Tertremo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parto de la ĉilia urbo Valparaíso post tertremo en 1906

Tertremo, seismosismo [1] estas natura fenomeno, kiu rezultas el subita eligo de energio akumulita en la terkrusto kaj estigas tertremajn ondojn. Sur la surfaco de Tero tertremoj povas montriĝi kiel skuo aŭ delokigo de la grundo. La kaŭzo de tertremo estas interpremo de terkrustaj platoj kiuj tuŝas unu la alian. La energia disradiado de la premo tremigas la teron.

Tertremoj okazas ĉiutage, sed la plimulto de ili ne kaŭzas grandan detruon. Fortaj tertremoj povas kaŭzi grandegajn detruojn kaj mortigi homojn. Tiaj tertremoj ĝenerale havas fortan komencan tremon, kaj malpli fortajn postajn tremojn, kiuj povas etendiĝi dum pluraj tagoj. La punkto sub la tersurfaco, kie originas tertremo, nomiĝas subcentro. La punkto sur la tersurfaco rekte super la subcentro nomiĝas surcentro.

Geologoj ankoraŭ ne povas antaŭdiri precize kie aŭ kiam okazos tertremoj, sed ili pli kaj pli komprenas la internajn mekanismojn de la tero, povas montri la plej riskoplenajn lokojn kaj rekomendi konstrumetodojn taŭgajn por eviti difektojn.

Terminoj

Mondomapo kun 358.214 epicentroj de tertremoj inter la jaroj 1963 kaj 1998

La scienco pri tertremoj estas sismologio (laŭ la greka: seismos - tertremo), de ĝi venas la terminoj:

  • sismo,
  • sismocentro,
  • sismograf(i)o,
  • sismogramo,
  • sismologo.

Kialoj kaj priskribo de tertremoj

Tertremoj estiĝas pro dinamikaj procesoj de la tero. Sekvo de tiaj dinamikaj procesoj estas la platotektoniko, tio estas la moviĝo de la litosferoplatoj, kiuj entenas la terkruston kaj la litosferan mantelon.

Ĉefe ĉe la platolimoj, kie diversaj platoj dise, kuniĝe aŭ preterpase moviĝas, estiĝas tensioj ene de la rokaro kiam la platoj moviĝantaj alkroĉiĝas unu al la alia. Kiam la ŝera ŝarĝado iĝas tro forta, tiaj tensioj malŝarĝiĝas per skuaj moviĝoj de la terkrusto kaj estiĝas tektona tremo. La tiel liberigita entergio povas surpasi centoble la energion de hidrogena bombo. Ĉar la estiĝinta tensio ne limiĝas je la ĉirkaŭo de la platolimo, la malŝarĝrompiĝo povas en maloftaj kazoj okazi ankaŭ ene de la plato, kiam en la krustrokaro ekzistas malforta regiono.

La temperaturo kreskas al la centro de la tero, kaj tial la rokaro en granda profundo reagas malpli rompiĝema kaj fine iĝas aliformebla. Tial tertremoj plej ofte tuŝas nur la superan tavolon de la terkrusto. Foje konstateblis tremoj ĝis profundeco de 700 km. Tiun ŝajnan kontraŭdiron oni klarigas per la subdukcio de litosferaj platoj: kiam kolizias du platoj, la pli densa puŝiĝas sub la pli malpeza kaj profundiĝas en la termantelon. Oni postulas, ke la varmiĝo de la rokaro de la enprofundiĝanta plato (nomata ankaŭ laŭ la angla vorto slab) multe malpli rapide okazas ol ties moviĝo malsupren kaj ke tial la krustmaterialo restas rompiĝema ĝis en la supro indikitaj profundoj. Hipocentroj ene de la enprofundiĝanta plato tiel ebligus abdukcion rilate al la pozicio de la slab en la profundo (la tiel nomata regiono de Wadati-Benioff).

Tertremoj povas estiĝi ankaŭ ekzemple per supreniĝo de magmo malsuper vulkanoj, aŭ ekzemple per elĉerpo de krudmaterialoj kiel ekzemple nafto kaj tergaso, ĉar la premŝanĝiĝo influas la tensirilaton en la rokaro. Krome tertremoj povas okazi per rompiĝantaj subteraj vidaĵoj en minejoj. Vulkanaj tremoj kaj tiuj kaŭzitaj de minejoj liberigas multe malpli da energio ol tektonikaj tremoj.

Submaraj tertremoj, erupcioj de oceanaj vulkanoj aŭ submaraj terglitoj povas estigi cunamojn. Tio eblas, kiam okazas grandaj vertikalaj moviĝoj de la kontinentaj platoj. Per subita vertikala translokiĝo de grandaj partoj de la oceana fundo estiĝas ondoj, kiuj atingas rapideon de ĝis 800 kilometrojn hore. For de la marbordoj, en plena oceano tiaj cunamoj apenaŭ rimarkeblas, sed kiam tia ondo atingas malaltan akvon, la ondomonto povas atingi alton de ĝis 100 metroj. Plej ofte cunamoj estiĝas en la Pacifika Oceano. Tial la limŝtatoj posedas avertosistemon, la Pacific Tsunami Warning Center. Post kiam la 26-an de decembro 2004 mortis ĉirkaŭ 230.000 homoj pro la tertremo en la Hinda Oceano, ankaŭ tie estis instalita avertosistemo.

Notado de tertremondoj

Tertremoj estigas diversajn tipojn de seismaj ondoj, kiu disvastiĝas tra la tuta tero kaj noteblas per sismografoj en la tuta mondo. Tiajn transkribojn oni nomas sismogramoj. La gravaj damaĝoj (ĉe konstruaĵoj, fendegoj, kaj tiel plu) ĉe la tersurfaco estas kaŭzitaj de surfacondoj, kiu estigas elipsan grundmoviĝon.

Historie

Jam en la antikvo homoj demandis sine kiel estiĝis tertremoj kaj vulkanerupcioj. Ofte oni kulpigis pri tiaj eventoj diaĵojn, kiel ekzemple Pozidono en la greka mitologio. Kelkaj sciencistoj en antikva Grekujo opiniis, ke la kontinentoj flosu surakve kaj moviĝu kiel ŝipo tien kaj reen. Aliaj kredis, ke tertremoj venu el grotoj. En Japanujo ekzistis mito de drako, kiu tremigis la terplankon kaj kraĉis fajron, kiam ĝi koleris. En la mezepoka Eŭropa naturkatastrofoj estis senditaj de Dio. Post malkovro kaj esploro de magnetismo estiĝis teorio, ke tertremojn oni povis forkonduki, kiel fulmojn. Oni do rekomendis do tertremŝirmilojn laŭ la modelo de unuaj fulmŝirmiloj.

Nur komence de la 20-a jarcento estiĝis la nuntempe ĝenerale akceptita teorio de platotektoniko kaj de kontinenta drivo pere de Alfred Wegener. Ekde la mezo de la 20-a jarcento klarigmodeloj de tektonaj tremoj estis pli kaj pli vaste diskutitaj. Ĝis la komenco de la 21-a jarcento tamen ne eblis krei el tio eblon antaŭanonci tertremojn.

Ĉefaj tertremoj ekde 2004

Listo de la ĉefaj tertremoj ekde 2004 laŭ nombro de mortintoj[2]:

  • Sumatro, 26an de decembro de 2004, 227,898 mortintoj kaj magnitudo 9,1.
  • Haitio, 12an de januaro de 2010, 222,570 mortintoj kaj magnitudo 7,0.
  • Ĉinio (Siĉuano), 12an de majo de 2008, 87,587 mortintoj kaj magnitudo 7,9.
  • Pakistano, 8an de oktobro de 2005, 86,000 mortintoj kaj magnitudo 7,6.
  • Indonezio, 26an de majo 2006, 5,749 mortintoj kaj magnitudo 6,3.
  • Indonezio, 30 de septembro 2009, 1,117 mortintoj kaj magnitudo 7,5.
  • Ĉinio (Ĉinghajo), 14an de aprilo 2010, 589 mortintoj kaj magnitudo 6,9.
  • Ĉilio, 27an de februaro 2010, 507 mortintoj kaj magnitudo 8,8.
  • Italio (L'Aquila), 6an de aprilo de 2009, 295 mortintoj kaj magnitudo 6,3.

La plej fortaj tertremoj

Laŭ indikoj de la USGS[3] [4] (12-an de marto 2010)

La valoroj rilatas, krom aparta indiko, al la Momant-magnituda skalo MW. Atentu ke diversaj magnitudoskaloj ne estas rekte kompareblaj!

Rango Nomo Loko Dato Forto Rimarkoj
1. Tertremo de Valdivia Ĉilio 22/05/1960 9,5
2. Granda Alaskotertremo (sanktavendreda tertremo) Alasko 27/03/1964 9,2
3. tertremo en la Hinda Oceano antaŭ Sumatro 26/12/2004 9,1
4. Tertremo de Kamĉatko Kamĉatko, Rusujo 04/11/1952 9,0
5. Tertremo en Ĉilio Ĉilio 27/02/2010 8,8
6. Tertremo de Ekvadoro antaŭ Ekvadoro 31/01/1906 8,8
7. Tertremo ĉe la insuloj Andreanof Insuloj Andreanof, Alasko 09/03/1957 8,8 Magnitudo laŭ katalogo PDE, USGS-ligilo indikas 8,6 (MS)
8. Tertremo ĉe la insuloj Rat Insuloj Rat, Alasko 04/02/1965 8,7
9. Tertremo antaŭ norda Sumatro antaŭ norda Sumatro 28/03/2005 8,6
10. Asama tertremo Asamo kaj Tibeto 15/08/1950 8,6 MS

Aliaj tertremoj

Referencoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p.1015
  2. José Reinoso, "China revive la pesadilla de un terremoto", El País, 15a de aprilo de 2010, paĝoj 2 kaj 3. Fonto menciita USGS.
  3. USGS: Largest Earthquakes in the World Since 1900
  4. USGS tertremkatalogo/serĉilo

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:Link FA