Preĝejo de la Savinto (Tjumeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de la Savinto
ruse Спасская церковь
kristana preĝejo • rekonilo
Loko
Ŝtato Rusio Rusio
Municipo Tjumeno

Geografia situo

57° 9′ 21″ N, 65° 31′ 54″ O (mapo)57.15583333333365.531666666667Koordinatoj: 57° 9′ 21″ N, 65° 31′ 54″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Rusa Ortodoksa Eklezio
diocezo la Tobolska kaj Tjumena eparĥio
dekanujo la Tjumena
Uzado preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo siberia baroko
Tipo de konstruaĵo preĝejo
Konstruado 17961819
Specifo
Konstrumaterialo brikoj

Map

Ligiloj
Adreso strato Lenin 43, Tjumeno
Vikimedia Komunejo Komunejo pri Preĝejo de la Savinto
vdr
Desegnaĵo de Tjumeno inter 1668 kaj 1695 годов fare de Nicolaes Witsen
La mapo de Tjumeno ĉirkaŭ 1700 el la "tekoj de Gerhard Friedrich Müller". La preĝejo estas flave konturita.
Okcidenta parto de la preĝejo antaŭ rekonstruo. Antaŭ 1887.
Okcidenta parto de la preĝejo post rekonstruo.
Vido de sur strato Lenin (okcidenta flanko)
Vido de sur kruciĝo de stratoj Lenin kaj Ĉeljuskincev (sud-okcidenta flanko)
Vido de sur strato Ĉeljuskincev (suda flanko)
Vido de sur strato Respubliko (orienta flanko)
Vido de sur strato Kirov (norda flanko)
Fenestro de la unua etaĝo
Translokiĝo de la muzeaj kolektoj. 2018.

La Preĝejo de la Savinto (ruse Спасская церковь, ankaŭ konata kiel ruse Храм в честь Нерукотворённого Образа Спаса) estas unu el plej malnovaj preĝejoj en Tjumeno (Rusio). Ĝi situas ĉe strato Lenin 43. Ĝia arkitekturo kombinas la siberian barokon de la fino de la 18-a jarcento kaj la kvazaŭrusan stilon de la komenco de la 20-a jarcento.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

Ligna preĝejo[redakti | redakti fonton]

La unua preĝejo kun tiu nomo aperis jam en 1586, samtempe kun la konstruado de la Tjumena fortikaĵo, pri kio informas la Kungura kroniko[1]. Tiun daton nomis ankaŭ la eklezia historiisto Ivan Pokrovskij[2]. Tamen la Jesipova kroniko, la siberia etnografo Nikolao Abramov kaj la rusia historiisto Pjotr Bucinskij kontestis tion. Ekzemple Pjotr Bucinskij referencis al fonto, laŭ kiu en 1600 la Savinta preĝejo ankoraŭ ne ekzistis[3].

La unua nedisputebla dato estas 1624, ĉar en tiu jaro estis verkita la “Observa Libro” (ruse Дозорная книга), mencianta en la Tjumena fortikaĵo lignan nehejtatan preĝejon[4]. Tiutempe la preĝejo staris sur la komerca (gasta) placo, apud la fortikaĵa muro, do sur la nuntempa Historia skvaro[5]. La tjumena amatora historiisto Aleksandr Ivanenko supozas, ke proksime situis ankaŭ la Savinta traveturebla turo de la fortikaĵo[6], de kiu komenciĝis la Granda Savinta traveturebla strato (ruse Большая Спасская проезжая улица (nun strato Respubliko). Li supozas ke ĝi staris sur tereno, kiu nun jam falis al la rivero Turo.

Post la grava incendio en 1668 la fortikaĵa muro estis translokita orienten, do la Savinta traveturebla turo ekstaris surloke de la forbrulinta Oranta traveturebla turo (Znamenskaja turo)[4] (kruciĝo de la nuntempaj stratoj Respubliko kaj Ĉeljuskincev). La nova fortikaĵa muro iris laŭlonge de la nuntempa strato Ĉeljuskincev kaj staris ĝis la incendio en 1766[7].

Tamen en desegnaĵo, datita inter 1668 kaj 1695 kaj publikigita en la libro “Norda kaj Orienta Tartario” (nederlande Noord en oost Tartarye) fare de la nederlanda kartografo Nicolaes Witsen kaj en la urbomapo farita ĉirkaŭ 1700 kaj trovita de Pjotr Golovaĉjov en la famaj “tekoj de Gerhard Friedrich Müller[4][8], la preĝejo situas en la antaŭa loko, do en la fortikaĵo. La publikigita de Pjotr Golovaĉjov “Listo tjumena urba de la nuna 204 j.” (ruse Список тюменский городовой нынешнего 204 г.) ankaŭ diras, ke la Savinta preĝejo troviĝis en la fortikaĵo kaj dum la detrua incendio la 14-an de aprilo[jul.]/ 24-an de aprilo 1687[greg.] de la preĝejo la fajro sekvis al la fortikaĵaj konstruaĵoj[4]. Ĝi estis damaĝita ankaŭ dum la incendio okazinta la 2-a de oktobro[jul.]/ 12-a de oktobro 1695[greg.] post kio la aŭtoritatoj decidis transiri al brika konstruado, kvankam etskale pro la daŭra Granda Nordia Milito, kiu voris ĉiujn ŝtatajn resursojn[5].

La rusia historiisto kaj akademiulo Gerhard Friedrich Müller menciis la preĝejon en 1741, do ĝi estis restarigita post la incendio[9]. La tobolska historiisto Igor Beliĉ opinias ke post la incendio de 1766 la ligna preĝejo ne estis restarigita ĝis 1796, kiam komenciĝis konstruado de la brika templo[8].

Ŝtona preĝejo[redakti | redakti fonton]

La historiistoj opinias, ke la konstruado de la Savinta preĝejo finis la trian konstruan periodon en la historio de Tjumeno. En tiu periodo estis laŭsekve ekkonstruitaj jenaj ŝtonaj preĝejoj: la Endormiĝa (ruse Успенская; 1768), la Oranta (1768), preĝejo de Gloro de la Kruco (1775), la preĝejo de Mikaelo la Ĉefanĝelo (Tjumeno) (1781), la Ĉieliro-Georga (1789)[5].

La duetaĝa brika preĝejo de Savinto estis ekkonstruita la 20-an de junio[jul.]/ 1-an de julio 1796[greg.][5] (la memortabulo erare mencias 1794). En 1798 la vintra (hejtata) templo de la unua etaĝo estis finita kaj sanktigita omaĝe al la Ikono de la Dipatrino Maria el Tiĥvino[10]. La supra etaĝo estis finita en 1819 kaj sanktigita omaĝe al la Tuko de Edessa. La supra templo estis konsiderata la ĉefa, do la preĝejo estis nomita honore al ĝi, same kiel la strato en kiu ĝi staras[7].

En kriptoj de la ŝtona preĝejo estis sepultitaj la templofondintoj kaj sacerdotoj[11].

La 30-an de majo[jul.]/ 11-an de junio 1837[greg.] apud la preĝejo haltis la princo Aleksandro Nikolajeviĉ (estonta imperiestro Aleksandro la 2-a, vizitinta la urbon. Li kisis krucon kaj eniris por preĝi[7].

Ĝis la Oktobra revolucio la preĝejo estis dufoje rekonstruita. En 1887 ĉe la okcidenta parto estis alkonstruita masiva duetaĝa preĝeja perono kun tendoformaj ŝtuparoj en la kvazaŭrusa stilo. Ĝi transpasis la limojn de la prikonstruita areo kaj ŝirmis la preĝejon. La dezajnon plenumis la arkitekto de la Tobolska kaj Siberia eparĥio Bogdan Zinke[5].

La dua rekonstruo okazis laŭ iniciato de la negocisto kaj urbestro Andreo Tekutjev, kiu en 1902-1916 estis ĉi tie la paroĥestro. Post forpaso en 1913 de sia edzino Evdokija Tekutjeva li mendis al la urba arkitekto Konstantin Ĉakin dezajnon de alkonstruaĵo al la preĝejo[12]. Tamen la konstruaĵo jam estis konsiderata la kultura monumento, do la eparĥia konsistorio transsendis la dezajnon al la Imperiestra Arkeologia Komisiono, kiu en novembro 1913 refutis ĝin, ĉar la alkonstruaĵo ŝirmus interesajn partojn de la norda fasado kaj detruus belajn fenestrokadrojn[5]. Laŭ insisto de la mendinto la arkitekto ŝanĝis la dezajnon kaj en 1914-1916 estis farita la norda alkonstruaĵo, financita de Andreo Tekutjev. Post la morto de la negocisto en 1916, li mem kaj lia edzino estis resepultitaj en kripto en tiu ĉi alkonstruaĵo[7].

La norda alkonstruaĵo preskaŭ ekzakte ripetis la konturojn de la ĉefa konstruaĵo, do la preĝejo kvazaŭ duobliĝis. Post kelkaj jaroj la okcidentaj fasadoj de la ĉefa preĝejo kaj tiu de la norda alkonstruaĵo estis kunigitaj per alkonstruita duetaĝa perono kun enirejo en la kvazaŭrusa stilo[5].

Paroĥo[redakti | redakti fonton]

Al la preĝeja paroĥo apartenis ankaŭ vilaĝoj Komarovo, Paderino kaj Kopitovo. En la vilaĝo Paderino haveblis preĝejo, sanktigita en 1908 kaj subiĝinta al la Savinta preĝejo, kaj miksita (por ambaŭ genroj) paroĥa lernejo establita en 1909[13]. Nombro de la paroĥanoj estis relative stabila:

  • 1781 — 81 urbaj kortoj[14];
  • 1895 — 1200 homoj;
  • 1897 — 1238 homoj;
  • 1901 — 1257 homoj;
  • 1913 — 1172 homoj;
  • 1927 — 1500 homoj[13].

Paroĥa lernejo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1892 ĉe la preĝejo funkciis la vira paroĥa lernejo[13]. La 6-an de februaro 1893 en la aĉetita tiucele domo en la urboparto Malgranda Gorodiŝĉe malfermiĝis la Savinto-Ĉefanĝela lernejo, kie lernis infanoj de la paroĥanoj de la du preĝejoj — la Savinta kaj la Ĉefanĝela. En 1896 en tiu urboparto laŭ iniciato de instruistino A. A. Komogorceva malfermiĝis alfabetiga lernejo por malriĉaj infanoj[13].

La 8-an de novembro 1898 la Savinta vira lernejo translokiĝis en nova duetaĝa brika konstruaĵo (nun domo N 41 en strato Lenin), farita laŭ testamento de la negocisto Gavriil Molodiĥ kaj parte pagita de la paroĥanoj[15][16]. Ĝi aperis laŭ iniciato de la pastro Aleksandr Fokin, la konstruadon gvidis la prezidanto de la paroĥa aŭspica konsilio Vasilij Kopilov. La konstruaĵo havis la viran kaj inan fakojn, dividitajn per vando. En 1899 estis fondita la aparta virina paroĥa lernejo[13].

Relikvoj[redakti | redakti fonton]

En la preĝejo troviĝis la miraklofara ikono de la Tuko de Edessa, kiun oni ĉiujare portadis dum krucmarŝo al la vilaĝo Kamenko, kie ĉe tiu ikono okazis miraklaj resaniĝoj. Oni asertis ke ĝi ĉesigis en tiu vilaĝo epidemion en la 17-a jarcento[13][17].

Persekutado kaj fermo[redakti | redakti fonton]

En 1922 el la preĝejo estis konfiskitaj valoraĵoj kadre de kampanjo, celanta vendi la ekleziajn havaĵojn por aĉeti manĝaĵojn por malsatmortanta loĝantaro de Volgio[18]. En novembro 1922 okaze de la 5-a datreveno de la Oktobra revolucio la strato Savinta estis alinomita al Lenin[19]. Laŭ rememoroj de la pentristo Aleksandro Mitinskij, en 1920-1921 la restaĵoj de Andreo Tekutjev estis forigitaj[20].

En 1927 la Savinta preĝejo kaj la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj estis la solaj funkciantaj temploj de la adeptoj de la patriarko Tiĥon (du aliaj preĝejoj estis transdonitaj al la Viva eklezio). Haveblis 1500 paroĥanoj[11].

En 1929 la sacerdoto de la preĝejo Ilja Populov kaj la urba ĉefpresbitero Aleksej Tobolkin estis akuzitaj pri ŝtelado de ekleziaj posedaĵoj[18]. Oni asertis, ke nokte la 17-an de decembro 1929 la menciitaj pastroj rompis sigelon de la administra sekcio, penetris en la preĝejon kaj ŝtelis naŭ ikonojn, kvin pecojn de ruĝa silko, abundon da kandeloj kaj aliajn aĵojn[13].

La 15-an de januaro 1930 la preĝejo estis konfiskita sub preteksto de “nepago de ŝuldoj kaj neplenumo de sindevigoj”[7][11]. La 17-an de aprilo 1930 la paroĥanoj petis redoni ĝin, sed la urba konsilio rifuzis, argumentante ke “la preĝejo estas fermita surbaze de postuloj de la laboristaj amasoj kaj pro krimo fare de la preĝejaj servistoj” [13].

Post la fermo ĝi estis transformita je malliberejo por malkulakigitaj kamparanoj, ekzilataj al nordaj regionoj.

Laŭ ordono de la urba konsilio datita la 1-a de septembro 1930 ĝi estis transformita je amasloĝejo de la Tjumena Agropedagogia Instituto kaj la Tjumena Pedagogia Teknikumo[21].

En 1932 oni planis eksplodigi la preĝejon, sed al la urba konsilio venis la ordono N 17147 de la Popola Komisariato pri Edukado de la 3-a de aŭgusto 1932, malpermesinta detruadon aŭ damaĝadon de la preĝejo kiel la kultura valoraĵo[22]. Pro tio oni sukcesis detrui nur la aparte situintan sonorturon.

Ĝis 1960 la preĝejo estis uzata por bezonoj de la urba arĥivo[23] kaj la urba biblioteko[7][22]. Ekde aŭgusto 1941 ĝis marto 1942 en la preĝejo troviĝis 96 sigelitaj kestoj kun oraĵoj kaj antikvaj valoraĵoj, evakuitaj el la Centra Muzeo de Tavrido (Simferopolo, Krimeo)[24].

En 1945 kredantoj petis redoni al ili la preĝejon, ĉar tiutempe la sola malfermita templo en la urbo estis la eta preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj. La ikonostazo restis ankoraŭ surloke. Sed la aŭtoritatoj rifuzis, reference al proksimeco de infanvartejo, du lernejoj kaj la urboparko de Lenin, kio povus sekvigi “malbonan kontraston”[13]. Anstataŭe al la kredantoj estis redonita la Oranta katedralo[11].

En 1959 la arĥivo estis translokita al Tobolsko pro ekstreme malbonaj kondiĉoj en la ejo[23]. En 1981 la biblioteko ricevis novan ejon en strato Orĝonikidze. La preĝejo estis transdonita al la Tjumena Provinca Muzeo, kiu en 1982 stokis tie siajn eksponaĵojn kaj bibliotekon[7]. En 1984 estis verkita "Scienca koncepto de la ĝenerala plano de evoluigo de la Tjumena Provinca Historia Muzeo", laŭ kiu la preĝejo devis iĝi filio de la muzeo dediĉita al naturo de la regiono[25].

Renaskiĝo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo estas la lasta templo en la urbo, ankoraŭ ne redonita al la eklezio. La sola kialo estis manko de ejoj por transloki muzeajn eksponaĵojn kaj bibliotekon. Nun ili estas translokitaj kaj la ŝtato plenumos restaŭradon por redoni la preĝejon preta al diservoj.

Restaŭrado[redakti | redakti fonton]

Laŭ ordono de la Konsilio de Ministroj de Sovetunio N 503 de la 22-a de majo 1948 la preĝejo ricevis statuson de la arkitektura monumento[11], kiu danke al la ordono N 1327 de la Konsilio de Ministroj de RSFSR de la 30-a de aŭgusto 1960 ricevis la respublikan statuson. Meze de la 1970-aj jaroj komenciĝis restaŭrado de fasadoj kaj kupoloj, estis starigitaj skafaldoj, sed en 1980 ĉiuj restaŭristoj estis revokitaj al Moskvo por urĝe prepari la ĉefurbon al akcepto de la Somera Olimpiko 1980. En 1995 la preĝejo ricevis statuson de la federacia monumento[26].

La restaŭrado restartis nur la 24-an de marto 2004 laŭ ordono de la guberniestro Sergej Sobjanin[7]. En julio kaj aŭgusto 2004 estis restarigitaj 13 krucoj sur la preĝejo, simbolantaj Jesuon kaj 12 apostolojn. Ilin faris kompanio el Moskvo, kiu specialiĝas pri tiaj aferoj[27]. En aŭgusto 2005 estis forigitaj skafaldoj[28] kaj en aŭgusto 2006 la restaŭrado de eksteraĵoj finiĝis[29].

La 15-an de julio 1991 la prezidio de la Tjumena Urba Konsilio de Popolaj Deputitoj decidis transdoni la preĝejon al la Tobolska kaj Tjumena eparĥio[17], sed dum longa tempo tio ne okazis pro malpreto de nova muzeo en strato Sovetskaja. La aŭtoritatoj promesis fari tion ĉiujare, ekzemple en januaro 2008 la guberniestro Vladimir Jakuŝev promesis fari tion komence de 2009 [30].

Komence de 2018 ĉiuj muzeaj kolektoj kaj biblioteko estis translokitaj al la nova muzeo, komenciĝis dezajnado de la restaŭrado de la interieroj[31]. Oni decidis ke la preĝejo estos transdonita al la eklezio post la fino de la restaŭrado[32], kiu komenciĝis en januaro 2020 kaj daŭros du jarojn[33].

La 13-an de majo 2020 dum fosado en la norda alkonstruaĵo sub altaro estis trovita kverka ĉerko en sarkofago kun homaj restaĵoj. Oni supozis ke temas pri Andrej Tekutjev[34][35]. La 21-an de januaro 2021 guberniestro Aleksandr Moor informis ke la ekspertizo konfirmis ke temas pri restaĵoj de Andrej Tekutjev. Oni ne sukcesis trovi liajn parencojn aŭ eligi DNA-specimenojn el liaj aĵoj, do mankis ebleco kompari la kreitan DNA-profilon. Fakuloj de la Laboratorio de antropologia rekonstruado de la Instituto de Etnologio kaj Antropologio de la Rusia Akademio de Sciencoj rekonstruis la kapon de la persono surbaze de la trovita kranio kaj komparis ĝin kun fotoj kaj priskriboj. La ekspertoj konkludis ke temas pri Andrej Tekutjev[36].

La 27-an de januaro 2021 oni raportis ke sur sonorila turo de la preĝejo sub planko estis trovita ikono omaĝe de la Kovrofesto[37].

Restarigo de la paroĥo[redakti | redakti fonton]

La 24-an de marto 2002 en la tago de la Festo de Ortodoksismo estas restarigita la paroĥo de la Savinta preĝejo. Ĝiaj anoj regule voĉlegas akafistojn apud la preĝejo. Sacerdotajn devojn plenumas la pastraro de la Oranta katedralo. Ĉiujare en Kristnasko kaj en la tago de la miraklofara ikono de la Tuko de Edessa (la 29-a de aŭgusto) okazas krucmarŝoj, kiuj finiĝas per akvosanktiga diservo, okazanta subĉiele apud la preĝejo[17].

En marto 2016 la mitropolito Tobolska kaj Tjumena Dimitrij nomumis la ĉefpresbiteron Miĥail Bezukladnikov sacerdoto de la Savinta preĝejo. Samtempe li estis la direktoro de la Tjumena Spirita Lernejo[38].

Dum la muzeaj kolektoj troviĝis en la templo, ortodoksaj aktivuloj regule manifestaciis antaŭ la preĝejo, postulante redoni ĝin al la eklezio kaj forigi la muzeajn eksponaĵojn, speciale la islamajn relikviojn, kiuj laŭ ilia opinio ne devas troviĝi en la ortodoksa preĝejo[39].

Memorkruco kaj memorŝtono[redakti | redakti fonton]

En majo 2006 apud la preĝejo estis trovitaj restaĵoj de kvin mortpafitoj[40]. La 30-an de novembro 2008 okazis la krucmarŝo ekde la Kristnaska preĝejo, kiu finiĝis per sepultado apud la Savinta preĝejo de la menciitaj restaĵoj kaj la funebra diservo. Surloke estis starigitaj memorŝtono kaj kruco[17].

Apuda tereno[redakti | redakti fonton]

Paroĥa lernejo kaj domo de pastraro[redakti | redakti fonton]

Ĉe ambaŭ flankoj de la preĝejo origine situis rilataj al ĝi konstruaĵoj. En domo N 41 en strato Lenin iam funkciis la paroĥa lernejo. En la duetaĝa ligna domo N 42 en strato Ĉeljuskincev, konstruigita en 1887 de la negocisto kaj paroĥano Gavriil Molodiĥ, iam loĝis la preĝejaj pastroj[13]. La eparĥio postulis redoni al ĝi ambaŭ konstruaĵojn, speciale insistante je la brika lernejo, kie funkciis municipaj fakoj. En 2016 ĝi estis vendita de la municipo forme de aŭkcio al privata firmao, sed ortodoksaj aktivuloj nomis tiun vendon kontraŭleĝa kaj gajnis proceson, pro kio en 2017 la kontrakto estis nuligita[38].

En la 2000-aj jaroj la pastrara domo, dum la sovetia periodo uzata kiel apartamentaro, estis forlasita kaj baldaŭ kadukiĝis. Nokte de la 8-a al la 9-a de majo 2011[39] ĝi brulis, do malgraŭ la statuso de la arkitektura monumento, en julio 2011 la aŭtoritatoj malmuntis ĝin kaj stokis, promesinte restarigi poste, eble aliloke[41][42]. La paroĥan lernejon oni promesis redoni al la eklezio samtempe kun la redono de la preĝejo[43].

Hotelo Marriott[redakti | redakti fonton]

En julio 2008 oni anoncis konstruadon de la hotelo Marriott, kiu devis konsisti el kelkaj turoj por 13 kaj 17 etaĝoj. Oni planis loki ĝin malantaŭ la preĝejo kaj turni al ĝi tiel ke inter ili aperu placo. Laŭplane la konstruado devis finiĝi en 2010[42]. Sed ekprotestis la ortodoksaj aktivuloj, kiuj deklaris ke apude ne devas aperi konstruaĵoj pli altaj ol la preĝejo kaj ke tiu projekto malbone influos la apudajn domojn, ligitajn al la templo. Krome ili asertis, ke Marriott International estas posedata de la mormonoj, do konstrui hotelon de tiu kompanio apud la ortodoksa preĝejo estus ofendo[39]. Ili manifestaciis, procesis kontraŭ la aŭtoritatoj, postulis eksiĝon de koncernuloj ktp. Finfine la projekto estis nuligita[44], juĝejo agnoskis kontraŭleĝa decidon pri unuigo de du koncernaj terenoj por la konstruado[45].

Tomboj[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto 2022 en apuda tereno estis trovitaj sakoj kun homaj ostoj, kio kaŭzis aperon de pluraj konspiraj teorioj[46]. Poste evidentiĝis ke tio estis restaĵoj de sacerdotoj sepultitaj en la preĝeja tombejo. Ili estis trovitaj en 2020—2021, sed pro nekonata kialo la ostoj estis ensakigitaj kaj stokitaj surloke. Oni promesis sepulti ilin denove[47].

En literaturo kaj arto[redakti | redakti fonton]

La 60-jara tjumenano Aleksej Ulibin en siaj rememoroj, vekitaj en 1956, mencias rakonton de sia avo pri pastro de la Savinta preĝejo, kiu en la dua tago de Pasko kune kun sia psalmisto partoprenis pugnobatalon kaj perdis en profunda koto surbrustan krucon kaj galoŝojn. Sekvan tagon kontraŭuloj redonis ilin al la pastro kaj post ĝoje drinki tri litrojn da vodko ili amikece disiĝis[48].

Loka verkisto Vladislav Krapivin lernis en la eksa sidejo de la paroĥa lernejo. Lia patrino laboris en biblioteko, tiutempe lokita en la preĝejo, kaj post lecionoj li ofte venadis al ŝi por preni libron kaj legi ĝin ĉe la larĝa fenestrobreto kaj imagante ke la preĝejo estas kavalira kastelo. La lernejo aperas en lia novelo "Ombro de karavelo" (ruse Тень каравеллы)[49].

Publika transporto[redakti | redakti fonton]

La plej proksimaj haltejoj estas Dom Detskogo Tvorĉestva (Domo de Infana Kreemo) en strato Lenin kaj Magazin Okean (Vendejo Oceano) en strato Respubliko. Tra ambaŭ sekvas pluraj busaj kaj busetaj itineroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1880) Под ред. А. Зоста: Краткая сибирская летопись (Кунгурская) со 154 рисунками (ruse), p. 33.
  2. Покровский И. М.. (1897) Русские епархии в XVI - XIX вв., их открытие, состав и пределы: В 2 томах I (XVI - XVII вв.) (ruse), p. 509.
  3. Буцинский П. Н.. (1889) Заселение Сибири и быт первых её насельников (ruse), p. 84.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Головачёв П. М.. (1903) Тюмень в XVII столетии, 1‑a eldono (ruse), p. 19, 50, 59–61, 66–67, 145–147.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 (2004) Архитектура Тюмени, 1‑a eldono (ruse), p. 22, 77–80, 128–129.
  6. Ива А. (Иваненко А. С.) (2001-01-12) Путеводитель. Храмы Тюмени (ruse). PRO.Тюмень. Arkivita el la originalo je 2013-02-04. Alirita 2013-01-22.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 7,7 Иваненко А. С.. (2008) Новые прогулки по Тюмени: Путеводитель (ruse), p. 157–161. ISBN = 5-93544-006-7.
  8. 8,0 8,1 Белич, И. В. (2009). “Чертёж г. Тюмени рубежа XVII–XVIII вв. и топография «Царёва городища» (Чимги/Цымги-Туры)”, Вестник археологии, антропологии и этнографии ИПОС СО РАН (ru) (11), p. 149, 151–152. 
  9. Миллер Г. Ф.. (1996) Путевые описания Сибири (Сибирь XVIII века в путевых описаниях Г. Ф. Миллера) (ruse).
  10. Козлова-Афанасьева, Е. М.. (2008) Архитектурное наследие Тюменской области: Научный каталог, 1‑a eldono (ruse), p. 249–250. ISBN = 978-5-9901237-2-4.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 Курмачёв, В. А. (2012). “Собор Знамения Пресвятой Богородицы в Тюмени (часть 2)”, Сибирская православная газета (ru) (5). 
  12. Калининский, В. (2012-05-17). “Ветка белой сирени”, Тюменская область сегодня (ru) (5). 
  13. 13,00 13,01 13,02 13,03 13,04 13,05 13,06 13,07 13,08 13,09 Тюменский Спасский храм (ruse). Энциклопедия «Древо» (2014-02-02). Alirita 2019-06-25.
  14. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 159. ISBN = 5901633040.
  15. Курмачев В. А. Храм Михаила Архангела в Тюмени Время расцвета, забвения и возрождения 1781––2001 гг. (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja gazeta. Alirita 2019-06-10.
  16. Спасская церковно-приходская школа (ruse). Gorod-T (2018-06-01). Alirita 2019-06-25.
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 Тюмень. Храм в честь Нерукотворенного Образа Спаса (ruse). La Tobolska mitropolio. Arkivita el la originalo je 2019-06-26. Alirita 2019-06-25.
  18. 18,0 18,1 Сбитнев, Е. (2012). “Спасская церковь в Тюмени”, Сибирская православная газета (5). 
  19. Петрушин, А. А.. (2011) Тюмень без секретов, или Как пройти на улицу Павлика Морозова, 1‑a eldono (ruse), p. 132–133. ISBN = 5-93020-449-7.
  20. Поротников, В. (2010-12-20). “Где упокоился Текутьев?”, Красное знамя (ru). 
  21. Маслова Е. А. Купола Тюмени. Тюмень, 2002. С. 42.
  22. 22,0 22,1 Чернышёв, А. В. (2005). “К истории Благовещенского собора города Тюмени (1700-1932 гг.)” (ru) (10). 
  23. 23,0 23,1 История архивов Тюменской области (ruse). Управление по делам архивов Тюменской области. Arkivita el la originalo je 2013-02-02. Alirita 2013-01-25.
  24. Петрушин, А. А.. (2011) Тюмень без секретов, или Как пройти на улицу Павлика Морозова, 1‑a eldono (ruse), p. 144–147. ISBN = 5-93020-449-7.
  25. Белов, Стас. (2009) Выставки Тюменского краеведческого музея // Еврейские сюжеты: Записки краеведа (ruse), p. 299. ISBN = 5930204209.
  26. Маслова Е. А. Купола Тюмени. Тюмень, 2002. С. 42.
  27. Спасская церковь скоро обретет тринадцать крестов и главок (ruse). Vsluh.ru (2004-08-11). Alirita 2019-06-25.
  28. Динара Хайруллина (2005-06-02) Обновленную Спасскую церковь тюменцы увидят в августе (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-06-25.
  29. Ирина Пермякова (2006-06-19) Спасская сбрасывает заборы (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-06-25.
  30. Любовь Гордиенко (2008-01-14) Якушев: развитие туризма – вопрос не одного дня (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-06-25.
  31. Елена Познахарёва (2018-02-11) Последний переезд из Спасской церкви (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-06-25.
  32. Елена Кухальская (2019-05-05) 90 лет без молитвы: Спасская церковь готовится к реставрационным работам (ruse). Park72.ru. Alirita 2019-06-25.
  33. Ольга Сергеева (2020-01-27) В Тюмени начали реставрацию Спасской церкви (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2020-01-27. Alirita 2020-02-22.
  34. Елена Кухальская (2020-05-14) Во время реставрации Спасской церкви обнаружено захоронение: по одной из версий найден гроб с останками Андрея Ивановича Текутьева (ruse). Park72.ru. Arkivita el la originalo je 2020-05-23. Alirita 2020-06-18.
  35. Елена Кухальская (2020-05-21) Специалисты следственного комитета начали медико-криминалистическую экспертизу останков, найденных в Спасской церкви Тюмени (ruse). Park72.ru. Arkivita el la originalo je 2020-06-18. Alirita 2020-06-18.
  36. Екатерина Петрова (2021-01-22) Как доказали, что останки из Спасской церкви принадлежат Текутьеву (ДНК-экспертизу не делали) (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-01-24. Alirita 2021-01-27.
  37. В колокольне Спасской церкви вновь обнаружили находку (ruse). Park72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-02-03. Alirita 2021-01-27.
  38. 38,0 38,1 Православные Тюмени отстояли Спасскую приходскую школу (ruse). Regnum (2017-02-01). Alirita 2019-06-25.
  39. 39,0 39,1 39,2 Ася Паликовская (2011-06-20) Когда тюменцам вернут Спасскую церковь? (ruse). Park72.ru. Alirita 2019-06-25.
  40. Петрушин, А. А.. (2011) Тюмень без секретов, или Как пройти на улицу Павлика Морозова, 1‑a eldono (ruse), p. 136–137. ISBN = 5-93020-449-7.
  41. Загадки улицы Челюскинцев (ruse). Tjumenskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2019-06-26. Alirita 2019-06-26.
  42. 42,0 42,1 Новая гостиница раскроет всю прелесть старой церкви в Тюмени (ruse). NashGorod.ru (2008-07-09). Alirita 2019-06-25.
  43. Екатерина Скворцова (2011-09-22) Спасскую церковь передадут епархии, но не сейчас (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-06-25.
  44. Виктория Казакова (2012-10-26) «Марриотт» оставит Тюменскую область без 3 миллиардов рублей (ruse). Правда УрФО. Alirita 2019-06-25.
  45. «Отчий дом» победил, Marriott у Спасского храма строить не будут (ruse). NashGorod.ru (2012-08-31). Alirita 2019-06-25.
  46. Юлия Мальцева, Артур Галиев (2022-08-26) В центре Тюмени нашли мешок с человеческими костями — видео (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2022-09-07. Alirita 2022-09-07.
  47. Дарья Макеева (2022-09-07) В Тюмени у Спасской церкви нашли кости священнослужителей. Их перезахоронят там же (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2022-09-07. Alirita 2022-09-07.
  48. Улыбин А. С. Заметки о Тюмени (1906-1956 гг.) // Земля Тюменская: Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 2006. Вып. 20. Тюмень, 2007. С. 162
  49. Руслан Савинов (2021-09-02) Год без Крапивина: Тюмень, запечатленная в биографии писателя (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2021-09-02. Alirita 2022-05-16.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]