Rudolf Brandsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Brandsch
Persona informo
Naskiĝo 23-an de julio 1880 (1880-07-23)
en Mediaș
Morto 23-an de septembro 1953 (1953-09-23) (73-jaraĝa)
en Doftana prison
Lingvoj hungararumanagermana • Transilvania saksa lingvo
Ŝtataneco HungarioRumanio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Rudolf BRANDSCH (naskiĝinta la 22-an de julio 1880 en Mediaș, mortinta en 1953 en la fifama Doftana-prizono en Telega/Distrikto Prahova) estis rumanuja teologo kaj politikisto. Li estis ano de la malplimulto de la transilvaniaj saksoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Rudolf Brandsch originis el protestantisma etoso el Transilvanio. Ĉe la universitatoj de Marburg, Berlino, Jena kaj Kluĵo li studis teologion kaj filozofion. Jam poste Brandsch aktivegis politike aliĝinte al organizaĵoj naciemaj-poretnaj, ekz. al la kontraŭjudisma societo Alldeutscher Verband. Post reveno siapatrujen li iĝis unu el la plej konataj reprezentantoj de la t.n. "Verduloj", de frakcio de transilvaniaj saksoj kiuj postulis pli da rajtoj fare de Budapeŝto por nehungarlingvanoj. En 1898 li membriĝis al la studentaj korporacioj "Arminia Marburg", en 1920 al "Teutonia Czernowitz" kaj en 1940 al "Primislavia Berlin".[1]

Politikisto[redakti | redakti fonton]

Ekde 1910 deputitis Brandsch en la hungaria parlamento kie ĉiuj germanlingvaj parlamentanoj kunlaboradis. Ĉefe li apogis la danubaj ŝvaboj kontraŭ kreskanta hungariĝo ilia. Sed la pli gravaj "Nigruloj" inter la transilvaniaj politikistoj favoris aŭtomatan subtenon de la registaroj budapeŝtaj kontraŭ privilegikoncedoj por la saksoj. Kunlaboro kun aliaj germanlingvanoj en Hungarujo estis por ili suspekta respektive neintencita.

Post la Trianona traktato Brandsch iĝis deputito en la rumania parlamento kaj, post la necesa deĵortempo, senatoro dumviva. Inter aprilo 1931 kaj septembro 1932 li estis malsupra ŝtata sekretario por malplimultaj aferoj en la kabineto de Nicolae Iorga, poste oficialulo alta en la ministerio pri internaj aferoj en Bukareŝto. Inter la du mondmilitoj Brandsch nombriĝis inter la plej konataj eŭropaj politikistoj anantaj al malplimulto. Post la kreo de la nova granda Rumanio li gvidis la enlandan porgermanan ligon "Verband der Deutschen in Großrumänien". Inter 1922 kaj printempo 1931 li estris la tuteŭropan societon "Verband der deutschen Volksgruppen in Europa" kaj estis inter 1925 kaj 1938 konstanta delegito ĉe la Kongreso de la eŭropaj nacioj (en Ĝenevo kaj ekde 1927 en Vieno).[2]

Dum la nazia kaj komunista tempoj[redakti | redakti fonton]

Brandsch ja rezistis al la germanaj naziaj grupoj en Rumanio kaj kritikis ofte kaj publike la surlokan politikon de la nacisocialistoj. Tamen li estis, kiel aliaj demokratiaj politikistoj germanlingvaj en Rumanio, iel fascinita de la grandgermani-celanta politiko de la berlinanoj. Li ja esperis ke de Berlino venus apogo taŭga por la germanlingva malplimulto en Rumanio. Brandsch mem neniam estis malkontestita; lia repaciĝintencoj ekz. atakitis pro ilia malsukceso ĉar la oficiala Rumanio malvolis plenumi la dekretojn de Karlovy Vary kaj de Trianon. Krome oni riproĉis al Brandsch miksadon inter privataj kaj politikaj interesoj.

Post la potencakiro de la komunistoj li arestitis; li mortis en la karcero. Dum la tempo de Nicolae Ceaușescu (1965–1989) li rehabilitiĝis kaj honoritis kiel kontraŭulo de faŝismo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Helge Dvorak: Biografisches Lexikon der Deutschen Burschenschaft. Band I Politiker, Teilband 1: A–E. Heidelberg 1996, p. 126.
  2. Albert S. Kotowski: Polens Politik gegenüber seiner deutschen Minderheit 1919-1939. Otto Harrassowitz Verlag, 1998, p. 189.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Helge Dvorak: Biografisches Lexikon der Deutschen Burschenschaft. Band I Politiker, Teilband 1: A–E. Heidelberg 1996, p. 126–127.
  • Eduard Eisenburger: Rudolf Brandsch. Zeit- und Lebensbild eines Siebenbürger Sachsen, Dacia Verlag, Cluj-Napoca 1983, p. 272.
  • Claus Stephani: "Tausendjährige Seifenblase. Belege einer Freundschaft: Lutz Korodi – Rudolf Brandsch". Ĉe: Neue Literatur (Bukareŝto), 35/6, 1984, p. 76–80.
  • Otto FolberthBrandsch, Rudolf. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 2, Duncker & Humblot, Berlin 1955, ISBN 3-428-00183-4, S. 529 (Digitalisat).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]