Puneo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La urbo Puneo troviĝas en la gubernio Maharaŝtro. Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto Puneo kaj estas la 8-a plej granda urbo en Barato. La loĝantaro de Puneo estas 5 miliono. Ĝi estas la dua plej granda urbo en la gubernio Maharaŝtro.

Strato en Puneo
Templo en Puneo
Universitato en Puneo

Oni nomas Puneon la edukada ĉefurbo de Maharaŝtro. Puneo havas multajn famajn kolegiojn. Ĝi estas nun hejmo de multaj softvaraj kaj informteknologiaj firmaoj.

Nomo

La nomo Puneo devenas de "Punja Nagari" (laŭvorte, Urbo de virto). Antaŭe, dum la kolonia epoko, ĝia nomo estis "Poona" [puna], sed nun ĝia nomo estas "Pune" [pune].

Bazaj informoj

Geografio

Puneo troviĝas sur altebenaĵo ĉe kunfluejo de du riveroj. Ĝi estas ĉirkaŭ 150 km oriente de Mumbajo ĉe alteco de 560 metroj.

Historio

La unua mencio okazis el la 8-a jarcento. En 1630 sultano detruis la urbon. La britoj okupis la urbon en 1817 kaj ili instalis gravan soldatan areon. En 1896 pro pesto multe mortis. En 1961 pro digorompiĝo inundo okazis.

Klimato

Puneo havas tropikan klimaton kun sezonoj somero (marto-majo), musono (de junio ĝis oktobro) kaj vintro. La averaĝaj temperaturoj varias inter 20-28 °C, somere 38 °C. Jare pluvas po 722 mm. En januaro kaj februaro ne estas pluvo kaj neniam frostas.

Trafiko

Puneo havas internacian flughavenon kaj bonajn kontaktojn trajne kaj voje. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj