (4): 717–727 COI:10.1111/j.1474-919X.2008.00854.x
  3. Monteiro, L.R. & Furness, R.W. (1998). "Speciation through temporal segregation of Band-rumped Storm Petrel (Oceanodroma castro) populations in Azores?" Phil. Trans. R. Soc. Lond. B 353: 845–953.