Sergej Bondarĉuk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
memortabulo sur la moskva domo

Sergej Fjodoroviĉ BONDARĈUK (ruse Серге́й Фёдорович Бондарчу́к, ukraine Сергі́й Фе́дорович Бондарчу́к) naskiĝis la 25-an de septembro 1920 en Belozjorka, Ĥersona provinco, Ukrainio, mortis la 20-an de oktobro 1994 en Moskvo, Rusio. Li estis granda kinomajstro de Sovetunio, kiu famiĝis kiel reĝisoro, scenaristo kaj aktoro meritinta plej prestiĝan rangon - Popola artisto de USSR kaj kelkajn plej altajn rekompencojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Liaj gepatroj Fjodor Petroviĉ kaj Tatiana Vasiljevna estis ordinaraj gekamparanoj. La familiestro estis ido de kozakoj el Zaporiĵa provinco, pri kio li tre fieris. Dum kolektivigo li estis la unua kolĥozo - estro tiea. La gepatroj havis du gefilojn: Sergej kaj Tamara. Poste la gefamilianoj translokiĝis al urbo Taganrog, kie Sergej frekventis lokan mezlernejon. Tiam aperis lia pasio al la teatra arto, kiu li realigis en multaj amatoraj spektakloj.

En 1937 li malfacile venis la teatran altlernejon en Rostov-na-Donu urbo, kiun li sukcese finis en 1941 kaj iom da tempo partoprenis kiel aktoro en spektakloj de la loka drama teatro.

tombo

Dum la Dua mondmilito Sergej militservis kiel ordinara soldato ekde 1941 ĝis 1946.

En 1948 li finis la aktoran fakultaton de VGIK en Moskvo, kiun instruis profesoro Sergej Gerasimov. Samjare komenciĝis la sukcesa aktora kariero de Sergej Bondarĉuk, pro kiu jam en 1952 li meritis plej prestiĝan rangon - Popola artisto de USSR, kio estis senprecendenta okazo en tiama Sovetunio. Dum lia longa profesia vivo (46 jarojn) li partoprenis kiel aktoro en 36 filmoj, 9 filmojn li reĝisoris kaj verkis 7 scenarojn por filmoj.

Ekde 1971 ĝismorte Bondarĉuk estis profesoro de Vsesojuznij Gosudarstvennij Institut Kinematografii kaj samtempe li estris la Union de la sovetaj kinematorafistoj (ĝis 1986).

Sergej Bondarĉuk mortis la 20-an de oktobro 1994 pro korinfarkto. Li estas entombigita en la Novodeviĉje tombejo, Moskvo.

filo Fjodor

Familio[redakti | redakti fonton]

  • la unua edzino Jevgenia Belousova (filo Aleksej)
  • la dua edzino Inna Makarova fama kinoaktorino (filino Natalia Bondarĉuk - aktorino kaj reĝisorino)
  • la tria edzino ekde 1959 fama kinoaktorino Irina Skobceva (gefiloj Aljona kaj Fjodor, ambaŭ geaktoroj)


Filmaro[redakti | redakti fonton]

kiel aktoro[redakti | redakti fonton]

  • 1948 — La juna gvardio
  • 1948 — Miĉurin
  • 1950 — Kavaliro de la Ora stelo
  • 1951 — Taras Ŝevĉenko
  • 1953 — Admiralo Uŝakov
  • 1953 — La ŝipoj atakas bastionojn
  • 1954 — Ĉi-tion ne eblas forgesi
  • 1955 — Nefinita rakonto
  • 1955 — Otelo
  • 1955 — Saltulino
  • 1956 — Ivan Franko
  • 1958 — Soldatoj marŝis
  • 1959 — Sorto de la homo
  • 1960 — Serjoĵa
  • 1960 — En Romo estis nokto / Era Notte A Roma
  • 1968 — Milito kaj paco
  • 1969 — Ora pordego
  • 1969 — Batalo ĉe Neretva
  • 1970 — Onklo Vanja
  • 1973 — D-ro Ivens silentas
  • 1974 — Tia alta montaro
  • 1975 — La celelekto
  • 1975 — Poŝeĥonja antikveco
  • 1975 — Ili batalis pro la patrujo
  • 1976 — Pinto de la Verda monto
  • 1978 — Stepo
  • 1978 — La velura sezono
  • 1978 — Pastro Sergij
  • 1979 — Flugostarto
  • 1979 — Profesio - kinoaktoro
  • 1980 — Ojstro
  • 1986 — Boris Godunov
  • 1988 — Okazo en la flughaveno
  • 1990 — Batalo de tri reĝoj
  • 1992 — Fulmotondro super Rusio
  • 1994 — Kvieta Dono (aperigis filo Fjodor Bondarĉuk en 2006)

kiel reĝisoro[redakti | redakti fonton]

  • 1959 — Sorto de la homo
  • 1968 — Milito kaj paco
  • 1970 — Waterloo
  • 1975 — Ili batalis pro la patrujo
  • 1977 — Stepo
  • 1982 — La Ruĝaj sonoriloj (1- Meksikio en flamo)
  • 1983 — La Ruĝaj sonoriloj (2- Mi vidis naskiĝon de la nova mondo)
  • 1986 — Boris Godunov
  • 1994 — Kvieta Dono

kiel scenaristo[redakti | redakti fonton]

  • 1968 — Milito kaj paco
  • 1970 — Waterloo
  • 1975 — Ili batalis pro la patrujo
  • 1977 — Stepo
  • 1982 — La Ruĝaj sonoriloj (1- Meksikio en flamo)
  • 1983 — La Ruĝaj sonoriloj (2- Mi vidis naskiĝon de la nova mondo)
  • 1986 — Boris Godunov

premioj[redakti | redakti fonton]

rimarkindas[redakti | redakti fonton]

  • la filmo Milito kaj paco estis unu el plej karaj en la monda kinematografio kaj deprenis ĉ.500.000.000 USD el la ŝtata buĝeto
  • Guinness-libro de rekordoj enlistigis la filmon Milito kaj paco, ĉar en ĝi partoprenis 120.000 da mutroluloj
  • en la filmo Boris Godunov rolis la tuta familio de Sergej Bondarĉuk

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]