Santa Clarita
Ne konfuzu Santa Clarita-n kun Santa Clara (Kalifornio)!
Santa Clarita estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Los-Anĝeleso.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Koordinatoj: 34°25′N 118°30′U / 34.417°N, 118.5°UKoordinatoj: 34°25′N 118°30′U / 34.417°N, 118.5°U
- Areo: 147 km²
- Loĝantaro: 201.341 (en 2012)
- Supermara alteco: 368 m
- Horzono: UTC-8h (en somero UTC-7h )
- Poŝtkodoj: 91310, 91321-91322, 91350-91351, 91354-91355, 91380-91387, 91390
- Telefonkodo: 661
Geografio[redakti]
Santa Clarita situas sur montetaro en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Los Anĝeleso troviĝas 56 km.
Historio[redakti]
En la nuna Santa Clarita la plej frue indianoj vivis. Henry Newhall, kiu trovis orojn, aĉetis bienojn en la regiono, kie formiĝis setlejo Newhall. En 1876 oni trovis petrolon, kiun oni rafinis en Newhall. En la 20-a jarcento en la proksima valo aktoroj ekloĝis. En 1928 katastrofo okazis en la valo: digo kolapsis, 600 homoj mortis. Santa Clarita fondiĝis en 1987.
Trafiko[redakti]
El Santa Clarita aŭtoŝoseoj kuras al Los Anĝeleso kaj Bakersfield. En la urbego aŭtobusoj kaj trajnoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato[redakti]
En Santa Clarita la temperaturo averaĝe varias inter 7-26 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe kun 36 °C, la malvarmo kulminas inter decembro-januaro averaĝe kun 2 °C. Jare pluvas po 355 mm. La pluvo kulminas en februaro, inter junio-julio praktike ne pluvas. Malofte neĝas kaj frostas. La urbegon minacas skismoj (ekzemple en 1994 okazis) kaj somere incendioj.
Ĝemelurboj[redakti]
Fontoj[redakti]
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio