Proponitaj reformoj de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Reformo de Esperanto estas sis­tema ŝanĝo de fundaj lingvo-elementoj[1] en Esperanto. Reformo (distinge de evoluo) estas organizata de influposedantaj esperantistaj unuiĝoj (organizaĵoj) laŭ speciala ĵusta projekto; ĝi sukcesas, se ĝin subtenas multe da esperantistoj.

Rezultoj de la sukcesinta reformo povas esti:

  1. apero de projekto pri nova planlingvo (se ĝi havas sufiĉe da subtenantoj kaj ekestas uzata por interkomunikado do ĝi fakte estas planlingvo);
  2. ŝanĝado de elementoj en gramatiko aŭ leksiko de Esperanto.

Laŭ eblaj rezultoj oni distingas reformprojektojn celantajn reformi la lingvon kiel tutaĵon kaj reformproponojn kiuj koncernas unuopajn detalojn de la lingvo.

Ekde la publikigo de Esperanto oni prezentis multajn reformprojektojn kaj reformproponojn. Ili akiris nemulte da subteno de la esperantistaro, tamen ili havis konsiderindan nerektan efikon. Ili influis la evoluvojon de Esperanto, kontribuis al la stabiligo de la lingvo kaj ĝia komunumo kaj akcelis ekeston de la esperantologio. La akcepto kaj daŭra respektado de la Fundamento en la rolo de sistembazo por la evoluo de Esperanto kaj la fondo de Universala Esperanto-Asocio estas la plej evidentaj el tiuj nerektaj sekvoj.

Celoj de reformoj

Ĉiu konkreta projekto de lingva reformo havas ĝuste konsciatan celon. Tiuj celoj povas esti:

Distingoj inter reformado kaj evoluigo

Laŭ la Enciklopedio de Esperanto, la ĉefaj distingoj inter reformo kaj evoluo estas jenaj[1]:

  • oni okazigas reformon laŭ ĵusta plano strebante atingi konkretan aprioran celon, dum la evoluo okazas dum interkomunikado laŭ parktikaj bezonoj;
  • reformoj ĉefe ŝanĝas la lingvon dum la evoluigo ĝin pliriĉigas.

Historio de reformismo en Esperanto


La Reformismo naskiĝis kune kun Esperanto: de 1891 ĝis 1894 la gazetoEsperantisto“ estis plena de diversaj Reform-provoj. Devigite de multflankaj postuloj, Zamenhof mem publikigis en 1894 plenan Reform-projekton kaj submetis ĝin al voĉdonado. La projekto kaj ĉia ŝanĝo estis forĵetita (v. Reformprojekto de Zamenhof 1894.) Malkontente pro tio, multaj Reformemuloj forlasis Esperanton, sed ilia eksiĝo tute ne malutilis, eĉ kontraŭe: la lingvo, liberiĝinte de la senfruktaj kaj sensencaj diskutoj, de tiam povis praktike evolui trankvile. Estas evidente, ke en aferoj, pri kiuj absoluta akordiĝo ne eblas, la sola bona solvo estas obeo al aŭtoritato, eĉ se ties propono ne estas la imageble plej perfekta: en lingvaj aferoj la unueco ja estas pli valora kaj grava ol la - eterne diskutebla - perfekteco. Vere post la ĉeso de la diskutoj Esperanto tiel bone prosperis, ke kelkaj eminentaj Reformuloj (inter ili Grabowski) revenis al la movado. La Reform-agitadoj de la Kanada gazeto (La Lumo) kaj de Paul Berthelot (1903-04) restis neatentitaj. En 1907 sekvis danĝera atako, fare de l' „Delegacio por la adopto de helplingvo internacia“, kiu „principe adoptis Esperanton“, sed praktike - Idon (v. tie). Tamen, Esperanto estis jam tiom fortikiĝinta, ke ĉi tiu atako ne povis ĝin grave vundi, malgraŭ ke proksimume la dekono de la Esperantistaro, inter ili tre eminentaj Esperantistoj: de Beaufront (patro de Ido), Moch, Ahlberg, Kofman, Schneeberger ktp. aliĝis al la nova lingvo. Sed la Esperantistaj amasoj (jam ekzistis tiaj) restis fidelaj, la skismanoj estis eligitaj, kaj tiel la Reformo ĉesis esti interna afero, ĝi izoliĝis. La reago de l' skismo estis, ke inter la Esperantistaro pliiĝis la konservismo, ĉio nova iĝis suspektinda. La ĉefa celo de la Akademio de Esperanto kaj Lingva Komitato estis de tiam la konservo de la lingvo kontraŭ ĉia Reformo. Post ĉi tiu tempo Reformoj ne plu endanĝerigis la lingvon; la provoj de Romanski, Tihomirov, Sentis, de Saussure-Antido restis tute sen influo[1].

Reformprojektoj kaj esperantidoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperantidoj.

Reformprojektoj celas entute reformi la lingvon. Reformprojektoj estas inter aliaj tiu de Zamenhof en 1894, ellaborita por doni alternativon por voĉdonado, Ido de Couturat kun subteno de Beaufront (1907) kaj Nov-Esperanto de Saussure (1925).

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ido (lingvo).

La plej konata reformprojekto estas Ido, kies adeptoj sukcesis evoluigi ĝin el planlingva projekto al planlingvo, meze evoluinta laŭ la funkcio-amplekso de ĝia uzo. La komenco de lingvoscienca esploro de la vortofarado en Esperanto kaj la priskribo de la principo de neceso kaj sufiĉo okazis provokite de kritikoj flanke de Couturat kaj en konfrontado kun ties principo de la renversebleco, la teoria bazo de la vortofarado de Ido. Konstateblas ankaŭ influo al la vortaro. Negranda nombro de vortradikoj, uzitaj unue en Ido, eniris la lingvaĵon de la esperantlingva literaturo, plej ofte kiel samsignifaĵoj de mal-vortoj.

Unuopaj reformproponoj


Reformproponoj koncernas unuopajn detalojn de la lingvo.

Listo de vaste konataj proponoj:

Kritiko


Kompreneble, por ĉiu proponita reformo, iuj opinias, ke la norma Esperanta maniero estas pli bona. Homoj havas malsamajn lingvopreferojn, kaj estas necerte, ĉu sukcesa reformo malpliigus la nombron da reformproponantoj, pri la sama lingvoaspekto aŭ pri aliaj. Ĝi povus eĉ pliigi la reformojn, ĉar oni vidus, ke reformo povas sukcesi.

Multaj subtenantoj de reformoj parolas kvazaŭ Esperanto jam sukcesus krom pro la reformota aspekto. Fakte, estas malverŝajne ĉu grava nombro da homoj decidas ne lerni la lingvon pro kelkaj malgrandaj malperfektaĵoj, se oni priscias ilin entute. Eĉ se oni konsentas, ke iu aspekto de Esperanto estas plibonigebla, oni povas dubi, ĉu la reformo estas pli grava ol la stabileco de la lingvo. Ido, ekzemple, perdis parolantojn en la unuaj jaroj pro oftaj ŝanĝoj al la lingvo.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

  • Esperanto kaj sekso. Artikolo de Markos Kramer pri proponoj por forigi seksismon en Esperanto, en kiu estas konsiderataj ankaŭ ĝeneralaj argumentoj kontraŭ reformproponoj kaj eblaj kontraŭargumentoj