Gorgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gorgias de Leontinojo
(485 a. K. - 396 a. K.)
Bildo de la greka filozofo Gorgias el Leontini.
Bildo de la greka filozofo Gorgias el Leontini.
Persona informo
Γοργίας
Naskiĝo 485 a. K.
en Leontinoi, Sicilio, Italio
Morto 396 a. K.
en Lariso, Grekio
Lingvoj atika dialektoantikva greka vd
Profesio
Okupo sofisto vd
Laborkampo filozofio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gorgio, Gorgias el Leontinojo (Γοργίας ὁ Λεοντῖνος)- greka filozofo, retoristo, erististo, la plej grava sofistoj kune kun Protagoro. Kvankam li estis sofisto, li ĉefe okupiĝis pri parolteorio kaj instruis retorikon. Opiniata kiel unua nihilisto.

Li devenis de Leontinojo (hodiaŭ Lentini), estis lernanto de Empedoklo kaj la instruisto de Isokrato. En aliaj tekstoj estis menciitaj aliaj nomoj de studentoj kiel Periklo, Polus kaj Alcidamas (en Suido), Kritias, Alkibiado kaj Tucidido (en la verkadoj de Philostratus). Li mortis en Lariso en Tesalio.

Lia ĉefa aserto je rekono estas ke li transplantis retorikon de sia indiĝena Sicilio al Atiko, kaj kontribuis al la disvastigo de la atika dialekto kiel la lingvo de literatura prozo.

Ontologio kaj sciteorio[redakti | redakti fonton]

Li estis aŭtoro de verko Pri naturo aŭ pri malesto. En ĝi li agnoskas:

  • Nenio estas; Ne ekzistas pura "io", eĉ vero ne ekzistas kiel io pura.
  • Se io eĉ estus ĝi estus nekonebla; La penso ne povis ekkapti ĝin, ĉar la konscio estas nekapabla ekteni "io pura".
  • Se eĉ estus konebla, ne gravas ĉar oni ne povus ĝin esprimi (komuniki); "La lingvo estas nekapabla priskribi la veron"; Do estas interspaco inter penso kaj lingvo.

Laŭ li nenio estas ĉar filozofoj povas diskuti pri estebleco de esto kiel pri unua, multa, kreiĝanta, senŝanĝema. Tial ne estas esto sed nenio.

Oni ne povas koni eston ĉar homo ne konadas eston sed la prezenton de esto. Ekzemple homo povas imagiĝi flugantan homon. Tia homo ne ekzistas tial homo ne povas same koni eston eĉ se ĝi estus. Tial oni ne povas same esprimi, ekkomuniki eston ĉar simbolantaj vortoj kiuj eston esprimas povas esti alie ricevita per ricevanto.

Tiel Gorgio kreis unuan filozofion konstruitan sur transcendeco.

Derivaĵoj de liaj asertoj[redakti | redakti fonton]

Retoriko estas uzata kiel ilo por persvadi homon pri certa vero, kaj ĉar ekzistas neniu valoro en fakte dirado de la vero, ĉar la vero mem estas neatingebla, la uzo de retoriko kaj distordo de la vero ricevas sian valoron. Finfine, la maniero kiel la aferoj estas prezentitaj estas pli grava ol la enhavo kaj la vero. Tio estas parto de la kritiko, kiun li ricevis de Platono en la Gorgia Dialogo.

Relativismo, kiu signifas ke ĉio estas relativa; Ĉiu persono estas skalo por ĉio, inkluzive de moralaj kaj ŝtataj aferoj; Tial, ne ekzistas "taŭga" aŭ "natura" reĝimo kaj ne ekzistas supera okupo super la alia, krom en la mezuro, ke ili estas pli utilaj.

Etiko[redakti | redakti fonton]

La etiko de Gorgio estas agnoskanta kiel etiko situacia. Ĝi estas la unua formo de nihilismo. Gorgio opinis ke antaŭaj filozofoj prokrastadis la tempon por koni la eston ĉar esto ne estas. Tial oni devas okupiĝi pri etiko.

Gorgio tial okupiĝis pri simplaj faktoj, situacioj de vivo kaj politiko. Laŭ li devoj ŝanĝas rilate al socia situacio, momento, aĝo. Tial la unu faro povas esti same bona kaj malbona. Gorgio opinis ke sperto estas la vojo por profito tial multuloj opinias lin kiel empiristo.

Retoriko[redakti | redakti fonton]

Gorgio estis aŭtoro de la manlibro por retoriko- Scipovo retorika- kiun oni lasis. Filozofoj tial konkludas ke Gorgio opinis ke ĉian pravon oni povas atingi per bona retoriko. Pri filozofio kaj persono de Gorgio okupiĝis ankaŭ Platono en siaj dialogoj.