Oranĝakrona eŭfonjo
Oranĝakrona eŭfonjo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Oranĝakrona eŭfonjo (sube), ilustraĵo fare de Joseph Smit, 1886
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Euphonia saturata (Cabanis, 1869) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Oranĝakrona eŭfonjo (Euphonia saturata) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Multaj havas kontrastajn palajn fruntojn kaj blankajn subvostojn. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.
Aspekto[redakti | redakti fonton]
Temas pri specio de tre markata seksa duformismo. Masklo havas tre malhelbluajn suprajn partojn kun iom da purpura nuanco en kapo kaj nuko, escepte tre flavaj frunto kaj tuta krono diference de aliaj samgenranoj, kio nomigas la specion laŭ komuna nomo. La subaj partoj estas tre sulfurflavaj kun oranĝeca nuanco en ventro. La kruroj estas grizaj.
Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]
Ĝi troviĝas en sudokcidento Kolombio, tuta marborda regiono de Ekvadoro kaj iome en nordokcidenta najbara Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- BirdLife International 2004. Euphonia saturata Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|