Novsudkimrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novsudkimrio
Flago de Novsudkimrio Blazono de Novsudkimrio
(Flago) (Blazono)
Devizo: "Orta Recens Quam Pura Nites" (Nove Levita, Kia Brile vi Brilas)
Kromnomo: Unua Ŝtato
Mapo de Aŭstralio kun Novsudkimrio indikita
Aliaj Aŭstraliaj ŝtatoj kaj teritorioj
Ĉefurbo Sidnejo
Registaro Konstitucia monarkio
Gubernanto Profesoro Marie Bashir
Premiero Kristina Keneally
(ALP)
Areo
 – Tuta
 – Tero
 – Akvo
 
809.444 km² (5a)
800.642 km²
8.802 km² (1,09 %)
Loĝantaro
 (fino de marto 2005)
 – Loĝantaro
 – Denseco
6.764.600 (1a)
8,45/km² (3a)
Malneta Ŝtata Produkto
(2001-02)
 – Produkto ($m)
 – Produkto per loĝanto
 
 
$243,171 (1a)
$36,614/persono (5a)
Horzono UTC+10 (+11 TST)
Federa reprezentado
 - Ĉambraj seĝoj
 - Senataj seĝoj
 
50
12
Alteco
 – Plej alta
 
Monto Kosciuszko
(+2.229 m)
 – Malplej alta marnivelo
Mallongigoj
 – Poŝta
 – ISO 3166-2
 
NSK
AU-NS
Retejo
www.nsw.gov.au
vdr

NovsudkimrioNovsudkimrujo (NSK) – angle New South Wales – estas la plej multpopola kaj plej malnova ŝtato de Aŭstralio, lokigita en la sud-oriento, norde de Viktorio, kaj sude de Kvinslando. Ĝi estis starigita en 1788 kaj origine enhavis grandan parton de la Aŭstralia kontinento. Dum la 19-a jarcento, grandaj areoj estis sukcese apartigitaj por formi la Britajn koloniojn Tasmanio (1825), Viktorio (1851), Kvinslando (1859) kaj Suda Aŭstralio (kiu tiutempe inkluzivis tion kio aktuale nomiĝas la Norda Teritorio). En 1901 ĉi tiuj kolonioj kaj Okcidenta Aŭstralio voĉdonis por formi sendependan nacion nomitan la "Komunejo de Aŭstralio".

Novsudkimrio estas konata en la tuta mondo pro la bela haveno de sia ĉefurbo, Sidnejo. Sidnejo estas la plej malnova kaj plej granda urbo de Aŭstralio kaj centro de internacia komerco. Sidnejo estis la gastiganta urbo de la Somera Olimpiko 2000.

Historio

Geografio

Ĝiaj kvar ĉefaj urboj de la nordo ĝis la sudo estas Novkastelo, Gosfordo, Sidnejo, kaj Wollongong kiuj ĉiuj kuŝas apud la marbordo. Malpli grandaj urboj inkluzivas Albury, Broken Hill, Dubbo, Tamworth, Monterejo, Armidale, Lismore, Nowra, Griffith, Leeton, Wagga Wagga, Goulburn kaj Coffs Harbour.

Norde de la ŝtato situas Kvinslando, okcidente situas Suda Aŭstralio, kaj sude Viktorio. Ĝiaj marbordoj frontas la Tasmanan Maron. Novsudkimrio enhavas du federajn teritorioj ene de si: la Aŭstralian Ĉefurban Teritorion (ACT) kaj la Teritorion de Golfeto Jervis.

Novsudkimrio povas esti fizike dividigita en kvar sekciojn:

Novsudkimrio kun la ŝoseoj kiuj ligas la urbojn kaj ĉefajn centrojn

Registaro

Ĉefa Artikolo:: Registaro de Novsudkimrio

La strukturo de la Registaro de Novsudkimrio estas priskribita en ĝia Konstitucio, kiu originas de 1856, kvankam ĝi estis amendita multajn fojojn ekde tiam. Ekde 1901 Novsudkimrio estas ŝtato de la Komunejo de Aŭstralio kaj la Aŭstralia Konstitucio reguligas ĝian rilato kun la Komunejo.

Laŭ la Aŭstralia Konstitucio, Novsudkimrio donis iujn leĝajn kaj ĵurajn povorjn al la Komunejo, sed retenis kompletan sendependecon en ĉiuj aliaj sferoj. La Novsudkimrio Konstitucio diras: "La Leĝaron, kondiĉa je la provizioj de la Komunejo de Aŭstralio Konstitucia Akto, havos la povon fari leĝojn por la paco, bonfaro, kaj bonregon de Novsudkimrio en ĉiuj ajn kazoj." Efektive, tamen, la sendependeco de la Aŭstraliaj ŝtatoj estis larĝparte malpliigita de la pliiĝanta financa superrego de la Komunejo.

La Ŝtata Parlamento komprizas du ĉambrojn aŭ domojn; la Leĝa Asembleo (suba ĉambro), kaj la Leĝa Konsilantaro (supra domo. La estro de la Ŝtata Registro estas la Premiero, aktuale Morris Iemma.

Ekonomio

Novsudkimrio havas Malnetan Enlandan Produkton de AU$265,966,000,000, kiu estis egala al po AU$39,950 per loĝantaro, en 2003. Ĉi tio estis egala al US$30,277, pli al ol la ĉefaj Eŭropuniaj ekonomioj.

Transportoj

Alia Novsudkimrio

La Aŭstralia regiono ne estis la unua tereno kun la nomo Novsudkimrio. Mapo de Nordameriko presita en la 1780-aj jaroj donis la nomon Novsudkimrion al ĉefe neesplorita areo apud la suda marbordo de la Hudsona Golfo kie la Kanadaj provincoj de Manitoba kaj Ontario nun estas.

Esperanto en Novsudkimrio

La historio de Esperanto en Novsudkimrio estas longa kaj interesa. La ĉefa organizio por Esperanto en Novsudkimrio estas la Esperanto-Federacio de Novsudkimrio. Ĝi posedas la nuran Esperanto-domon en Aŭstralio. Lokaj grupoj ekzistas en Sidnejo, Manlio, Novkastelo, kaj la Bega Riverbordo.

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala ŝtata retejo greke Novsudkimria Parlamento greke Ŝtata Leĝaro de Novsudkimrio greke Novsudkimria Polico