Ignaco Lojola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Ignaco Lojola
Fondinto de la Societo de Jesuo
Fondinto de la Societo de Jesuo
Persona informo
Naskonomo Iñigo López de Oñaz y Loyola
Naskiĝo 31-a de majo 1491
en Azpeitia  Hispanio
Morto 31-a de julio 1556
en Romo  Italio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo preĝejo de la Jesuo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj eŭskahispanalatina vd
Ŝtataneco Reĝlando de KastilioHispanio vd
Alma mater Universitato de Parizo
Familio
Dinastio Loyola vd
Patro Beltrán II Ibáñez de Loyola vd
Patrino Maria Sáenz de Licona y Balda vd
Profesio
Okupo romkatolika sacerdoto • soldato • founder of Catholic religious community vd
Verkado
Verkoj Spiritual Exercises of Ignatius of Loyola vd
Sanktulo
Kanonizo 12-a de marto 1622
Festotago 31-a de julio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ignaco Lojola (naskiĝis en Azpeitia, en la 31-a de majo 1491 - mortis en Romo, en la 31-a de julio 1556) li estis fondinto de la Societo de Jesuo, religia ordeno fondita en la 15-a de aŭgusto 1534 de studenta grupo el la Universitato de Parizo, agnoskita de la papo Paŭlo la 3-a per lia buleo de la 27-a de septembro 1540. Nuntempe ĝi estas konata de ties misia kaj eduka laboro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Íñigo López de Recalde, nomata Sankta Ignaco de Lojolo (hispane San Ignacio de Loyola) laŭ la katolika Eklezio, estis hispana nobelo, militisto kaj sacerdoto, fondinto de la Ordeno de la Jezuitoj.

Li naskiĝis en Lojolo (LoyolaLoiola), nuntempe parto de la eŭska urbo de Azpeitia, laŭdire la 24-an de decembro de 1491.

Li ŝanĝis sian personan nomon al Ignacio (aŭ Ignaco) kaj la familian al la naskiĝloko. Li estas ankaŭ konata laŭ la latina versio, Ignatius de Loyola. La esperanta nomo estas tre diverse trovebla.

En sia junaĝo li estis militisto. Laŭ li mem, post sia vundiĝo en 1521, en la sieĝo de Pamplono, li konvertiĝis, kaj havis la ideon krei societon de defendo de la katolikismo kun la sama disciplino kiun havas la militistaro.

Li studis en la Universitato de Parizo, kaj en tiu urbo li prenis la votojn de Montmartre, kun kelkaj kompanoj (ekz. Diego Laínez), kun kiuj li fondis la Kompanion de Jesuo, konatan kiel la jezuitoj.

Li komencas serion de vojaĝoj, al Jerusalemo en 1523 aŭ al universitatoj de Alcalá de Henares, Salamanko aŭ Parizo. En 1538 li vojaĝas en Romon, por peti la aprobon de la Papo al sia Kompanio, kion li baldaŭ akiras. Fakte, la obeo al la Papo estas unu el la bazaj reguloj de la Ordeno, kaj ĝia disciplinita agado estis unu el la ĉefaj pilieroj de la Kontraŭreformacio.

Li forpasis je la 31-a de julio de 1556 en Romo.

Ignaco de Lojola estis kanonizita je la 12-a de marto de 1622, en la sama tago ol Francisko Ksavero kaj Terezo el Avila.

Lia ĉefa verko, skribita en la urbo Manresa, estas la Spiritaj ekzercoj, baza propagandilo de la jezuitoj. Ilian daŭron mallongigis je ununura semajno la kataluna teologo Francisco de Paula Vallet.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Spiritaj Ekzercadoj trad. Eŭma. Eld. la tradukinto, Zaragozo, 1952(?)
Citaĵo
 Kun granda ĝojo mi ricevis la komision recenzi la tradukon de la mondfama verketo de Sankta Ignacio de Loyola. Kion diri pri ĝi? Estas sufiĉe konata la alloga maniero per kiu la jezuita Sanktulo pritraktas la plej interesajn problemojn de la vivo. La bona plumo de la tradukinto kondukas nin klare, sen ĝeno, sen mallumeco, tra la vojo, kiun, signis la fondinto de la kompanio de Jesuo. Mi devas, tamen, konfesi, ke'antaŭe ankoraŭ mi ne legis ĉi tiun verkon. Mi atendis, do, terurajn informojn pri la morto, pri la infero, pri la Dia kolero... Sed ne, mi trovis alion. Mi trovis la manieron esplori, kiel oni povas plenumi la taskon de nia vivo laŭ la Dia Volo. Deziri vivi plenumante taskon por la homaro estas ideo, kiu ne nur apartenas al religiuloj, sed al multaj personojn kiuj ja elstaras en la paĝoj de la Historio, kiel efektivaj bonfarantoj. Sankta Ignacio kondukas nin laŭ tiu direkto. Ege interesa estas la parto pritraktanta la manieron efektigi sin, forpelante la pekojn kaj la difektojn, kreskigante samtempe la virtojn.

Ne sufiĉas forpeli la pekojn, ĉar por ne reveni al ili estas necese kreskiĝi la virtojn kontraŭajn. Sed... kiel fari tion? Legu la verketon! Kaj certe vi dankos multe. Post la ekzercadoj por kvar semajnoj, sekvas la misteroj de la vivo de Kristo, kaj la tiel nomataj reguloj, kio ne estas sensignifa parto, kun trafaj konsiloj por distingi, ĉu niaj pensoj kaj deziroj estas bonaj aŭ malbonaj, ĉar ne ĉiam estas klara la distingo, dum la spiritaj statoj de ĝojo kaj malĝojo, konsolo kaj aflikto. Laŭvice venas la indikoj pri disdonado de almozoj, pri juĝado de skrupuloj, k. t. p. Jen, do, libreto ne nur rekomendinda, sed rekomendenda, ne nur al katolikoj sed ankaŭ al personoj kun religia sento pri la vivo, konsciaj pri sia respondeco, kaj al ĉiuj personoj dezirantaj esti pli bonaj aŭ atingi siajn idealojn, en rilato al sia propra perfekteco, al kio multaj deziras, sed ili ne povas. La verketo montras la manieron, kiel agi tiurilate. La papero estas tre bona. S-ro Eŭma, la lerta tradukinto, nur enkondukis tri

novajn vortojn: kontemplu, kondico kaj misterio. La lingva stilo, ĝenerale, estas flua kaj eleganta. Iom malagrabla, tamen, estas la trancado de tro multaj vortoj inter du linioj. 
— JOSÉ GUZMAN. Boletín n040 (apr 1952)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]