Renoviĝanta energio
Renoviĝanta energio (aŭ renovigebla energio, aŭ neelĉerpebla energio) signifas energion el longdaŭra energiofonto, kiu aŭ rekreskas aŭ estas laŭ homaj mezuroj neelĉerpebla.
Nocio
Oni komprenas sub la nocio renoviĝanta energio ĝenerale tiujn energi-fontojn, kiuj laŭ homaj mezuroj ne estas elĉerpeblaj. Neelĉerpebla en du signifoj: aŭ la ekzistanta "energiokvanto" estas tiel granda, ke ĝi ne povas per homa uzo elĉerpiĝi (ekz. sunenergio malaperos sur la Tero nur post morto de la Suno) aŭ ĝi produktiĝas laŭtempe kaj daŭre (ekz. biomaso, kiu siavice dependas de Suno). En fizika senco, la energio ne renoviĝas, sed transformiĝas el konvenaj energioportantoj al energiokolektantoj.
La atributo de renoviĝeco, regeneriĝo jam fakte disvastiĝis en la ĉiutaga parolo, ĉar oni atentis pri la mallonga recikla periodo de ekz. ĉe biogaso kontraŭ fosiliaj energioportantoj. Ĉar la Suno por la homa temposento estas eterna energiodonanto, la t.n. rekreskantaj krudmaterialoj (per la energio de Suno) povas stari ĉiam je dispono kontraŭ la ne-renoviĝantaj ekz. nafto, ŝtonkarbo.
Foklea energio estas FOsilia kaj nuKLEA energio. La alternativo estas renoviĝanta energio, por krei ekonomion bazita sur renoviĝanta energio por solvi la tutmondan varmigon kaj la produkton de nukleaj restaĵoj.
Tipoj de renoviĝanta energio
- Bioenergio (el biomaso kiel ligno aŭ kolzo aŭ aliaj plantaj aŭ animalaj restaĵoj). Ĉefe estas la biobrulaĵoj:
- Sunenergio
- Akvoenergio
- Ventoenergio
- Geotermio
Tutmonda signifo
Oni jam kalkulis, ke per sunĉeloj kaj ventocentraloj oni povas kovri la energian bezonon de la homaro. Por tio necesas konstrui instalaĵojn sur la marbordoj, dezertoj, montaroj ktp. La tiel gajnita energio kostus ĉ. 4-5-oble pli ol la ĝisnunaj, tiel – pro manko de politika volo – oni devas atendi la malpliiĝon de la fosiliaj energioportantoj, ĝis ties prezoj altiĝas 4-5-oble, tiel ke la regeneriĝaj energioj estos konkurenckapablaj. Ĝis tiam multaj ŝtatoj finance apogas uzon de tiuj energiofontoj.
La alia afero, kiu instigas la uzon de renoviĝanta energio, estas la forceja efiko. La uzo de renoviĝanta energio ellasas ne pli da karbona dioksido (ĉe bruligo de biomaso) ol ĝi konsumas. La vera alternativo, aldono al la renoviĝantaj energioj estas la nuklea kunfandiĝo (fuzio), kies realiĝon oni prognozas je la dua duono de la 21-a jarcento.
Multaj landoj efike agadas por la disvastiĝo de la renoviĝantaj energifontoj, ekzemple en Novzelando 70 % de la produktita elektro devenas el renovigantaj fontoj, kiel akvofluo, vento, geotermiko kaj biomaso.
Naturscienca rigardo
La Suno estas la fonto por plimulto de la regeneraj aŭ sunaj energioj. Ĝi havas ankoraŭ vivdaŭron de 5 miliardoj da jaroj, tiel dum tiu tempo oni povas kalkuli je renoviĝantaj energioportantoj. Menciindas, ke la sunenergio donas energion ne nur al kresko de la plantoj, sed ĝi ekigas la venton, vaporadon kaj tiel la estiĝon de riveroj, akva energio.
La geoterma energio kaj la tajda energio estas energioj sendependaj de la Suno, sed renoviĝantaj. La sola alia ne-sundependa (kaj ne renoviĝanta) energifonto nun uzataj estas nuklea fisio (nukleofendado).
La homaro bruligas ĉiutage tiom da fosilia energio, kiom la naturo produktas en 500.000 tagoj.
La proporcio de renoviĝantaj energioj en la kurenta provizado en Germanio
Jaro | tuta malneta konsumo | sumo renoviĝanta | proporcio de renoviĝanta (en %) | akvocentralo | ventocentralo | biomaso | lumelektra |
---|---|---|---|---|---|---|---|
1990 | 550.700 | 15.845 | 2,9 | 15.579,7 | 43,1 | 221,6 | 0,6 |
1991 | 539.600 | 13.942 | 2,6 | 13.551,7 | 140 | 250 | 0,7 |
1992 | 532.800 | 16.724 | 3,1 | 16.152,8 | 275,2 | 294,7 | 1,5 |
1993 | 527.900 | 17.110 | 3,2 | 16.264,3 | 443 | 400 | 2,8 |
1994 | 530.800 | 18.932 | 3,6 | 17.449,1 | 909,2 | 569,9 | 4,2 |
1995 | 541.600 | 20.578 | 3,8 | 18.335 | 1.563 | 675 | 5,3 |
1996 | 547.400 | 18.993 | 3,5 | 16.151,0 | 2.031,9 | 803,8 | 6,1 |
1997 | 549.900 | 19.649 | 3,6 | 15.793 | 2.966 | 879 | 11 |
1998 | 556.700 | 22.819 | 4,1 | 17.264,0 | 4.489,0 | 1.050,0 | 15,6 |
1999 | 557.300 | 26.425 | 4,7 | 19.707,6 | 5.528,3 | 1.170 | 19,1 |
2000 | 576.400 | 32.530 | 5,6 | 21.700 | 9.500 | 1.300 | 30 |
2001 | 580.500 | 33.350 | 5,7 | 19.800 | 11.500 | 2.000 | 50 |
2002 | 581.700 | 39.300 | 6,8 | 20.200 | 16.800 | 2.200 | 100 |
Fonto: http://www.volker-quaschning.de |
Senkarboniga programo de Tuvalo
En julio de 2009 la tuvala registaro deklaris, ke ĝi volas venigi ĉiun sian energion de renovigeblaj fontoj antaŭ 2020. Ĝi planas anstataŭigi importitan dizeloleon pere de uzado de sun- kaj ventenergioj. Tuvalo taksas, ke la projekto kostos proksimume 20 milionoj da USD. La procezo jam estas komencinta per la estigo de suninstalaĵo de 410 000 USD sur la tegmento de la ĉefa futbala stadiono en la ĉefurbo Funafuti.[1]
Referencoj
Literaturo
Germane
- Sven Geitmann: Erneuerbare Energien und alternative Kraftstoffe, Hydrogeit Verlag, 2. Aufl., Jan. 2005, ISBN 3-937863-05-2, 19,90 EUR
- M. Kaltschmitt, A. Wiese und W. Streicher (Hrsg.), Erneuerbare Energien. Systemtechnik, Wirtschaftlichkeit, Umweltaspekte, Springer Verlag, Heidelberg, 2003, 3. Auflage, ISBN 3-540-43600-6
- Hermann Scheer, Solare Weltwirtschaft, Strategie für eine ökologische Moderne, Kunstmann, Oktober 1999, ISBN 3-920328-48-5
Eksteraj ligiloj
Angle
Germane
- BUND, aktiva regiona filio en la tradicio de la Popolaltlernejo Wyhler Wald, naturprotekta NRO; enkonduko en Esperanto
- The Encyclopedia of Energy
- Solaranlagen-Portal.de - sendependaj informoj
- Solaranlage-Photovoltaik.net - sendependaj informoj
- Solar Photovoltaikanlagen
- Infos de la Photovoltaikanlagen
- Hydrogeit hydrogeit.de - sendependaj informoj (Sven Geitmann)
- energieportal24.de - sendependa retejo pri renoviĝantaj energioj
- pri r. e. en retejo pri energi-eplorado
- thema-energie.de - sciokatalogo pri r. e. kaj energi-ŝparado
- renewables-made-in-germany.com - pri germanaj firmaoj kaj produktoj
- Schurwald-SOLAR.de - "Energi-teamo" de Lokale Agenda Aichwald
- volker-quaschning.de - pri r. e. kaj klimatoprotekto
- renewables2004.de - Internacia konferenco pri r. e. (Bonn, 2004)
- wusgermany.de - komentita ligaro pri r. e. kaj ties rolo en kunlaborado kun evoluantaj landoj
- energie-evolution.de - retejo kun informoj pri r. e. kaj daŭriva evoluo
- renergo.de - Asocio por antaŭenigo de r. e. en la distrikto Odenwald
- odenwald-biomasse.de - adresaro de agantoj en la kampo de r. e. en la distrikto Odenwald (CLEO)
- tud.uni-essen.de - renoviĝantaj energi-fontoj
- energie-fakten.de - Kian signifon por Germanio havas akvoenergio?
- Zuhause-Solar.de - sendependaj informoj oleo
- Heizöl.net - renoviĝantaj anstataŭ oleo
- - Portal zum Thema Photovoltaik Informationen im Überblick
Vidu ankaŭ
- Al Gore
- Elektra aŭtomobilo
- Daŭrigebla evoluo
- Daŭriva disvolviĝo
- Greenpeace
- Medioprotekto
- Pinto de Hubbert
- Produktado de energio en estonteco
- Ventenergio
Galerio