Arbarkoturnoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Odontophorus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbarkoturnoj
Odontophorus leucolaemus
Odontophorus leucolaemus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Odontophorus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Arbarkoturnoj estas birdoj de la genro Odontophorus (Odontoforoj), plej tipa genro de la familio de Odontoforedoj aŭ Amerikaj koturnoj, kiuj estas loĝantaj en arbaroj de Ameriko. La kernaj teritorioj de la genro centriĝas en la malaltaj teroj kaj montetoj de nordaj Andoj de Kolombio kaj en montaj teritorioj de Centrameriko; tamen kelkaj specioj loĝas aliloke en tropika kaj subtropika Sudameriko.

Temas pri timidaj specioj, kaj kiel sekvo ili estas inter la plej malfacilaj specioj inter la Kokoformaj birdoj por studi aŭ eĉ observi. Plej bona oportuno vidi arbarkoturnojn estas mateniĝe aŭ krepuske, kiam ili povas manĝi ĉe ŝoseflankoj aŭ ĉe arbarpado en familiaj grupoj de ĝis 12 birdoj. Tamen, se protektataj ili povas ixgis surprize fidemaj, kiel montrate ĉe Paz de las Aves ĉe Mindo, Ekvadoro, kaze de la Nigradorsa koturno.

La Arbarkoturnoj estas 22-30 cm longaj, dumpy, mallongvostaj, fortikabekaj perdrikecaj birdoj kun tufa kresto. La supraj partoj estas malhelbrunaj, kaj la subaj partoj estas nigraj, grizaj, brunaj aŭ ruĝecbrunaj. Kelkaj specioj havas rimarkindajn nigrablankajn gorĝajn aŭ vizaĝajn markojn. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed ĉe kelkaj specioj la ino havas pli senkoloran koloran kreston, kaj ĉe aliaj la subaj partoj estas pli ruĝecaj aŭ grizaj ol ĉe la masklo. La avertalvokoj estas laŭtaj kaj distingaj duetoj konsistaj je ripetataj frazoj, kaj estas ofte la ununuraj indikoj ke estas Arbarkoturnoj.

Ĉe plej parto de Arbarkoturnoj, informo venis ĉefe el specimenoj, kaj oni scias malmulte pri ties reproduktado kaj kutimaro. Ĉe majoritato de specioj, inklude la relative disvastigata Punktokoturno, neniam oni priskribis la neston.

La specioj ĉe kiuj oni konas la manĝokutimojn manĝas surgrunde, skrapinte ĝin serĉe de semoj, falitaj fruktoj kaj insektoj. La Arbarkoturnoj estas tipe timidaj kaj timemaj; ili kutime fuĝas perpiede, sed se ili ekflugas, okazas eksplodo en mallonga rapida flugero al densa kovro.

Ĉiuj specioj de Arbarkoturnoj suferis ĉasadon kaj krome pliiĝantan senarbarigon. Kelkaj specioj kun limigitaj teritorioj estas nun konsiderataj minacataj.

Specilisto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]