Steve Coleman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Steve Coleman en Parizo, julion de 2004

Stephen "Steve" Coleman (naskiĝis la 20-an de septembro 1956 en Ĉikago) estas usona ĵazmuzikisto, aldosaksofonisto, bandestro kaj komponisto.

Deveno, influoj, aktivecoj[redakti | redakti fonton]

Steve Coleman alkreskis je la suda flanko de Ĉikago en nigrula medio, en kiu muziko ludis gravan, ĉiutagan rolon. Komence li kantis iomete en la preĝejo kaj en la tiam aktualaj etaj ensembloj, kiuj imitis „The Jackson 5“, kaj komencis en la aĝo de 14 jaroj ludi aldosaksofonon. En la aĝo de 17, 18 jaroj lia okupiĝo pri muziko fariĝis tre serioza. Liaj klopodoj lerni improvizi kondukis lin al la muziko de Charlie Parker, kiun lia patro daŭre aŭskultis kaj kiu alprenis esencn gravecon por lia muzika evoluo, krome ankaŭ al la muziko de Sonny Rollins, John Coltrane kaj aliaj. - El inter la muzikistoj, kun kiuj li havis personan kontakton, lin influis en la komenca tempo ĉefe Von Freeman rilate improvizadon, Sam Rivers rilate kompozicion kaj Doug Hammond rilate la konceptan komprenon. Ankaŭ okcidentafrika muziko por li ekhavis jam frue esencan gravecon.

Fine de la 1970-aj jaroj Steve Coleman transloĝiĝis al Novjorko. Baldaŭ kelkaj famaj bandestroj dungis lin, ekzemple Thad Jones kaj Mel Lewis, Sam Rivers, Cecil Taylor, David Murray, Doug Hammond same kiel Dave Holland. Grandparton de sia unua tempo en Novjorko li tamen pasigis per tio, ke li gajnis iomete da mono muzikante en stratmuzika bando, kiun li formis kune kun trumpetisto Graham Haynes. Ĉi tiu ensemblo fariĝis la unua bando nome „Steve Coleman and Five Elements“, en kiu li tiam evoluigis sian improvizadmanieron kaj en kiu fiksiĝis fundamentoj de la koncepto g-bazo, kiun Coleman propagandis.

Ekde la 1980-aj jaroj Steve Coleman intense okupiĝas pri la mondkompreno de antikvaj kulturoj, ĉefe kun la antikva egipta. Al tio lin instigis laŭ lia eldiro la studado de muziko de John Coltrane. Por konatiĝi kun la ankoraŭ nuntempe ekzistaj muzikformoj, streĉe ligitaj kun la antikvaj kulturoj, li entreprenis multajn vojaĝojn al Ganao, Kubo, Senegal, Egiptujo, Barato, Indonezio kaj Brazilo.

En la jaro 1985 Steve Coleman verkis sian unuan lumdiskon kiel bandestro ĉe la germana diskeldonejo JMT kaj faris ekde tiam kun plurfoje ŝanĝita kerna instrumentistaro kaj multaj ŝanĝiĝaj aliaj muzikistoj aron da tre malsamaj sonregistraĵoj (en la 1990-aj jaroj kun la granda diskeldonejo RCA/BMG, ekde 2001 kun la malgranda, franca firmao Label Bleu). Ne plu komercatajn sondiskojn Steve Coleman faras senkoste elŝuteblajn en sia retpaĝaro. La diskon "Alternate Dimension Series I" li diponigis nur nekomercavoje per interreto.

Kiel bandestro li envolvas la kreemon de la unuopaj kunmuzikistoj en siajn konceptoj kaj evoluigas aliaflanke la muzikon agorditan sur la personajn stilojn de siaj kunmuzikistoj. En la 1990-aj jaroj li evoluigis helpe de programistoj en la Pariza Esplorcentralo por Komputila Muziko IRCAM improvizantan komputilan programon, kiu kiel „bandomembro“ muzikis ĉe koncerto de la Coleman-ensemblo la 11-an de junio 1999 en Parizo.

Coleman ĉiam denove laboras kiel kursestro kaj instruisto (inter alie ekde 2000 ĝis 2002 kiel gastprofesoro ĉe la Kalifornia Universitato je Berkeley).

Akcepto[redakti | redakti fonton]

La intenseco kaj komplikeco de la muziko de Steve Coleman, ĝia memstareco, la kontinua pluevoluigo kaj pliampleksigo kondiĉas larĝan spektron de malsamaj, ankaŭ kontraŭdiraj taksadoj fare de aŭskultantoj, muzikistoj kaj recenzistoj. La improvizmaniero de Coleman efikas virtuoza kaj malpasia, kion favoras klara kaj delikata sonformado sur la saksofono kaj eleganta, tre moviĝema melodifarado. Klarnetisto Don Byron nomis Stivon Coleman „Escepta personeco de la usona muzikhistorio“.[1] Pianisto Vijay Iyer diris en la jaro 2010: „Antaŭ miaj okuloj Steve [Coleman] estas same grava kiel [John] Coltrane. Li samkvante kontribuis al la muzikhistorio. Li meritas esti akceptata en la Ĉiudiaron de la vojmontraj artistoj.“[2]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Titolo Sonregistrado Jaro de publikado Diskeldonejo Rimarkoj
Motherland Pulse 03/1985 1985 JMT republikigita de Winter & Winter
On the Edge of Tomorrow 01-02/1986 1986 JMT republikigita de Winter & Winter
World Expansion 11/1986 1987 JMT republikigita de Winter & Winter
Sine Die 12/1987-01/1988 1988 Pangaea
Rhythm People 02/1990 1990 RCA/Novus
Black Science 12/1990 1991 RCA/Novus
Phase Space (kun Dave Holland) 01/1991 1991 DIW
Rhythm In Mind 04/1991 1991 RCA/Novus
Drop Kick 01/1992 1992 RCA/Novus
The Tao of Mad Phat (Fringe Zones) 05/1993 1993 RCA/Novus studiokoncerta registraĵo
A Tale of 3 Cities (mit Metrics) k.A. 1994 RCA/Novus
Def Trance Beat (Modalities of Rhythm) 06/1994 1995 RCA/Novus
Myths, Modes & Means:
Live at Hot Brass
03/1995 1995 BMG/RCA ankaŭ kiel ero de la plurdiskaro
"Live in Paris at the Hot Brass"
Way of the Cipher:
Live at Hot Brass (kun Metrics)
03/1995 1995 BMG/RCA ankaŭ kiel ero de la plurdiskaro
"Live in Paris at the Hot Brass"
Curves of Life:
Live at Hot Brass
03/1995 1995 BMG/RCA ankaŭ kiel ero de la plurdiskaro
"Live in Paris at the Hot Brass"
The Sign and the Seal:
Transmissions of the Metaphysics of a Culture
02/1996 1996 BMG/RCA
Genesis / The Opening Of The Way 11/1996-06/1997 1997 BMG/RCA duobla lumdisko
The Sonic Language of Myth:
Believing, Learning, Knowing
04/1998 1998 BMG/RCA
The Ascension To Light 04-06/1999 2001 BMG/RCA
Resistance is Futile 07/2001 2002 Label Bleu duobla lumdisko
Alternate Dimension Series I 03/2002 2002 senpage elŝutebla ĉe m-base.com
On the Rising of the 64 Paths 03-04/2002 2003 Label Bleu
Lucidarium 05/2003 2004 Label Bleu
Weaving Symbolics 04/2004-05/2005 2006 Label Bleu duobla lumdisko, pokaze kun lumdiska filmo dorsflanke
Invisible Paths: First Scattering 28.3.2007, 10.4.2007 2007 Tzadik Records Steve Coleman sole
Harvesting Semblances and Affinities 2010 Pi

Multajn ne plu aĉeteblajn diskojn Steve Coleman mem proponas en sia hejmpaĝaro MP3-formate por senpaga elŝutado.

Dokumentfilmo[redakti | redakti fonton]

La dokumentfilmo „Elements of One“ de Eve-Marie Breglia, aĉetebla kiel lumdiskego, montras Koŭlmenon rentonte kun diversaj influoj (kun i.a. kubaj, afrikaj kaj barataj muzikistoj). La unuopaj scenoj de la filmo publikigita en la jaro 2005 estis registritaj en 1996 ĝis 2003. La lumdiskego enhavas la dokumentfilmon 98 minutojn daŭran kaj aldonajn scenojn daŭrajn entute 60 minutojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Christian Broecking, Der Marsalis-Faktor. Oreos-Verlag 1995, p. 120
  2. http://jazztimes.com/articles/26044-steve-coleman-vital-information
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]