Reĝa Palaco (Budapeŝto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝa Palaco
Budai Vár
burgovidindaĵopalaco
Bazaj datoj
Konstrustilo Gotika arkitekturo • renesanca arkitekturo • baroka arkitekturo vd
Arkitekto Jean-Nicolas Jadot de Ville-Issey vd
Lando Hungario vd
Situo Vár
Areo 4.73
Situo
Geografia situo 47° 29′ 46″ N, 19° 2′ 23″ O (mapo)47.49611111111119.039722222222Koordinatoj: 47° 29′ 46″ N, 19° 2′ 23″ O (mapo)
Reĝa Palaco (Budapeŝto)
Reĝa Palaco (Budapeŝto)
DEC
Reĝa Palaco
Reĝa Palaco
Situo de Reĝa Palaco
Map
Reĝa Palaco
Parto de World heritage sites in Budapest vd
Retejo https://whc.unesco.org/en/list/400
vdr

Reĝa Palaco en Budapeŝto apartenas al la plej gravaj turismaj allogaĵoj en la hungara ĉefurbo en Vár (distrikto). Ĝi estis sidejo de hungaraj reĝoj. La Reĝa Palaco estas ankaŭ historia monumento, kie estas videblaj gotiko, renesanco, baroko, krome la vido estas Monda Heredaĵo ekde 1987.

Reĝa Palaco (Budapeŝto)
La reĝa palaco en la 16-a jarcento
Suda parto de la palaco
Aerfoto pri la palaco
Pordo en la palaco
Vido el Danubo al la palaco


Situo[redakti | redakti fonton]

La palaco situas sur Monto Vár, en ties suda parto. La monto mem estas malalta longa monto, kiu sekvas direkton de Danubo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post invado de la tataroj en 1242 oni komencis konstrui fortikaĵon por defendi loĝantojn de Buda. Ekde 1347 komenciĝis konstruado de la gotika reĝa palaco kun defenda sistemo, kiu daŭris du jarcentojn. Paŝo post paŝo la hungaraj reĝoj vivis jam en palaco en Buda. Precipe Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) konstruis imponan palacon, sed ankaŭ aliaj reĝoj alkonstruis ion. Aparte menciindas pompa kortumo de Matiaso la 1-a. Tiel la fortikaĵo havas 3 partojn:

  • serio de reĝaj palacoj en la suda parto
  • palacoj de la magnatoj en la meza parto (ekzemple Palaco Sándor)
  • ornamaj nobelaj domoj en la norda parto.
La reĝa palaco nun: A-D: Nacia Galerio; E: muzeo; F: biblioteko

Inter 1541 kaj 1686 la turkoj posedis la palacon, sed ili konstruis preskaŭ nenion, ĉar tiom sufiĉis al ili. Post daŭra sieĝo la fortikaĵo en 1686 estis rekonkerita de kristanaj fortoj. Tamen post akraj bataloj la Palaco estis preskaŭ tute detruita. La restaĵojn oni malkonstruis kaj inter 1714-23 konstruis la unuan malgrandan palacon. Ĝis 1780 la palaco fariĝis sidejo de universitato, poste sidejo de la palatino, ĉar la Habsburgoj vivis en Vieno. En la 19-a jarcento arkitektoj Miklós Ybl kaj Alajos Hauszmann konstruis la lastajn palaco-partojn. La lasta loĝanto de la Palaco estis Miklós Horthy ĝis 1944.

Post rekonstruado en la reĝa palaco trovis lokon Hungara Nacia Galerio, Tutlanda Biblioteko Széchenyi kaj historia muzeo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]