Zebegény

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zebegény (zebegEnj) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono Szob.

Blazono de Zebegény
Panoramo en Zebegény

Bazaj informoj

Zebegény situas inter montaro Börzsöny kaj maldekstra bordo de Danubo kun haveno, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Szob. Proksime estas Nagymaros.

Historio

Post la turka erao ekde 1685 alvenis germanoj, slovakoj kaj hungaroj. En 1851 oni faris fervojan linion inter tiama urbo Pest kaj tiama hungara ĉefurbo Pozsony. La linio tuŝis la vilaĝon, kaj tio portis evoluon. En 1853 kapelo kaj golgoto, poste kapelo omaĝe al Johano Nepomuka, en 1910 preĝejo omaĝe al Dipatrino (Neĝa Beata Damo) konstruigtxis. En la 20-a jarcento pentristo István Szőnyi havis tie domon kaj aranĝis pentristajn renkontiĝojn. Ĉe la vilaĝo oni kultivas vinberon kaj frambon. En la pitoreska arbaro kreskiĝas kverko, fago, fraksenokaj vivas cervo, kapreolo kaj apro.

La vilaĝo estas fama feriejo kaj ekskursejo.

Famuloj