W. H. Trompeter
El Vikipedio
Wilhelm Heinrich Trompeter (mortis 63-jara en la 7-a de novembro 1901 en Essen)estis germana esperantisto, termezuristo en Schalke.
Kiam en 1891 L.L. Zamenhof perdis ĉian esperon daŭrigi eldonadon de la sola Esperanta gazeto „La Esperantisto“ pro manko de monrimedoj, li prenis sur sin ĉiujn elspezojn de la gazeto por tri jaroj (1892-94), oferis monate 100 markojn por la redaktoro. Per lia helpo ankaŭ aperis kelkaj gravaj libroj. En 1890 fondis grupon en Schalke. Liveris materialon por „La Esperantisto“ kaj verkis kune kun Ch. Schmidt lernolibron.
Li estis kontraŭulo de la grandaj lingvaj reformoj, kiujn Zamenhof en 1892 konsideris kaj en „La Esperantisto“ prezentis al la diskuto de la tiama samideanaro. Nur kelkajn aliigojn li proponis: e anstataŭ kaj, z anstataŭ s en komenco de silaboj, saman finaĵon a por adjektivoj kaj adverboj k. a. Laŭ Zamenhof: „En la historio de Esperanto al li apartenas ĉiam la plej grava, neniam elŝirebla, neniam elstrekebla paĝo“. (Originala Verkaro, p: 222).

