Nigrabrova albatroso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrabrova albatroso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procellariiformes
Familio: Diomedeedoj Diomedeidae
Genro: Thalassarche
Thalassarche melanophris
(Temminck, 1828)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Antaŭplenkreska plumaro

La Nigrabrova albatroso (Thalassarche melanophris, alinome Diomedea melanophris) estas birdospecio el klaso birdoj (Aves), ordo Procelarioformaj (Procellariiformes), familio Diomedeedoj (Diomedeidae) de albatrosoj, nome grandaj marbirdoj. Ĝi estas la plej disvastigata kaj komuna membro de sia familio.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Talasarkoj estas tipo de albatrosoj kiuj apartenas al la familio de Diomedeedoj kaj al la ordo de Procelarioformaj, kun pufinoj, fulmaroj, ŝtormopetreloj, kaj merĝopetreloj. Ili kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko nome narikornoj[1], kvankam la naztruoj ĉe albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ en tio ke ili disiĝas en inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Fine, ili produktas stomakoleon faritan el vaksoesteroj kaj trigliceridoj kiu estas stokita en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj sane kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[2]

Ili havas ankaŭ salglandon situanta super la naza trapasejo kiu helpas sensaligi ties korpojn, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ĝi elpelas altan salan solvaĵon el sia nazo.[3]

En 1998, Robertson & Nunn publikigis sian opinion ke la Kampbela albatroso, Thalassarche melanophrys, estu disigata el tiu specio.[4] Dum postaj jaroj aliaj fakuloj interkonsentis kiaj BirdLife International en 2000,[5] and Brooke in 2004.[6] James Clements ne akceptis la disigon,[7] nek la ACAP, kaj la SACC agnoskas neceson de tia propono.[8]

La Nigrabrova albatroso estis unuafoje priskribita kiel Diomedea melanophris de Coenraad Jacob Temminck, en 1828, baze sur specimeno el Kabo Bona Espero.[9]

Tiele oni studas du subspeciojn (aŭ ununuran depende de la fakulo), kiuj estus la jenaj:

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Thalassarche derivas el la grekaj vortoj thalassa” kaj “archearĥe, kiuj signifas respektive maro kaj ĉefo aŭ “plej grava”, do plej gravaj en la maro. La origino de la porspecia nomo melanophrys estas komponaĵo de du radikoj el la Antikva greka nome melasmelanos, signife "nigra", kaj ofris, signife "brovo", alude al la malhela plumareo ĉirkaŭ la okuloj.[10]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Oriente de Tasmanio, Suda Oceano

La Nigrabrova albatroso estas mezgranda albatroso kiu longas 80-95 cm, la flugila enverguro estas 2-2,4 metroj kaj pezas averaĝe 2.9 al 4.7 kilogramojn.[4] Ambaŭ seksoj havas same malhelgrizan dorson kaj grizan voston; la supra parto de la flugilo estas grizbruna kontraste kun la blankaj pugo kaj subaj partoj; la subflugiloj havas malhelan al nigrecan larĝan, neregulan randon. Pliaj partoj de la korpo estas blankaj. Super okulo de la plenkreska birdo troviĝas malhela plumostrio, nome brovo kiu nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo. Ĝia beko estas longa, flavoranĝeca kun hoka, rozkolora al ruĝecoranĝa kaj pli malhela fino. Sur ĝi estas etaj naztruoj, kiujn ĝi uzas por sekreciado de la stomaka oleo kaj la troa salo.

Junuloj havas malhelajn kornokolorajn bekojn kun malhelaj pintoj, kaj grizajn kapojn kaj kolojn. Ili havas ankaŭ malhelajn subflugilojn. La karakteroj kiuj distingas ĝin el aliaj talasarkoj (escepte pro la proksime rilata Kampbela albatroso) estas la malhela okulstrio kiu havigas ties nomojn, larĝa nigra bordo de blankaj subflugiloj, blanka kapo kaj oranĝeca beko, pinte pli malheloranĝeca. La Kampbela albatroso estas tre simila sed kun pala okulo. Nematuruloj estas similaj al la Grizkapa albatroso sed tiu lasta havas tute malhelan bekon kaj pli komplete malhelajn kapomarkojn.

Vivejo[redakti | redakti fonton]

For de la reprodukta sezono, la albatrosoj plenumas sian tempon sur la sudaj maroj. Ili nestas sur insuloj, kie ili ne havas naturajn malamikojn tiel sur Falklandoj, Kergelenoj kaj Suda Georgio. Ĝi vivas ĝenerale sola, sed kovas en kolonioj.

Reprodukta Populacio kaj Tendencoj[5]
Loko Populacio Dato Tendenco
Falklandoj 399,416 paroj 2007 Malpliiĝanta 0.7% jare
Suda Georgio 74,296 paroj 2006 Malpliiĝanta
Ĉilio 122,000 paroj 2007
Antipodaj Insuloj ? 1998
Kampbelinsuloj ? 1998
Herdinsulo 600 paroj 1998 Increasing
Makdonaldaj Insuloj ? 1998
Krozetoj ? 1998
Kergelenoj ? 1998 Malpliiĝanta
Makvora Insulo ? 1998
Snares ? 1998
Totalo 150,000 paroj 2005 Malpliiĝanta

La Nigrabrova albatroso estas ĉirkaŭpolusa en sudaj oceanoj, kaj ĝi reproduktiĝas sur 12 insuloj tra la sudaj oceanoj. En Atlantika Oceano, ili reproduktiĝas en Malvinoj, Insuloj Diego Ramírez, kaj Suda Georgio. En Pacifika Oceano ili reproduktiĝas en Insuloj Ildefonso, Diego de Almagro, Insuloj Evangelistas, Kampbelinsuloj, Antipodaj Insuloj, Snares, kaj la Makvora Insulo. Fine en Hinda Oceano ili reproduktiĝas en Krozetoj, Kergelenoj, Herdinsulo, kaj Makdonaldaj Insuloj.[11] Estas ĉirkaŭkalkulitaj 1,220,000 birdoj vivantaj el kiuj 600,853 reproduktaj paroj, laŭ kalkulo de 2005. El tiuj birdoj, 402,571 reproduktiĝas en Malvinoj, 72,102 reproduktiĝas en Suda Georgio, 120,171 reproduktiĝas en insuloj de Ĉilio nome Insuloj Ildefonso, Diego de Almagro, Insuloj Evangelistas, kaj Insuloj Diego Ramírez. 600 paroj reproduktiĝas en Herdinsulo, Fine la restantaj 5,409 paroj reproduktiĝas en la restantaj insuloj.[9][12][13] Tiu partikulara specio de albatroso preferas maĝi ĉe kontinentbreto kaj najbaraj areoj. La birdoj de Malvinoj vintrumas ĉe la Patagonia kontinentbreto, kaj la birdoj el Suda Georgio manĝas en akvoj de Sudafriko, uzinte la helpon de la Bengela Marfluo, kaj la birdoj el Ĉilio manĝas ĉe la Patagonia kontinentbreto, la Ĉilia kontinentbreto, kaj eĉ tiom for kiom ĝis Novzelando. Ĝi estas la plej facile trovebla albatroso en la Norda Atlantiko pro tendenco al nordena migrado. Estas 20 eblaj vidaĵoj en Usonaj Ŝtatoj.[14]

Nutrado[redakti | redakti fonton]

La Nigrabrova albatroso nutras sin per sepioj kaj fiŝoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Thalassarche melanophris

Ĝi atingas la seksan maturecon en aĝo de 4-7 jaroj, poste ili reproduktiĝas ĉiun duan jaron. La albatrosa paro pretigas neston el sabla kaj ŝlima grundo sur altaĵon, de kie ĝi povas bone rigardi je la maro. La inbirdo demetas nur unu ovon, kiu estas blanka kun ruĝbrunaj makuloj. La kovado daŭras ĉ. 2 monatojn, post kiam la ido restas en la nesto ankoraŭ 9 monatojn.

La Nigrabrova albatroso povas vivi ĝis 70 jarojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sibley D. A. (2001)
  2. Double, M. C. (2003)
  3. Ehrlich, Paul R. (1988)
  4. 4,0 4,1 Robertson, C. J. R. & Nunn (1998)
  5. 5,0 5,1 BirdLife International (2008)(a)
  6. Brooke, M. (2004)
  7. Clements, J. (2007)
  8. Remsen Jr., J. V. (2008)
  9. 9,0 9,1 Robertson, G.; et al. (2007)
  10. Gotch, A. F. (1995)
  11. Croxall, J. P. & Gales, R. (1998)
  12. Huin, N. & Reid, T. (2007)
  13. Poncet, S.; et al. (2006)
  14. Dunn, Jon L. & Alderfer, Jonathan (2006)