Varna
Vidu ankaŭ artikolon Varna (Italio) pri komunumo en Italio.
Varna | ||
bulgare: Варна | ||
urbo | ||
Varna
| ||
|
||
Oficiala nomo: Варна | ||
Kromnomo: Mara ĉefurbo | ||
Lando | Bulgario | |
---|---|---|
Duoninsulo | Balkano | |
Provinco | Provinco Varna | |
Komunumo | Komunumo Varna | |
Historiaj regionoj | Antikva Grekio, Bizanca imperio, Trakio | |
Maro | Nigra Maro | |
Situo | Varna | |
- alteco | 0 m s. m. | |
- koordinatoj | 43° 12′ 11″ N 27° 55′ 21″ O / 43.20306 °N, 27.92250 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 170 m s. m. | |
Areo | 154,236 km² (15 423,6 ha) | |
Loĝantaro | 334 870 (2011) | |
Denseco | 2 171,15 loĝ./km² | |
Fondita | 6-a jarcento a.K. | |
Urbestro | Kiril Jordanov | |
Horzono | OET (UTC+2) | |
- somera tempo | OEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | 9000-9030 | |
Tel. antaŭkodo | 052 6929 | |
Aŭtokodoj | В (В) | |
Situo de la urbo enkadre de Bulgario
| ||
Situo rilate al Nigra Maro
| ||
Vikimedia Komunejo: Varna | ||
Retpaĝo: www.varna.bg | ||
Varna aŭ Varno havas loĝantaron de 357 198 (2006), kio laŭ kelkaj faras ĝin la dua plej granda urbo de Bulgario; tamen probable Plovdiv estas iom pli granda. Varna estas marhavena urbo kaj marbanejo en la orienta parto de la lando, situanta sur la bordo de la Nigra Maro. Varna estas nomata ankaŭ mara ĉefurbo de Bulgario, ĉar ĝi estas la plej granda marborda urbo de Bulgario.
Historio
La urbo estis nomata Stalin, laŭ Stalino, ekde 1949 ĝis 1956.
Varna estis fondita fare de la helenaj koloniistoj en la 6-a jarcento a.K. kiel urbo Odessos.
Varna estas estas la plej granda marborda urbo de Bulgario kaj pro tio ĝi estis bazo de la Bulgaria Mararmeo.
En 1444 okazis la Batalo de Varna tie, kun la malvenko de krucmilitistoj kaj murdo de la reĝa armegvidanto Ladislao la 3-a de Pollando. Tie troviĝas la maŭzoleo de Ladislao la 3-a.
En 1962 okazis tie ŝakolimpiko, en 1969 olimpiko de moderna gimnastiko.
Vidindaĵoj
Nuntempe funkcias en la urbo Mararmea Muzeo kun muzea ŝipo torpedoboato Draski. La arkeologia muzeo posedas parton el la t.n "Oro de Varna", tombeja kaŝitaĵo el la ŝton-kupra epoko.
Proskimaj vizitindaĵoj estas Zlatni pjasaci, Sanktaj Konstantino kaj Heleno kaj Eŭksinogrado.
Famuloj
En batalkampo de Varna mortis reĝo Ladislao la 3-a (Pollando).
Esperanto
En 1978 en la urbo okazis la 63-a Universala Kongreso de Esperanto.
Esperantistoj
- Biser Hadzhiev [Biser Hadĵiev] estas gastiganto de Pasporta Servo en la urbo.
- Pluraj junaj esperantistoj studis en Varna kaj tiutempe estis aparte aktivaj en Bulgara Esperanto-Junularo kaj en TEJO, inter ili ekzemple Saŝa Ŝivarov kaj Daniela Georgieva.
Ĝemelaj urboj de Varna
- Aalborg, Danio
- Dordrecht, Nederlando
- Ĥarkivo, Ukrainio
- Akaba, Jordanio
- Odeso, Ukrainio
- Malmö, Svedio
- Turku, Finnlando
- Bradford, Britio
- Miami, Usono
- Rostock, Germanio
- Novorossijsk, Rusio
- Pireus, Grekio
Iuj bildaj impresoj
Vidu ankaŭ
Listo de urboj de Bulgario kaj Haveno de Varna
Eksteraj ligiloj
- http://www.varna.bg/ (bg)
- http://www.bulgaria.com/varna/ (en)
- http://www.varna-bg.com/ arkeologia muzeo (bg)