Novkreitaj ŝtatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo kaj geografia mapo de Kosovo, lasta kazo de polemika sendependiĝo

Dum la lastaj jardekoj multaj ŝtatoj naskiĝis kaj aldoniĝis al diversaj listoj de ŝtatoj, nome en UN, agnoskitaj de internacia komunumo, en diplomataj rilatoj kun najbaroj aŭ aliaj ŝtatoj, akceptitaj de internaciaj ŝtatorganizoj, ktp. Tiuj procezoj estis diversaj, kelkaj pacaj kaj kelkaj militaj aŭ provokantaj mondoregionajn malfacilaĵojn aŭ politikajn streĉigojn. Plej ofte malkonsento inter jam ekzistintaj ŝtatoj pri la agnosko aŭ malagnosko de tiuj novaj ŝtatoj provokis la malfacilaĵojn.

Post la disfalo de komunismo kaj disiĝo de Sovetunio kaj Jugoslavio post 1991 plej parto de la ĵus kreitaj ŝtatoj en la mondo aperis kiel eksaj partoj de tiuj du ŝtatoj. Tiele kreiĝis en tiu jaro el la eroj de Sovetunio ŝtatoj kiel Estonio, Latvio, Litovio, Rusio, Kartvelio, Azerbajĝano, Turkmenio, Uzbekio, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio, Ukrainio, Moldavio kaj Belorusio. El Jugoslavio -sendepende de ĉu ĝi estis aŭ ne parto de la Orienta Bloko- eliris Slovenio (preskaŭ pace) kaj Kroatio (per terura milito) ankaŭ en 1991, Makedonio en 1993 (post malfacilaĵoj), Bosnio-Hercegovino en 1995 (post terurega milito), Montenegro (post referendumo) kaj Serbio en 2006 kaj laste Kosovo laŭ polemika situacio pro ties unuflanka sendependiĝo sen jura apogo en 2008. Krome ankaŭ el eksorientbloka ŝtato aperis tute pace Ĉeĥio kaj Slovakio en 1993.

Nur Namibio (1990), Eritreo (1993) kaj Orienta Timoro (2002) naskiĝis sen rekta rilato al la Orienta Bloko kaj ties procezo de disfalo, sed al la fino de la procezo de malkoloniigo. Pli precize Namibio sendependiĝis el Sudafriko kaj Eritreo el Etiopio post milito inter du ege malriĉaj landoj. La kazo de Orienta Timoro estis speciala, ĉar ĝi ne povis ricevi la sendependon el la malkoloniigo de la eksa kolonia imperio de Portugalio post la revolucio de 1974, ĉar Indonezio profitis ĝin kaj okupis la landon per simpla aneksiigo al la okcidenta parto apartenanta jam al Indonezio; nur post gerila milito kaj politikaj malfacilaĵoj Indonezio retiriĝis kaj la ŝtato sendependiĝis post kvarono da jarcento.