Plotino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Plotino (naskiĝis 205 en Egiptio, mortis 270 en Romo) (helene Πλωτινος / Plotinos, latine Plotinus) estis grava greka filozofo de la 3-a jarcento, fondinto de Novplatonismo, disvolvigo de la filozofio de Platono kaj la ĉefa tiama rivalo de kristanismo. En la 4-a jarcento Aŭgusteno kaj aliaj kristanaj pensintoj sintezis novplatonismon kun kristanismo. Plotino estis la fina grava pagana pensanto en la Okcidento (en la 5-a jarcento, la plej elstaraj filozofoj de la Okcidento estos kristanoj).

Plotino naskiĝis en Egiptio kaj iris al Aleksandrio por studi filozofion ĉe Ammonius Saccas, grava influanto de lia filozofio. Poste en 242 li vojaĝis kun la romia armeo al Persio por lerni persan kaj hindan filozofion. Ĉirkaŭ 244 li iris al Romo, kaj tie fondis skolon, kies anoj praktikis libervolan malriĉecon kaj dediĉis sin al kontempla pensado. La skolo furoris kaj profunde influis kristanismon. Ĝi agadis preskaŭ tri jarcentojn.

En 250 el tia sperto li disvolvis sian filozofion, novplatonismon, kaj verkis pri ĝi.

Filozofio

Inter aliaj, Plotino kredis ke:

  • La animo estas senmorta.
  • La animo transmigras de korpo al korpo (metempsikozo).
  • La universo estas eterna, sen komenco, sen fino.
  • La dioj ekzistas, sed ankaŭ Dio Plejalta.
  • La steloj estas vivantaj kaj inteligentaj.
  • La celo de la vivo estas virto kaj la liberigo de la animo el la karno.
  • La mondo estas, kiel tuto, justa kaj tre bela, kvankam ankaŭ klare difekta.
  • La dioj zorgas pri ni (providenco).
  • Nia mondo nur estas difekta bildo de pli alta, pli perfekta mondo de ideoj (Idealismo).

En tiama Romio, kristanismo konkuris kontraŭ orientaj religioj. Plotino sciis pri kristanismo, sed ne kredis je ĝi. En siaj verkoj, Plotino skribis kontraŭ kristanismo. Sed la kristanismo konata al Plotino ne estis katolikismo, sed gnostikismo, la pli burĝa kaj helena formo de la fido.

Plotino rigardis kristanismon ne kiel religio malkaŝita de Dio sed kiel skolo de platonismo: li juĝis ĝin laŭ logiko kaj la antikva kaj nobla filozofio de Platono. Al Plotino, kristanismo ŝajnis fuŝita kombinaĵo de arogantaj, senraciaj mitoj kaj miskomprenita platonismo.

Inter aliaj, li diris pri la kristanoj:

  • Ili estimis sin super la dioj kaj steloj kaj rigardis sin "filoj de Dio". Pro tio, ili ankaŭ malestimis virton, do estis egoismaj kaj celis plezuron sen sinregado.
  • Ili malamis la korpon kaj vidis la mondon kiel malbelan kaj maljustan, montrante, ke ili profunde miskomprenis la mondon kaj Platonon (= dualismo).
  • Ili miskomprenis malsanojn kiel spiritaĵojn, kiujn ili elpelis per eldiro de vortoj (= ekzorcado).
  • Ili kredis, ke ili povis influi Dion per vortoj kaj kantoj (= preĝoj, liturgio).

Multaj el liaj disĉiploj estis gnostikistoj, do li devis konduki ilin el eraro. La gnostikistoj mem prenis multajn ideojn el novplatonismo.

Verkoj

La majstroverko de Plotino estas La ses eneadoj. Kiel la moderna Okcidento penas tute klarigi la mondon per materialismo, tiel ankaŭ Plotino penis tute klarigi ĝin per idealismo. Lia filozofio estis fundamente platona, sed enhavis elementojn de aliaj grekaj filozofioj.

Plotino instruis ke la tuta mondo devenas de "la Unuo" -- la Ideo de Bono de Platono -- per emanado, kiel radioj de la suno aŭ ondetoj de ĵetita ŝtono. La Unuo ne intence kreis la mondon, sed la emanado okazis nature. Kiel la emanado malfortiĝas kun ĉiu paŝo de kreado, la difekteco de kreitoj plifortiĝas: unuo al ideo al spirito al materio. Tiel Plotino povis klarigi kiel Perfekteco kreas nian klare difekteman mondon, evitinte dualismon (la gnostika klarigo) kaj la doktrino de origina peko (la katolika klarigo).

Kiel homoj, kiuj estas parte spiritaj, parte materiaj, ni staras apud la fundo de la mondo, sed per nia spirito -- per sinregado, pensado, kontemplado kaj mistikismo -- ni povas reveni grade al la Unuo. Kvankam lia filozofio estas racie konstruita, li metis mistikismon super penso kiel metodo de scio: nur per mistikismo ni povas unuiĝi kun la Unuo.

Kvankam Plotino profunde demandas pri la naturo de materio, scio, esto, aliflanke li kredas senkritike astrologion, mitojn kaj Platonon. Kvankam li kredas en idolkultaj dioj, lia teorio kaj klarigo pri la Bono, la Unuo, estas unu el la plej bona priskribo de Dio: kie aliaj pensintoj memkontente traktas Dion kiel nomplaton, titolon, abstraktan ideon, Plotino sincere strebas kompreni Dion en detalo. Tio poste helpis Aŭgustenon kompreni la kristanan Dion.

Influo

La plej fama studento de Plotino estis Porfiro, kiu redaktis la La ses eneadoj. Alia grava novplatonisma filozofo post Plotino estis Jambliko. Plotino kaj Porfiro ambaŭ profunde influis la filozofion de Aŭgusteno. Aŭgusteno estis ano de Novplatonismo antaŭ sia konvertiĝo al kristanismo, do li sintezis sian malnovan filozofion kun sia nova religio.

Nov-platonismo daŭris ĝis la jaro 529, kiam Justiniano fine fermis la Akademion en Ateno (la lernejo fondita de Platono), kies plej lasta estro estis Damascius. Kvankam la skolo de Plotino pereis, lia penso profunde influis kristanismon (per Aŭgusteno kaj aliaj) kaj Islamon (per falsafismo). Ĝis la tempo de Tomaso de Akvino, mil jarojn post Plotino, kristana (kaj tial okcidenta) filozofio estis plejparte novplatonisma.

En la itala kvatrocĉento (15-a jarcento) dum humanismo de la Renesanco, novplatonismo konis novan furoron ĉe kelkaj kleruloj en Firenze; plej grava novplatonismulo de tiu epoko estis Marsile Ficin

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda