Senalkohola kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Senalkohola kulturo. Sociaj, sanecaj, etikaj-moralaj kaj religiaj, ekonomiaj kaj aliaj motivoj klarigas la laboron, por la savo de la alkoholmalsanuloj (drinkemuloj). Ĉefaj rimedoj: eduko de la junularo, forigo de la trinkkutimoj, progresigo de la senfermenta fruktutiligo, kreo de senalkoholaj societa vivo kaj kulturo ktp.

Al la diversmaniere organizita movado Esperanto prezentas rimedon, plifaciliganta internaciajn interrilatojn, kunlaboron, inform- kaj gazetservon. - Jam en 1911 laŭ alvoko de sanitara konsilisto d-ro Karl Briegleb, Worms, estis fondita „Tutmonda Esperantista Bontemplana Asocio“ (TEBA), prezidanto fariĝis la iniciatinto; sekretario A. W Bodger.

Antaŭe jam ekzistis (ne plu laŭ detaloj konata) Esperantista kontraŭalkohola societo, kiun prezidis rektoro Boirac, Dijon. Oficiala organo de TEBA estis „La Bontemplano“, aperinta ĉe A. STARK, Magdeburg de 1908 kiel aldono al „Germana Esperanto-Gazeto“. La ĝis 1920 dusemajnan, de 191l-12 semajnan gazeton, plej ofte 8-paĝan, laŭ formato 14x21, redaktis G. Brockhot, Bomlitz, kiu de 1913 eldonis kaj redaktis novan oficialan gazeton (Esperanta kaj germanlingvan) „La Internacia Abstinenta Observanto“, 8-paĝan, 15x22 formatan, favoratan de la tiama mondtemplano Ed. Wawrinski, amiko de Esperanto - Post la tiun agadon ĉesiginta mondmilito montriĝis, precipe en Balkanaj, Baltikaj kaj Skandinavaj landoj ĝojiga vigliĝo. Laŭ tio la partoprenantoj de la fakkunveno de la abstinuloj dum la 21-a UK en Budapest 1929, decidis la fondon de „Internacia Esperantista Laborkomitato por senalkohola kulturo“ (IELK p. s. a. k.) kun prez. samtempe delegito por Nederlando A. Bramkamp-Weber, Scheveningen, sekretaria delegito por Aŭstrio, W. Mudrak, Wien. IELK (poste nomita IEL Komunumo) disvastigas Esperanton inter tutmonda abstinularo, servigas Esperanton al la internacia kontraŭalkohola movado, helpas kunigon de ĉiuj samcelaj fortoj kontraŭ la alkoholkapitalismo, IELK, helpe de siaj delegitoj, precipe de d-ro A. Skatariĉ, Zagreb, instruistoj J. Jodal, Holbak, F. Ahnfeldt, Torskors, B. Gluchowski, Warszawa, J. Polaĉek, Breĉlav, Wr. Chandler, Sidney, instigis kaj aranĝis kursojn de Esperanto aperigis artikolojn por Esperanto kaj per Esperantajn tekstojn, raportojn (tradukojn) en la nacilingva fakgazetaro, klopodis por Esperanto ĉe landaj kongresoj, partoprenis ĉe ekspozicioj ktp.

Inter bontemplanoj laboras por Esperanto precipe Werner, f-ino G. Spiess, Danzig, d-ro K. Briegleb, Worms, majoro Watson, Letchworth, Anglujo (mortis en 1932), prof. d-ro J. LONGO, Mödling k. a.; ekzistas Esperant-rubriko en la oficiala internacia organo, Esperanto-kursoj en landaj gazetoj; fincelo estas restariga de TEBA. - En IELK kunlaboras ankoraŭ d-ro St. Kadiev, Slivan, Bulgario, A. Kurmis, Riga, P. Roose, Brügge, s-ino A. Berger, Wien, „La Juna Batalanto“, Lŭembourg, K. Nohara, Chofu, Japanio, R. Banham, Melbourne. Organon de IELK anstataŭas cirkuleroj kaj publikigoj en la favora Esperanto-gazetaro. IELK kunlaboras laŭeble kun parencaj movadoj precipe kun la movado por sentabaka kulturo, vegetara, porpaca, ktp.

La berlina kuracisto kaj Esperantisto Wilhelm Winsch atentigis pri la danĝero de alkoholo. 1914 aperis la Esperanto-traduko de lia verko pri varmokulturo kun ĉapitro pri la danĝero de alkoholo kaj kontraŭrimedoj. Li verkis pro la laboristaj abstinentuloj en germana ling

Literaturo

La alkoholdemando“, la fama verko de d-ro Bunge, traduko de Briegleb, en „La Bontemplano1912. „Grava popolhigiena kaj socia demando“, originalo de H. Salokannel, 1926; plue presaĵoj, varbfolioj.

W. MUDRAK.


Eksteraj ligiloj

greke http://www.iogt.org greke http://www.eurocare.org/bluecross/german/indexgr.html greke http://www.oxygenee.com greke http://www2.potsdam.edu/hansondj/Controversies/1091124904.html