Christiane Scrivener

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christiane Scrivener
Persona informo
Naskonomo Christiane Fries
Naskiĝo 1-an de septembro 1925 (1925-09-01)
en Mulhouse
Morto 8-an de aprilo 2024 (2024-04-08) (98-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater ekonomika altlernejo Harvard • Literatura fakultato de Parizo • jura fakultato de la Universitato de Parizo
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Christiane Scrivener

Christiane Scrivener, naskiĝinta la 1-an de septembro 1925 en Mulhouse kaj mortis la 8-an de aprilo 2024, estis franca politikistino. Ŝi interalie estis membro de la dua Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1989 kaj 1993. En tiu Eŭropa Komisiono, ŝi prezidis la fakojn fiskeco kaj rajtoj de la konsumantoj. Dum la sekva tria periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, inter la jaroj 1993 kaj 1995, ŝi respondecis pri la sama fako. Christiane Scrivener estis membro de la Respublikana Partio de Francio, kiun gvidis Valéry Giscard d'Estaing, kaj kiun dum 1997 anstataŭigis la partio Démocratie Libérale (liberala demokratio), kiu mem dum 2002 unuiĝis kun aliaj konservativaj partioj en la nova partio UMP.