José Bové

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Bové
Franca eŭropdeputito, sindikatisto kaj famulo en alimondisma movado
Franca eŭropdeputito, sindikatisto kaj famulo en alimondisma movado
Persona informo
Naskiĝo 11-a de junio 1953
en Talence, Gironde, Akvitanio, Francio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater St Charles school in Athis-Mons • Universitato Bordeaux Montaigne
Familio
Edz(in)o Alice Monier
Infano Marie Bové
Okupo
Okupo terkultivistopolitikisto • sindikatisto • mediprotektulo
TTT
Retejo http://www.jose-bove.eu
vdr

José BOVÉ [Ĵoze Bove] (propranome: Joseph BOVÉ) estis ĝis 2004 parolperanto kaj inter la estruloj de franca agrikulturista sindikato Confédération paysanne ("Kamparana konfederacio", ano internaciskale de Via Campesina). En decembro de 1999, Li iĝis fama mondskale kritikante la politikon de la Monda Organizaĵo pri Komerco dum la Protestoj kontraŭ MOK en 1999 en Seattle. Li estas inter la fondintoj de la unue franca, nun internacia asocio ATTAC. Li rezignis el siaj sindikataj respondecoj en 2004 por ne personigi la agadon de sia sindikato, ĉar li estis iĝinta intertempe ia famulo en la amaskomunikiloj. Li nun oficas kiel parolperanto de la internacia teamo de Via Campesina.

Li estas precipe fama pro:

Li estas porulo kaj efektivinto de Civila malobeo kaj pro ĝi estas regule malliberigita en Francio. Tamen, li daŭrigas sian simbolan agadon, kiel la malmunto de McDonald's aŭ la detruo de GMO-ajn kampoj, por kontraŭstari internaciajn firmaegojn kaj veki homajn konsciojn.

Li anoncis sian kandidatiĝon por la prezidanta baloto de 2007 en Francio la 1-an de februaro 2007 en la sindikatejo (Bourse du Travail) de Saint-Denis (Seine-Saint-Denis), por esti la Parolportanto de la senvoĉuloj. Li ricevis 483 008 voĉdonojn, t.e. 1,32% de la nesindetenaj voĉdonantoj en la unua baloto la 22-an de aprilo 2007. Por la dua baloto, li deklaris voĉdoni por Ségolène Royal.

Malpli serioze, pro liaj lipharoj kaj lia vigleco defendi la malgrandajn kaj nesubmetiĝemajn oni foje komparis lin je Asteriks.

En 2009, li estas elektita eŭropdeputito kaj kampanjas kun la movado Eŭropo-Ekologio, grupiĝo de aktoroj kaj asocioj el la civila socio kaj la verduloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]