Serbio kaj Montenegro
Serbio kaj Montenegro | |||||
Serbio kaj Montenegro Srbija i Crna Gora Државна заједница Србије и Црне горе Državna zajednica Srbije i Crne Gore | |||||
Detaloj | Detaloj | ||||
Nacia himno: Hej Sloveni | |||||
historia lando • suverena ŝtato | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||||
Ĉefurbo | Beogrado (2.200 mil) | ||||
Oficiala(j) lingvo(j) | serba lingvo | ||||
Uzata(j) lingvo(j) | serba, loke ankaŭ albana | ||||
Plej ofta(j) religio(j) | katolikoj (69%), ortodoksismo(62,6%), romkatolikismo (5,8%), protestantoj (1%); islamanoj 19%; aliaj 11,6% (parte ne-religiaj) | ||||
Areo | 102,350 km² | ||||
- % de akvo | 0,25% % | ||||
Loĝantaro | 10.518 mil (1995) | ||||
Loĝdenso | 104 loĝ./km² | ||||
Horzono | +1 (en somero +2) | ||||
Interreta domajno | yu | ||||
Landokodo | CS (antaŭe YU) | ||||
Telefona kodo | 381 | ||||
Politiko | |||||
Politika sistemo | Respubliko | ||||
Ŝtatestro | prezidento Svetozar Marović | ||||
Ĉefministro | ? | ||||
Nacia tago | ? | ||||
Sendependiĝo | 28 aprilo 1992 de Jugoslavio | ||||
Ekonomio | |||||
Valuto | Euro (EUR kaj CSD) | ||||
| |||||
Serbio kaj Montenegro estis respubliko de la 28-a de aprilo 1992 ĝis la 3-a de junio 2006 de la Balkana duoninsulo. Ĝi entenis la nuntempajn sendependajn ŝtatojn de Serbio kaj Montenegro.
- Urboj: Beogrado (2.200 mil), Podgorica (96 mil), Niŝ (161 mil).
- Loĝantaro: 10.518 mil (1995), inter ili - serboj ĉa. 75 %, albanoj ĉa. 15%, montenegranoj 5%, hungaroj ĉa. 4%, ciganoj.
- Monunuo: dinaro (= 100 paraoj) en Serbio, eŭro (1 EUR = 100 cendoj) en Montenegro.
- Organizoj: UNO (1945)
Historio
La unio Serbio kaj Montenegro ĝis februaro 2003 nomiĝis Jugoslavio. Oni deklaris Jugoslavion respubliko la 17-an de oktobro 1918.
Dum 1991-92 pro la akriĝintaj interetnaj rilatoj disiĝis JSFR (Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko), kiu ekzistis de 1945. El ĝia konsisto eliris Slovenio, Kroatio, Bosnio-Hercegovino kaj Makedonio. En 1992 Serbio kaj Montenegro kreis unian ŝtaton, sed internacia komunumo ne agnoskis ĝin kiel leĝan posteulon de la iama federacio.
En 1998 akriĝis politika situacio en Kosova Aŭtonomio de Serbio, kie plejmulton de la loĝantaro konsistigas albanoj. Kontraŭstaro transformiĝis al serioza konflikto. Malgraŭ la longdaŭraj interparoloj tie daŭrigadis etna purigado, laŭ takso de kelkaj internaciaj organizoj. Post multfojaj avertoj NATO-militfortoj bombardis serbajn militbazojn kaj strategiajn objektojn (estis damaĝitaj samtempe malsanulejoj kaj i. a. ambasadejo de Ĉinio). Nun sur la Kosova teritorio estas dislokigitaj pacfortoj, sed la situacio restas eksplodigebla.
La 4-an de februaro 2003 la jugoslavia parlamento decidis ŝanĝi la nomon al "Serbio kaj Montenegro". Post la montenegra referendumo de la 3-a de junio 2006 kies rezulto favoris je 55,5% la sendependiĝo de la ŝtato, la serbia parlamento aperigis la 5-an de junio deklaron pri ekesto de Respubliko de Serbio.
Heredaĵo
Durmitora nacia parko, Kotor kaj ĝia golfo, Stari Ras kaj Sopoĉan, monaĥejo Studenica.