João de Deus Pinheiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
João de Deus Pinheiro
Persona informo
João de Deus Pinheiro
Naskiĝo 11-an de julio 1945 (1945-07-11) (78-jaraĝa)
en Lisbono
Religio katolikismo vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Portugalio vd
Alma mater Instituto Supera Teknika • Universitato Teknika de Lisbono vd
Partio Socialdemokrata Partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

João de Deus PINHEIRO, naskiĝinta la 11-an de julio 1945 en Lisbono, estas portugala politikisto. Li estis ministro de Portugalio inter la jaroj 1982 kaj 1992, unue pri eduko kaj kulturo, ekde 1987 pri eksteraj rilatoj. Dum lia oficperiodo, Portugalio iĝis ŝtatomembro de la Eŭropa Komunumo.

Poste, li inter la jaroj 1993 kaj 1999 estis komisaro de la Eŭropa Komisiono. Dum la tria periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Union inter la jaroj 1993 kaj 1995, li prezidis la fakojn rilatoj al la EP, kulturo kaj informsocio. Sekve, en la Eŭropa Komisiono Santer, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 23-a de januaro 1995 ĝis la 15-a de marto 1999, li respondecis pri la fako rilatoj kun la AKP-ŝtatoj.

Dum la jaro 2004 li por la partio PSD elektiĝis membro de la Eŭropa Parlamento. Tie li estas vicprezidanto de la grupo de Eŭropaj Popolaj Partioj, membras en la komisiono pri eksteraj rilatoj kaj vicmembro de la komisiono pri industrio, esploro kaj energio.

João de Deus Pinheiro estas membro de la partioj PSD respektive PP.