Paul Berthelot

El Vikipedio

(Alidirektita el Paul BERTHELOT)
Saltu al: navigado, serĉo

Paul BERTHELOT (Paŭlo Bertelo, pseŭdonime Marcelo VEREMA) (1882-1910) estis anarĥiisto kaj esperantisto.

[redakti] Vivo

Li naskiĝis en Francio en 1882, Filo de Paul Bert, sciencisto franca kaj koloniestro de Franca Hindoĉinio. Li lernis Esperanton en 1900, kiam li studis en la liceo de Reims. Li poste ekstudis medicinon en Parizo, sed baldaŭ forlasis Francion por eskapi la militservon kaj gajnis sian vivon kiel tipografo. Fervora propagandisto, li fondis en 1904 la asocion Espero Kataluna, kiu kunigis la katalunajn esperantistojn en ambaŭ flankoj de Pireneoj kaj redaktis ties bultenon. Dum lia tiama loĝado en Nord-Katalunio li fondis ankaŭ la gazeton Esperanto (la 18an de junio 1905), kiun li transdonis en 1907 al Hodler. Li enpresis en "Esperanto" la unuan provon de vortaro Esperanto-Esperanto (kun Esperante redaktitaj difinoj de la radikoj). Li ankaŭ estis iniciatinto de Internacia Socia Revuo. Post trairi Svision kaj Hispanion, li forvojaĝis al Sudameriko, kie li daŭrigis sian propagandon.

Post restado en Montevideo, li iris al Rio-de-Ĵanejro en 1907 por partopreni en Brazila Kongreso de Esperanto, kiam li konatiĝis kun Nenon Vascon, estro de la anarĥiisma Grupo Terra Livre (Grupo Libera Tero). Tie li iĝis instruisto pri la franca lingvo kaj Esperanto en la akademio Berlitz, kaj poste estis direktoro de ĝia branĉo en Petropolis, somerferiejo kaj diplomatia urbo. Tiun ĉi postenon li perdis pro kontraŭmilita propagando. Publikis artikolojn en ĵurnalo “A VOZ DO TRABALHADOR”, eldonita de COB(Confederação Operária Brasileira), anarĥiisma konfederacio de laboristoj.

Ano de la Lingva Komitato ekde 1909.

Post mizera periodo, li intencis reiri al Eŭropo, sed tiam ekinteresiĝis pri la moroj kaj kutimoj de la brazilaj indiĝenoj. Li unue iris en la vilaĝon Dumbá, municipoLeopoldina, stato de Gojaso, sur la rivero Araguaia por provi krei anarĥiisman bienon Colônia Agrícola Socialista nos sertões do Araguaia. Post la malsukceso de tiu ideo, li restis en la vilaĝo Aruanã en la sama municipo kiel inspektoro de rivera navigado ĉe Companhia de Navegação do Araguaia, sub protekto de Senatano Urbano Gouveia. Tie li studis la indiĝenojn kaj ilian lingvon, kunlaboris ĉe gazetoj de San-Paŭlo kaj verkis la franclingvan libron "La Evangelio de la Horo" ( L'Évangile de l'Heure), antaŭ ol daŭrigi sian vojaĝon al la Nordo, celante Belém-do-Para.

Grave kaptita de tuberkulozo, li pasigis siajn lastajn semajnojn en Conceição do Araguaia, instruante la monaĥojn, kiuj flegis lin, kaj preparante kun ili latinan lernolibron Compendium grammaticae Esperanti.

Li mortis en la 2-a de novembro 1910 en Conceição do Araguaia.

[redakti] Verkoj

[redakti] Eksteraj ligoj


Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).
Aliaj lingvoj