Abraham Gottlob Werner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abraham Gottlob Werner
Persona informo
Abraham Gottlob Werner
Naskiĝo 25-an de septembro 1749 (1749-09-25)
en Osiecznica, Lower Silesian Voivodeship
Morto 30-an de junio 1817 (1817-06-30) (67-jaraĝa)
en Dresdeno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Saksio vd
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de FrajburgoTechnische Universität Bergakademie FreibergUniversitato de Lepsiko vd
Profesio
Okupo geologo • universitata instruisto • mineralogo vd
Laborkampo mineralogio vd
Doktoreca konsilisto Johann Carl Gehler vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abraham Gottlob WERNER [Abraham gotlob verner] (naskiĝis la 25-an de septembro 17491750, mortis la 30-an de junio 1817) estis germana mineralogo.

Werner naskiĝis en Wehrau (nuntempe situanta en Pollando). En Freiberg kaj Lepsiko li studis juron, filozofion, lingvojn kaj ĉefe mineralogion, kiu fariĝis lia preferata scienco. En la jaro 1775 Werner eklaboris kiel instruisto por minekspluato kaj mineralogio en Bergakademie Freiberg. Al liaj lernantoj apartenis interalie Leopold von Buch kaj Alexander von Humboldt.

Plej grandan famon Werner akiris pro sia teorio de neptunismo. Laŭ ĝi ĉiuj ŝtonoj de Tero formiĝis el varmega praoceano, kiu iom post iom malvarmiĝis. Dum la falo de la akvonivelo unue aperis la granitaj montopintoj kaj poste la malfirmaj ŝtonoj de la valoj. Vulkanoj laŭ tio nur estis sekvoj de brulantaj karbotavoloj. Kvankam tiu ĉi teorio montriĝis erara, Werner ĉefe en la priskribo kaj la klasifikado de mineraloj akiris multajn sciojn, kiuj ankoraŭ nun estas validaj.

Post lia morto en Dresdeno lia kolekto de mineraloj kaj lia biblioteko fariĝis posedaĵoj de la Freiberga Bergakademie.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.