Turismo per Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Turismo per Esperanto estas praktiko, kiu emfazas la eblan utilecon de Esperanto rilate al internaciaj vojaĝoj. Ekde la komenco de la Esperanto-movado, la uzo de Esperanto en internacia vojaĝo estis rigardata kiel unu el la ĉefaj utilecoj de la lingvo.

Specialaĵo de la turismo de esperantistoj estas la vizito de E-aranĝaĵoj kiel ekzemple Universala Kongreso, la tranoktado per Pasporta Servo sed antaŭ ĉio la klopodo rekte komuniki kun la loĝantoj de la vizitata regiono. Dum pli ol 30 jaroj la asocio Monda Turismo (aliĝo al UEA en 1992) okupiĝis pri la instruado de fakuloj pri turismo, pri la organizado de esperantlingve gvidataj vojaĝoj kaj pri la kunordigado de E-turismo entute. Je la 22-a de septembro 2002 Monda Turismo estis malfondita pro bankroto.

De EdE[redakti | redakti fonton]

EdE-T

Turismo. Komence de la jarcento (1900) la subteno de la franca „Touring Club" alportis gravajn sukcesojn por la movado. Precipe la artikoloj en ĝia organo varbis multajn E-istojn. Sed en tiu ĉi frua tempo preskaŭ ĉiu provado montriĝis nedaŭra. Antaŭ la milito aperis kelkaj belaj albumoj, ekzemple la oficiala eldonaĵo de la aŭstraj fervojoj. Gravan lokon okupis la turismo en la agado de UEA jam en ĝiaj unuaj jaroj. Funkcias aparta turisma servo en la kadro de UEA, kiu iniciatis eldonon de multaj prospektoj kaj broŝuroj. Post la milito pli ol 400 urboj eldonis en E gvidlibrojn kaj gvidfoliojn. Kelkaj el ili estas tre rimarkindaj ekz. la eldonaĵo de la itala „Touring Club" pri „Milano kaj lagoj de Lombardio". Kelkaj E-organizaĵoj, precipe la itala kaj brita, aranĝis eksterlandajn grupvojaĝojn per helpo de E-o. Fondiĝis ĉe kelkaj landaj turistaj asocioj kiel E-sekcioj (pola, estona, finna), eĉ fondiĝis en Svedlando, Estonujo, Norvegujo specialaj turistaj organizaĵoj, la E-aj Turistaj Komisionoj, kiuj jam aranĝis dekojn da sukcesaj grupvojaĝoj al eksterlando. Komence de 1935 laŭ la iniciato de H. Seppik fondiĝis Internacia Turista Asocio, kies celoj estas aranĝi malmultekostajn publikajn ekskursojn en int. skalo, fari turistan reklamon por ĉiuj landoj, eldoni turistajn jarlibrojn kaj kalendaron, int. turistan gazeton ktp.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ Esperantistoj-vojaĝintoj.

Eble la unua ŝtato kiu agnoskis la valoron de Esperanto por Turismo estis Faŝisma Italio, kiu provis kuraĝigi turismon per esperantaj flugfolioj.

Ĉe Esperantistaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Kiam esperantistoj klopodas partopreni en esperanta aranĝo sufiĉe for de sia hejmo oni kutime ankaŭ volas profiti de turismo al tiu malproksima, eble fremda, loko kaj turismumi. La gvido kaj helpo de lokaj aŭ gastigantaj esperantistoj povas multege helpi profiti de la vojaĝo.

La universalaj kongresoj de Esperanto estas pli malpli festivaloj de Esperanto-kulturo, kie interalie oni demonstras la taŭgecon de Esperanto por diversaj artismaj (kantado, teatro, literaturo), fakaj (tekniko, medicino, scienco) kaj turismaj celoj (ekskursoj).

Ekzistas kelkaj kampoj, en kiuj oni jam hodiaŭ uzas Esperanton profesie. Kiel ekzemploj povas servi eldona agadoturismo (ĝenerala aŭ kleriga). [1]

Gastigado[redakti | redakti fonton]

Anonco de la esperanta gazeto 1895: "Por ĉiu, kiu bone parolas la lingvon de Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigo, kiu volas viziti Krimeon. Mi tre ŝatus oferti loĝejon en mia hejmo kaj mi ŝatus provi kaj helpi plenumi la mision de ĉiuj veraj amikoj de la Esperanto, D-ro J. Ostrovsky Bialta

Unu el la plej elstaraj instigoj por homoj lerni Esperanton kaj sufiĉe akiri la lingvon estas la deziro krei konatojn en diversaj landoj por vojaĝoj kaj turismo. Pasporta Servo estas servo por konekti parolantojn de la lingvo, kiuj volas esti gastigitaj en diversaj mondopartoj kaj homoj, kiuj volas gastigi esperantistojn senpage, kuŝsurfado kaj hejmeca servo kune, en modelo de donacekonomio do ĝiaj partoprenantoj ne rajtas ŝargi la gastamon kadre de ĝi. Tio signifas, ke iliaj vojaĝoj eblas, ĉar ili ne devas pagi loĝadon, samtempe kiam ili restas kun homoj, kiuj parolas lingvon, kiun ili pli-malpli scipovas. Gastoj uzantaj ĝin bonvolas paroli kun siaj gastigantoj dum sia restado, nur per Esperanto. La projekton prizorgas la Junulara Esperantista Organizo (TEJO).

INTER-FEST[redakti | redakti fonton]

Ekde 2017 okazas INTER-FEST (Inter por Internacia kaj Fest por Festivalo) estas novtipa Esperanta kultura festivalo, kiu celas fariĝi rekonata eŭropa Esperanto-aranĝo kun vasta gamo da programoj, kiuj al neesperantista publiko prezentos praktikan uzeblon de Esperanto kaj pere de tio instigos ĝian lernadon kaj instruadon.

INTER-FEST volas intensivigi la Esperantan kulturkreadon kaj levi la prestiĝon de Esperanto en la kultura kampo. La programoj de INTER-FEST inkluzivos diversajn branĉojn de literaturo, teatro, muziko, filmo, sporto, klerigo, lingvolernado, interkultura interŝanĝo, turismo kaj aliaj aktivecoj, kiuj efektiviĝos per prelegoj, diskutrondoj, seminarioj, koncertoj, prezentaĵoj, konkursoj, sportaj eventoj, kolokvoj, ekspozicioj ktp.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Centro Ludoviko Zamenhof (Centrum im. Ludwika Zamenhofa), Białymstoku (Pollando)

Tra la mondo ekzistas kelkaj esperanto-muzeoj montrantaj erojn el la historio de Esperanto kaj la disvolviĝo de la kulturo kaj movado ĉirkaŭ ĝi. Ĉi tiuj muzeoj ofte funkcias apud la ĉefaj Esperanto-bibliotekoj. Esperanto-muzeoj ne nur kolektas diversajn objektojn kaj materialojn (kiel libroj kaj arkivaĵoj), sed ankaŭ prezentas ilin konstante aŭ por difinita tempo, laŭ diversaj planoj kaj programoj. La distingo inter muzeo, biblioteko kaj arkivo ne ĉiam facilas. Ofte temas pri diversakcenta kombino de ili.

ZEOj[redakti | redakti fonton]

Statuo de Zamenhof en Prilep, Respubliko de Makedonio

En 1997, la esperantisto Hugo Rowlinger publikigis ilustritan libron kun listo de 1 044 objektoj en 54 landoj nomitaj laŭ la lingvo Esperanto aŭ ĝia fondinto d-ro Zamenhof, kiun li nomis Zamenhof / Esperanto-Objektoj aŭ ZEOj. Ekde la publikigo de la listo, trovi tiajn objektojn - kaj eĉ objektojn, kiuj ne rekte nomiĝas laŭ la lingvo sed estas uzataj en surprizaj lokoj kiel nomoj de komercoj kaj restoracioj, aŭ nomataj laŭ aliaj ĉefaj aktivuloj en la movado - fariĝis ŝatokupo de iuj esperantistoj. Multaj esperantistoj serĉas viziti tiajn lokojn dum siaj vojaĝoj tra la mondo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pli pri la profesia uzo de Esperanto oni povas legi ekzemple en Petr Chrdle: Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj (KAVA-PECH, 1995