Olmalik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olmalik
urbo • urbego
Administrado
Regiono regiono Taŝkento
Poŝtkodo 110103
Demografio
Loĝantaro 141 894  (2023) [+]
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 69° 36′ O (mapo)40.8569.6Koordinatoj: 40° 51′ N, 69° 36′ O (mapo) [+]
Alto 530 m [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Olmalik (Uzbekio)
Olmalik (Uzbekio)
DEC
Olmalik
Olmalik
Situo de Olmalik

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Olmaliq [+]
vdr

Olmalik (Олмалиқ), ruse Алмалык [Almalik] estas urbego en orienta Uzbekio, en la regiono Taŝkento. Pli frue la loknomo estis Almalik.

Preĝejo en Olmalik

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Olmalik situas sur altebenaĵo laŭ maldekstra benko de rivero. Angren troviĝas 50, Taŝkento 60, Ĉirĉik 69, Bekabad 75, Kokando 119, Ĝizaĥo 169, Namangano 175, Margilan 184, Fergano 191, Andiĝono 233, Samarkando 260, Navojo 367, Karŝio 392, Termezo 450, Buĥaro 454, Urgenĉo 754, Nukus 849 kilometrojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tuj apud Olmalik dum la mezepoko estis grava oazourbo Tunket, sed oni minadis ankaŭ ercojn. Tunket havis fortikaĵon kaj urbomurojn. Dum erao de caroj en tiu loko 2 apartaj vilaĝoj kuŝis. Ekde 1923 geologoj komencis esplori ercojn. Paŝo post paŝo oni minadis ercojn en la regiono, ĉefe kuprojn, plumbojn, zinkojn, molibdenojn, orojn, arĝentojn. Urbo Almalik estis fondita en 1951 de pluraj minaj kolonioj. Ekde 1958 oni minadis en la profundo anstataŭ surfaca minado.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1963 en Olmalik komencis fandadi kuprojn. En 1994 ĉesis la minado.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Olmalik havas aŭtoŝoseon al la ĉefurbo. Inter 1967-2008 en la urbego troleoj liveris la pasaĝerojn, poste aŭtobusoj. La fervoja stacidomo troviĝas 18 km.

Fontoj[redakti | redakti fonton]