Rufus Beck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rufus Beck
Persona informo
Naskiĝo 23-an de julio 1957 (1957-07-23) (66-jaraĝa)
en Heidelberg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo voĉaktoro • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rufus BECK (* la 23-an de julio 1957 en Heidelberg) estas germana teatra kaj filma aktoro kaj aldone elstaras kiel parolisto en radiodramoj kaj en voĉlegitaj libroj en lumdiskegoj.

Konata Rufus Beck iĝis dum la jaro 1994 en la satire troigita rolo de konvinkita gejo en la kineja filmo Der bewegte Mann. Dum la jaro 2003 li en la porjunulara filmo Die Wilden Kerle pri bando da pasie futbalantaj (ge)knaboj aktoris kune kun sia filo Jonathan Beck.

Krom la aktora laboro en teatroj, televidaj kaj kinejaj filmoj li specialiĝis pri voĉa legado de romanoj, distribuitaj en lumdiskegoj. Interalie li voĉlegis ĉiujn sep volumojn de la Hari Poter-romanoj en la germana lingvo, kaj sukcesas al ĉiu el la multaj personaĵoj de la romano doni propran voĉon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la abituro dum la jaro 1976 kaj la sekva civilservo Rufus Beck studis islamistikon, etnologion kaj filozofion en la universitato Heidelberg. Samtempe li kiel muzikisto kaj juna aktoro videblis sur la scenejoj de la urba teatro Heidelberg. Sekvajare li gaste aktoris en la ŝtata teatro de Saarbrücken, kaj sekvis roloj en la teatroj de Tübingen, Frankfurto ĉe Majno, Kolonjo kaj Munkeno.

Dum la jaro 1989 la germanlingva priteatra magazino Theater heute elektis lin juna aktoro de la jaro, kaj ricevis pliajn unuajn premiojn por sia aktorado. Sekvajare li interalie kun teatra grupo vojaĝis tra Sovetunio kaj prezentis la klasikan germanan teatrodramon Die Räuber (la rabistoj) de Friedrich Schiller - interalie en Moskvo, Irkutsko kaj Almato. Dum 1991 sekvis teatra turneo tra Sudameriko kun la verko Miss Sara Sampson de Gotthold Ephraim Lessing.

Dum 1994 interalie sekvis germania turneo kun la muzika spektaklo Tabaluga kaj la rokkantisto Peter Maffay. Samjare produktiĝis la kineja filmo Der bewegte Mann kaj Rufus Beck pro sia rolo ricevis la filman premion Bambi. Krom pliaj filmaj roloj, li de 1999 ĝis 2001 denove teatre aktoris, ĉi-foje en la teatro Berliner Ensemble specialiĝinta pri verkoj de Bertolt Brecht.

Dum 2000 Rufus Beck kune kun Joanne K. Rowling faris scenejan turneon tra Germanio kaj publike voĉlegis el la romanoj pri Hari Poter, kaj sekve lumdiskege publikiĝis lia voĉa interpretado de ĉiuj sep romanoj de la serio. Inter pluaj kinejaj filmoj elstaris la porinfana filmo Die Wilden Kerle, kie li ludis la rolon de sporta trejnanto por da pasie futbalantaj (ge)knaboj kaj aktoris kun la propra filo. Dum 2006 interalie denove sekvis klasika teatra rolo: En la teatra festivalo de Bad Hersfeld en norda Hesio li tre sukcese vivigis la diablan rolon Mefisto en la dramo Faust de Johann Wolfgang von Goethe.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Voĉlegitaj libroj en la germana lingvo[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • krimfilma serio Derrick (2 filmoj, 1990-1991)
    • Tod am Waldrand (1990)
    • Gefährlicher Weg durch la Nacht (1991)
  • Kleine Haie (1992)
  • krimfilma serio Tatort (6 filmoj, 1992-2002)
    • Mord in der Akademie (1994)
    • In flagranti (1997)
    • Brandwunden (1998)
    • Berliner Weiße (1998)
    • Alibi für Amelie (2002)
    • Fettkiller (2007)
  • Alarm auf Station 2 (1993) (televido)
  • krimfilma serio Der Alte (1 filmo (Nächstenliebe), 1993)
  • Mr. Bluesman (1993)
  • Der bewegte Mann (1994)
  • Flut(1994)
  • Natale con papà (1994) (televido)
  • Tabaluga (1994) (televida serio)
  • Tödliche Dienstreise (1994) (televido)
  • Der Mann, der Angst vor Frauen hatte (1995)
  • Die Falle (1995) (televido)
  • Heimliche Zeugen (1995) (televido)
  • Im Innern des Bernsteins (1995) (televido)
  • Inzest - Ein Fall für Sina Teufel (1995) (televido)
  • Der Fall Lebach (1996) (televido)
  • Ein Tödliches Vergehen (1996) (televido)
  • Eine Unmögliche Hochzeit (1996) (televido)
  • Peanuts - Die Bank zahlt alles (1996)
  • Wer hat Angst vorm Weihnachtsmann? (1996)
  • Benny allein gegen alle (1997) (televido)
  • Die Rote Waschmaschine (1997)
  • Friedrich und der verzauberte Einbrecher (1997)
  • Singles (1997) televida serio
  • Lonny, der Aufsteiger (1998) (televido)
  • Vorübergehend verstorben (1998) (televido)
  • Jimmy the Kid (1999)
  • Lieber böser Weihnachtsmann (1999) (televido)
  • Der Preis der Schönheit (2000) (televido)
  • Frauen lügen besser (2000) (televido)
  • Küss mich, Frosch (2000) (televido)
  • Brasileiro (2001)
  • Emil und die Detektive (2001)
  • Gangster (2002)
  • krimfilma serio Inspektor Rolle
    • Staatsgeheimnis (2002) (televido)
    • Sex-Inserate (2002) (televido)
    • Top oder Flop (2002) (televido)
    • Herz in Not (2004) (televido)
    • Tod eines Models (2004) (televido)
  • Die Wilden Kerle - Alles estas gut, solange du wild bist! (2003)
  • Es wird etwas geschehen (2003)
  • Hamlet X (2003)
  • Germanikus (2004)
  • Der Räuber Hotzenplotz (2006)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]