Thomas Mann
Thomas Mann | |
---|---|
Nobel-premiito | |
germana verkisto | |
Persona informo | |
Naskonomo | Paul Thomas Mann |
Naskiĝo | 6-a de junio 1875 en Lübeck, Germanio |
Morto | 12-a de aŭgusto 1955 en Zuriko, Svislando |
Mortokialo | aneŭrismo |
Tombo | Kilchberg cemetery |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno • Vajmara Respubliko • Nazia Germanio • Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Munkena universitato • Teknologia Universitato Munkeno • Katharineum |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Thomas Johann Heinrich Mann |
Patrino | Júlia da Silva Bruhns |
Frat(in)oj | Carla Mann • Julia Löhr • Heinrich Mann • Viktor Mann |
Edz(in)o | Katharina Mann |
Infanoj | Erika Mann • Klaus Mann • Golo Mann • Monika Mann • Elisabeth Mann-Borgese • Michael Mann |
Okupo | |
Okupo | romanisto • eseisto • aŭtobiografo • novelisto • socia kritikisto • taglibristo • scenaristo • universitata instruisto • verkisto |
Verkoj | Buddenbrooks La magia monto La morto en Venecio Joseph and His Brothers Lotte in Weimar: The Beloved Returns Royal Highness Doktor Faustus The Holy Sinner Confessions of Felix Krull Tristan Tonio Kröger Mario and the Magician Konsideroj de nepolitikulo Q2528316 Gefallen The Will to Happiness Disillusionment Q1197425 Little Herr Friedemann The Clown Tobias Mindernickel The Wardrobe Q1515969 Luischen The Road to the Churchyard Gladius Dei Fiorenza Q1213520 The Child Prodigy Q1304579 Q814762 Q2257036 Anekdote Railway Accident The Fight between Jappe and the Do Escobar A Man and His Dog Q1516242 The Blood of the Walsungs Disorder and Early Sorrow The Transposed Heads La Leĝo The Black Swan Q2518449 Die Lösung der Judenfrage Q230370 Q27019791 The German Republic Q331051 Q1202051 Leiden und Größe Richard Wagners That man is my brother La Problemo de Libero Germana Aŭskultanto! Germany and the Germans Q1749651 Q2518447 The Coming Victory of Democracy |
Thomas MANN [Tomas Man] (naskiĝis la 6-an de junio 1875 en Lübeck, mortis la 12-an de aŭgusto 1955 en Zuriko) estis germana verkisto de romanoj kaj noveloj. Li ricevis la Premion Nobel de Literaturo en 1929.
Biografio
Thomas Mann estis la frato de Heinrich Mann kaj la patro de la aŭtoroj Erika Mann, Golo Mann kaj Klaus Mann. Post la morto de sia patro en 1891, li kun la familio translokiĝis al Munkeno kie li renkontis kaj poste edzinigis (1905) Katja Pringsheim. En la jaro 1929 li estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo. Kiam la nazioj gajnis povon en 1933, Thomas Mann decidis ekziliĝi en Svislando. En 1938, kiam Hitler aneksis Aŭstrion, Mann eskapis al Princeton (Usono), kaj poste al Kalifornio.
Sep jarojn post la fino de la dua mondmilito li revenis al Eŭropo.
Verkoj
- Buddenbrooks (1901)
- Tonio Kröger (1903)
- Tristan (1903)
- Königliche Hoheit (1909)
- Der Tod in Venedig (1912)
- Der Zauberberg (1924)
- Geschichten Jakobs (1933)
- Der junge Joseph (1934)
- Joseph in Ägypten (1936)
- Lotte in Weimar ("Lotte en Weimar", 1938)
- Doktor Faustus (1947)
- Der Erwählte (1951)
- Bekenntnisse des Hochstaplers Felix Krull ("Konfesoj de sinŝajniganta Feliks Krull", 1954)
- Betrachtungen eines Unpolitischen (Konsideroj de nepolitika)
- Leiden und Größe Richard Wagners (Sufero kaj grando de Richard Wagner)
En Esperanto aperis
- Tonio Kröger, tradukis Ŝiger Ujeki, 1977.
- Lotte en Weimar (Lotte in Weimar), tradukis Karl Schulze, redaktis Ulrich Becker, Novjorko: Mondial (eldonejo), 2005, 445 paĝoj.
- La morto en Venecio (Der Tod in Venedig), tradukis Petro Buijnsters, Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2006, 84 paĝoj.
Eksteraj ligiloj
- Konfesoj de sinŝajniganta Feliks Krull
- En katalogo de Mondial
- En katalogo de UEA
|