Muskovito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mica-muscovite.jpg

La muskovito (KAl2AlSi3O10(OH, F)2) estas mineralo de la grupo de silikatoj ĉe tavol-silikatoj, nome glimoj. La nomo devenas el la ĉefurbo de Rusio nome Moskvo, ĉar iam tie oni uzis tiun mineralon por vitrofenestroj.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

La muskovito enhavas kalion kaj aluminion, ties koloro povas esti senkolora, travidebla, griza, flava, bruna, verda aŭ helruĝa. Ĝi estas durefrakteca kaj kristaliĝas laŭ la (monoklina kristalsistemo). La relativa maso estas 2,8 kaj la dureco 2,5.

Ĝi estas la plej komuna speco de la grupo de la glimoj, kaj ĝi estas konata kiel blanka glimokalia glimo pro la arĝenteca koloro kaj brilo kvazaŭ de perlamoto. Ĝi aperas laŭ tavolecaj kristaloj de konturo heksagona aŭ kiel flekseblaj kaj elastaj lamenoj. Tiuj lamenetoj ofte disiĝas kaj troviĝas en sablo. Male pro grandeco en Barato oni trovis tavolojn de muskovito de ĝis 3 m larĝaj por 5 m longaj.

Ĉeesto[redakti | redakti fonton]

Ĝi ĉeestas en vulkandevenaj rokaĵoj kiel la gnejso kaj la skisto. La glimo muskovito, pro siaj karakteroj estas pli utila ol la flogopito. Ĉar ĝi posedas bli bonajn elektrajn kondiĉojn (ĝi elektre izolas), pli da mekanika rezistado, ĝi estas pli malmola, fleksebla kaj elasta. Ĝi estas ankaŭ varmo-rezista, pro tio uzeblas en industrio de vitroj por fornoj.

Ĝi estas elemento de diversaj rokaĵoj. Ekzemple ĝi troviĝas en acidaj fajro-devenaj rokaĵoj, kiel pragmatitojgranitoj kaj en metamorfozaj rokaĵoj, ĉefe en mikazito, gnejso kaj ĉe filadio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]