Tamilnado
Tamilnado | |
---|---|
Origina nomo | tamile தமிழ் நாடு |
subŝtato de Barato | |
Administrado | |
Statuso | Federacia ŝtato de Barato |
Estas parto de | Barato |
Administra centro | Ĉenajo |
Politiko | |
Estro | M. K. Stalin (ekde 7-a de majo 2021) |
Demografio | |
Oficiala lingvo | Tamila lingvo |
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 72 138 958 |
Loĝdenso | 555 loĝ./km² |
Geografio | |
Areo | 130 508 km² (13 050 800 ha) |
Tamilnado sur la mapo de Barato | |
Geografia situo | 11° 0′ 0″ N, 79° 0′ 0″ O (mapo)1179Koordinatoj: 11° 0′ 0″ N, 79° 0′ 0″ O (mapo) [+] |
Hor-zono | UTC +5:30 |
Kodoj | |
ISO 3166-2 | IN-TN |
Eksteraj paĝoj | |
www | |
La kategorio en la Komunejo | Tamilnado [+] |
Pliaj informoj | |
Analfabetismo | 28% |
Tamilnado aŭ Tamilujo (tamile தமிழ் நாடு [Tamil Nadu] aŭskulti, trad. Tamil-Lando) estas la plej suda ŝtato de Barato.
Laŭ la stato de 2011 en la subŝtato vivis 72 147 030 loĝantoj sur areo de 130 058 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 555 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Ĉenajo (iam Madraso).
Aliaj gravaj urboj estas jenaj:
- Koimbatore (pli da 1 miliono loĝantoj laŭ takso en 2011),
- Tiruppur (877 778 en 2011),
- Velor (484 690 en 2011),
- Tirunelveli (473 637 en 2011),
- Ambattur (466 205 en 2011),
- Tanĝavur (398 853 en 2021),
- Dindigul (396 000 en 2021),
- Karur (358 468 en 2021),
- Avadi (345 996 en 2011),
- Kumbakonam (245 679 en 2021),
- Thoothukudi (237 830 en 2011),
- Pallavaram (215 417 en 2021),
- Ĉengalpatuo (210 306 en 2021),
- Kaddalor (173 636 en 2011),
- Kanĉipuram (164 265 en 2011),
- Erode (151 184 en 2001),
- Raĝapalajam (130 442 en 2001),
- Pudukkottai (117 745 en 2011),
- Hosur (116 821 en 2011),
- Karaikudi (106 714 en 2011),
- Neyveli (105 687 en 2011),
- Pollaĉi (90 180 en 2011),
- Komarapalayam (71 594 en 2011),
- Sivakasi (71 040 aŭ 234 688, depende de la fonto),
- Ranipet (50 764, 80 000, aŭ 229 507 en 2011, depende de la fonto).
Tamilnado ekis en 1956 laŭ la lingvo-limo de la tamila, kiu, pro ĝia almenaŭ 2000-jara literaturhistorio, estas unu el la klasikaj lingvoj hindaj. Ĝi nomiĝis unue Madraso. Nur la 14-an de januaro 1969 ĝi ricevis sian nunan nomon, kiu litere signifas «lando de la tamiloj» kaj tiel indikas la specifon de tiu dravida popolo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]- Rivero Kaveri
Darasuram estas urbeto situanta je tri kilometroj de Kumbakonam en la Distrikto Tanĝavuro. Ĝi estas precipe konata pro la templo Airavatesvara konstruita dum regado de la ĉola dinastio en la 12-a jarcento p.K. La templo estas monda heredaĵo de Unesko.
Politiko
[redakti | redakti fonton]La registaro de Tamilnado - tamile தமிழ்நாடு அரசு - estas la subnacia registaro por la barata ŝtato Tamilnado. Ĝi havas sian sidejon en la historia Fortikaĵo Sankta Georgo en Ĉenajo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|