Nigrafrunta lanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nigrafrunta lanio
Nigrafrunta lanio
Nigrafrunta lanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: 'L. minor'
Lanius minor
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Nigrafrunta lanioMalgranda lanio (Lanius minor) estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi estas simila laŭ aspekto al la Granda lanio Lanius excubitor kaj al la Sudgranda lanio L. meridionalis. Ĝi reproduktiĝas en sudorienta Eŭropo (ankaŭ en tre izolitaj makuloj de sudokcidenta Eŭropo, kiel en plej nordorienta Hispanio, suda Francio kaj Italio, sed ĉefe el Balkanio al suda duono de Rusio) kaj en Azio (Turkio, Kaŭkazo, norda Irano kaj Centra Azio). Ĝi vintras en Suda Afriko, sed ne en plej suda Sudafriko.

Tiu specio preferas sekajn malfermajn malaltajn terojn eĉ kultivejojn kun proksimaj arboj aŭ arbustoj, kaj elstaras sur arbopintoj aŭ telefonkabloj.

Ĝi estas iom pli malgranda ol la Granda lanio (19 al 21 cm longa), kaj havas grizajn kronon kaj dorson (pli hele en pugo) kaj nigran frunton (anstataŭ blanka superokula kaj supermaska strio) kaj relative pli longajn flugilojn kun pli markata blanka flugilmakulo, kiu dumfluge estas strio. La beko estas mallonga, larĝa ĉebaze kaj hokoforma en pinto de supra makzelo, kiel ĉe aliaj lanioj, kaj pli nigra ol ĉe la Granda lanio. La subaj partoj estas blankecaj (blanka gorĝo) sed pli markataj per rozkolora nuanco ol ĉe la Granda lanio.

Tiu mezgranda migranta paserino manĝas grandajn insektojn, malgrandajn birdojn kaj lacertojn. Kiel ĉe aliaj lanioj, ankaŭ tiu ĉasas el elstaraj ripozejoj kaj palisumas kadavraĵojn ĉe dornoj aŭ pikdratoj kiel ĉe "manĝujo".

Ĝi estas rara vaganto en okcidenta Eŭropo, inklude Brition, kutime kiel printempa ekapero. Tiu specio ne estas minacata kaj ties populacio estas ĉirkaŭkalkulita el 2.510.000 al 9.000.000 individuoj, kies plej parto troviĝas en Eŭropo. Ĉiukaze suferas ian malpliiĝon pro ekzemple nestoparazitojn kiel pigoj, habitatoperdo pro intensigo de agrikulturo kaj irigacio, senarbarigo, klimataj faktoroj (variado de temperaturo aŭ vento) kaj izoligo de la okcidentaj populacioj.

Ĝi ne havas agnoskitajn subspeciojn.

El Doug Newman – Fotita ĉe Naturrezervejo Faan Meintjies, Sudafriko.
Rijad, Saŭdarabio, Sept 1992
Lanius minor- MHNT


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 50966, Lanius minor, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]